Torre de Miguel Sesmero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torre de Miguel Sesmero
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06172
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 230  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 37′ N, 6° 48′ U (mapo)38.618888888889-6.7961111111111Koordinatoj: 38° 37′ N, 6° 48′ U (mapo) [+]
Alto 324 m [+]
Areo 58 km² (5 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torre de Miguel Sesmero (Ekstremaduro)
Torre de Miguel Sesmero (Ekstremaduro)
DEC
Torre de Miguel Sesmero
Torre de Miguel Sesmero
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Torre de Miguel Sesmero (Hispanio)
Torre de Miguel Sesmero (Hispanio)
DEC
Torre de Miguel Sesmero
Torre de Miguel Sesmero
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torre de Miguel Sesmero [+]
vdr

Torre de Miguel Sesmero (Turo de M.S.) estas vilaĝo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Ĝi enhavas 1,232 loĝantojn (2007).

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas je 39 km sude de Badajoz, la ĉefurbo de la provinco, preskaŭ survoje al Jerez de los Caballeros aŭ al Zafra, krome ĝi estas sufiĉe proksime de la landlimo kun Portugalio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni diras, ke la nomo de la vilaĝo devenas el turo konstruita por la defendo dum la militoj kontraŭ Portugalio, kaj, poste pro tiaj konfliktoj, la vilaĝo senloĝiĝis. Krome oni diras, ke en la mezepoko, Don Miguel Pico trovis trezoron en la teroj de la vilaĝo, kaj ĉar li estis sexmero (disdividisto de teroj), oni nomigis tiel la vilaĝon. En 1531 la vilaĝo enhavis nur 332 loĝantojn.

La reala fondiĝo de la vilaĝo okazis en la 14a jarcento, ĉirkaŭ la jaro 1392 kaj tiam oni uzas la nomon de La Torre. Oni trovis dokumentojn kiuj konfirmas, ke la teroj de Torre de Miguel Sesmero apartenis al la Epsikolo de Badajoz.

En 1643, portugala armeo de la Duko de Obidos, volis sieĝi la urbon Badajoz, sed ili ne povis kaj decidis detrui kelkajn landlimajn vilaĝojn, inter kiuj Torre de Miguel Sesmero, do tiam pro la detruo kaj timo oni abandonis la vilaĝon.

La jura kondiĉo de vilaĝo estis akirita en 1635 kontraŭ la pago de 11.000 dukatoj al Filipo la 4-a kaj en 1465 unuigixs kune kun Almendral al Feŭdo de Feria pere de reĝa donaco.

En tiu ĉi vilaĝo estis komence de la 20a jarcento grava sidejo de laborista movado, ekzemple tie oni okazigis unu de la unuaj Laboristaj Kongresoj de Hispanio en 1902 kun la celo organizi kamparanajn strikojn.

La blazono estis aprobita la 27an de februaro de 1986.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Estas la Preĝejo de Nia Sinjorino de la Candelaria de la 16a jarcento, ermitejoj, tureto kiu formis parton de fortikaĵo, oelomuelejo de la 18a jarcento, kelkaj fontoj kaj la Kruco de Almendral de la 16a jarcento.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiu Kristnasko tiu vilaĝo celebras vivantan kripon surstrate.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]