Torrecilla de la Orden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrecilla de la Orden
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47513
Demografio
Loĝantaro 229  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 13′ N, 5° 13′ U (mapo)41.217777777778-5.2236111111111Koordinatoj: 41° 13′ N, 5° 13′ U (mapo) [+]
Alto 788 m [+]
Areo 60 km² (6 000 ha) [+]
Torrecilla de la Orden (Provinco Valadolido)
Torrecilla de la Orden (Provinco Valadolido)
DEC
Torrecilla de la Orden
Torrecilla de la Orden
Situo de Torrecilla de la Orden
Torrecilla de la Orden (Hispanio)
Torrecilla de la Orden (Hispanio)
DEC
Torrecilla de la Orden
Torrecilla de la Orden
Situo de Torrecilla de la Orden

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrecilla de la Orden [+]
vdr

Torrecilla de la Orden [toreZIlja delaORden] estas municipo en la plej sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Torrecilla de la Orden estas komprenebla etimologie kiel Tureto de la Ordeno alude al la Ordeno de Sankta Johano kiu posedis la teritorion.

Torrecilla de la Orden en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
Sonorilturo de la preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 59,9 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 240 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono. Ĝi distas 75 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trapasata de la rivero Guareña. Ĝi limas kun la provincoj Salamanko kaj Zamoro kaj pli precize kun municipoj Vadillo de la Guareña (Zamoro), Alaejos, Castrejón de Trabancos, Castrillo de la Guareña (Zamoro), Fresno el Viejo, Cañizal (Zamoro), Vallesa de la Guareña (Zamoro) kaj Tarazona de Guareña (Salamanko).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Torrecilla de la Orden apertenis al la Encomienda de Fresno el Viejo de la Ordeno de Sankta Johano, farante la orientan limon de la leona regno ĉe la Comunidad de Villa y Tierra de Medina del Campo.​ Pro ĝia teritoria loko, administracie ĝi estis reprezentata de Toro, kaj apartenis fakte ĝis la 19-a jarcento al la Provinco de Toro. En 1833 Torrecilla de la Orden estis atribuita al la provinco Valadolido, kiam oni kreis la aktualajn provincojn.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kun mudeĥara turo de la 15-a jarcento kaj cetero de la 16-a ĝis la 17-a jarcento kaj la baroka ermitejo de la 17-a jarcento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]