Saltu al enhavo

Torrecilla en Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrecilla en Cameros
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 434  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 2° 38′ U (mapo)42.256111111111-2.6302777777778Koordinatoj: 42° 15′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 766 m [+]
Areo 30,47 km² (3 047 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrecilla en Cameros (Provinco Rioĥo)
Torrecilla en Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Torrecilla en Cameros
Torrecilla en Cameros (Hispanio)
Torrecilla en Cameros (Hispanio)
DEC
Situo de Torrecilla en Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrecilla en Cameros [+]
vdr

Torrecilla en Cameros [toreZIlja enkaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero. La loknomo Torrecilla en Cameros estas etimologie komprenebla kiel Tureto en Kameroj. Ĝi estas la plej loĝata loĝloko en la komarko kaj funkcias praktike kiel ĉefurbo de Kameroj.

Ĝi estas sur la komarka akso de la rivero Iregua kaj estas la nura loĝloko en la montaro kiu havas setlejon sur la du bordoj de la rivero. Ĝi enhavas tipajn angulojn, monumentojn kaj servojn sur bela pejzaĝo de tradicio kaj industria kaj brutobreda. Nombraj religiaj konstruaĵoj, blazondomoj kaj palacoj estas atestiloj de grava historio.[1]

La municipa teritorio de Torrecilla en Cameros, en la sudo de la regiono.
Ponto super la rivero Iregua.
Preĝejo de Sankta Marteno.
Ermitejo de San Antón.
Ermitejo de Sankta Petro.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 32 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, komunikita laŭ la montara regiona ŝoseo LR-111 kiu trapasas la municipan teritorion inter la km 299 kaj 303. Laŭ tiu estas Nestares norde, Nieva de Cameros sudokcidente, Almarza de Cameros kaj Pinillos sudoriente kaj Pradillo kaj Villanueva de Cameros pli sude. La urba kerno estas sur 774 m.s.m. La montaro estas okcidente, separante la valon de la rivero Iregua disde la valo de la rivero Najerilla oriente, atingante altitudojn super 1400 metrojn.

La urba kerno estas formata de tri kvartaloj, el kiuj la plej grava estas Sankta Marteno, kie estas la ĉefaj negocoj kaj monumentoj de la loĝloko, ekzemple la preĝejo de Sankta Marteno.

Nordokcidente: Pedroso Norde: Nestares Nordoriente: Viguera
Okcidente: Anguiano Oriente: Almarza de Cameros
Sudokcidente: Nieva de Cameros Sude: Nieva de Cameros kaj Almarza de Cameros Sudoriente: Almarza de Cameros

La plej frua mencio datas de 1066 en la testamento de Estefanía, vidvino de la reĝo García Sánchez la 3-a de Pamplono, nomita de Nájera, kiu donas la urbon, kun Leza kaj aliaj loĝlokoj de Kameroj al sia filo la infanto Ramiro de Pamplono, kiu en 1081 redonis ĝin al la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera.

Dum la Moderna Epoko, Torrecilla prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. En tiu epoko estis 13 000 ŝafoj en la loko, grava tekstila industrio kaj palacoj kiel rezulto de la prospera ekonomio.

Meze de la 19-a jarcento estis 9 tolfabrikoj, 2 de papero, 1 de ĉokolado, diversaj farunmuelejoj, 3 panbakejoj, 6 tinkturejoj ktp. En 1924 oni fondis meblofabrikon Pascual Salcedo kiu generis grandan ekonomian kaj demografian disvolvigon, post la forta demografia malpliigo de fino de la 19-a jarcento okazigita per la fermo de la tekstila industrio, ruinigita de la konkurenco de la industrio en Katalunio. Tiu fabriko faris, ke la loĝantaro pliiĝis ĝis 1562 loĝantoj en la 1940-aj jaroj, sed ties translokigo al Viana en la 1960-aj jaroj rezultis en forta demografia malpliigo, kiun la loko ankoraŭ ne superis.

Du gravaj progresistoj naskiĝis en la loko, nome Práxedes Mateo-Sagasta (1825-1903), prezidanto de la hispana registaro en la lasta kvarono de la 19-a jarcento, kaj Eduardo Barriobero (1875-1939), verkisto, latinisto, tradukisto kaj politikisto respublikana kaj federaciista ankaŭ proksima al la Confederación Nacional del Trabajo (CNT), elektita deputito en 1914, 1918, 1919 kaj 1931.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 1562 loĝantoj en 1920-aj jaroj ĝis nunaj 454.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la agrikulturo de cerealoj, brutobredado jam pli de bovoj ol de ŝafoj, ne tiom enspeziga, forstado, la industrio pri ligno, akvofonto Manantial de Peñaclara, kiu enboteligas trinkakvon kaj forta rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo, kvar ermitejoj, palaco, ponto, rigardejo, fontoj, naturaj pejzaĝoj, piedirado ktp.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Torrecilla y su comarca Alirita la 20an de Septembro 2022.