Torrecillas de la Tiesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torrecillas de la Tiesa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
Komarko Tierra de Trujillo
Poŝtkodo 10...
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Tomás Sánchez Campo
Demografio
Loĝantaro 1 056  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 34′ N, 5° 45′ U (mapo)39.5694296-5.7420104Koordinatoj: 39° 34′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 510 m [+]
Areo 140 km² (14 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Torrecillas de la Tiesa (Ekstremaduro)
Torrecillas de la Tiesa (Ekstremaduro)
DEC
Torrecillas de la Tiesa
Torrecillas de la Tiesa
situo en Ekstremaduro
Torrecillas de la Tiesa (Hispanio)
Torrecillas de la Tiesa (Hispanio)
DEC
Torrecillas de la Tiesa
Torrecillas de la Tiesa
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torrecillas de la Tiesa [+]
vdr

Torrecillas de la Tiesa estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 056 loĝantoj sur areo de 140 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Torrecillanos.

Situo[redakti | redakti fonton]

Torrecillas de la Tiesa estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 510 m; je 69 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 110 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed la plej proksima urbo estas Trujillo. La areo de ties teritorio estas de 140 km².

Distancoj en km el Torrecillas de la Tiesa al:

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis en la ĉirkaŭaĵoj restaĵojn de la epoko antaŭromia. Meze de la 16a jarcento familiano de Francisco Pizarro nome Diego Pizarro aĉetis la lokon al municipo de Trujillo. Meze de la 18a jarcento la vilaĝano reaĉetis la rajtojn kaj sendependiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado (ĉefe ŝafoj kaj porko), sed ankaŭ komerco kaj konstruado. Estas du industrioj: de konservado de agrikulturaj ekologiaj produktoj kaj tekstila.

Limaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]