Torregamones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torregamones
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49252
Demografio
Loĝantaro 230  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 6° 11′ U (mapo)41.4881346-6.1785457Koordinatoj: 41° 29′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 779 m [+]
Areo 37,39 km² (3 739 ha) [+]
Torregamones (Provinco Zamoro)
Torregamones (Provinco Zamoro)
DEC
Torregamones
Torregamones
Situo de Torregamones
Torregamones (Hispanio)
Torregamones (Hispanio)
DEC
Torregamones
Torregamones
Situo de Torregamones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Torregamones [+]
vdr

Torregamones estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Torregamones estas devena etimologie el Torre de Gamones, tio estas Turo de Gamones, estante Gamones apuda municipo etimologie komprenebla kiel asfodelo. Turo inter tri asfodeloj videblas en la blazono sur ruĝa fono.

Ĝi apartenas al la Natura Parko Arribes del Duero.

Torregamones en la provinco Zamoro.
Arribanzos en Torregamones, vidita de Miranda do Douro (Portugalio).
Ermitejo de la Virgulino de la Templo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 37,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 237 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 44 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 34 km de Fermoselle kaj 17 de Bermillo de Sayago. La municipa teritorio limas norde kun Villardiegua de la Ribera, oriente kun Moralina, sude kun Gamones, Argañín kaj Badilla kaj okcidente kun Miranda do Douro (Portugalio).

Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento el la najbara Gamones. En postaj jarcentoj suferis pro militoj (Portugala Milito de Restaŭrado, Milito de hispana sukcedo) kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis pro malhelpo de la natura parko, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: naturaj lokoj de la Natura Parko Arribes del Duero, muelejoj, ŝtonaj kabanoj "chiviteros", preĝejo, ermitejo de la Virgulino de la Templo (eble aludo al Templanoj), fortikaĵo, festoj ktp.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]