Torso
Torso (el la latina tursus kaj la greka thyrsos, signifiante ambaŭ trunko, stumpo) estas la supra parto de la homa korpo, ampleksanta la ŝultrojn kaj bruston. (PIV 2005)
Arto
En la arto torso signifas ankaŭ skulptaĵon prezentantan homan trunkon, sen kapo nek brakoj. [1]
Famaj torsoj:
- La Torso de Belvedero (ankaŭ Torso de Herkuleso) de Apolonioso de Ateno, 1-a jarcento a.K. - de Mikelanĝelo kaj Johann Joachim Winckelmann admirata antikva statuo el la Vatikanaj muzeoj
- Torso de juna virino de Auguste Rodin, 1909