Saltu al enhavo

Tortelinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tortelinoj
v • d • r

Tortelinoj estas la esperantigo de la itala manĝaĵo tortellini. Temas pri malgrandaj, ringoformaj, farĉitaj pasto-produktoj, tre similaj al ravioloj. Ofte ili estas plenigitaj per viando, fromaĝo (ankaŭ per miksaĵo de spinaco kun iom da fromaĝo, ekzemple rikoto) aŭ legomoj kaj servitaj en buljono aŭ kun saŭco (ekz. tomato-saŭco). Kutime supre aldoniĝas raspita fromaĝo, kiel parmezano aŭ pekorino. La viando por plenigado povas ekzemple esti ŝafidaĵo, bovaĵo, kokaĵo aŭ porkaĵo. Kiel la referenco al origine itala vorto en la unua frazo jam indikas, tortelinoj ĝenerale konsideriĝas parto de la itala kuirarto.

Lingva noto

[redakti | redakti fonton]

La esperanta termino estas praktike uzata en ĉiutaga lingvaĵo, sed ne jam troviĝis dokumentita referenco de mencio en renoma vortaro: Ne nur la ampleksaj unulingvaj vortaroj PIV (kaj ties retejo vortaro.net) kaj Reta vortaro ne mencias ĝin, sed ankaŭ en pli limigite cirkulantaj du- aŭ plur-lingvaj vortaroj ne jam troveblis dokumentigo. Tamen ne nur en parola lingvaĵo, sed ankaŭ en unuopaj retejoj praktika uzado de la vorto troveblas. Arkivigite je 2026-01-10 per la retarkivo Wayback Machine

Eta fotogalerio

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Fontina estas speco de specifa bovinlakta dura fromaĝo origine el la Aosta Valo: la vikidatuma kodo estas d:Q534043

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]