Torturo dum la milito de Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mana elektra dinamo konata per la nomo "ĵeĵen" dum la milito de Alĝerio.

La torturo dum la milito de Alĝerio estis praktikata sur la alĝeriaj kaj francaj loĝantoj fare de la koloniaj fortoj (la franca armeo, ties anstataŭantaj harkioj, la sekreta armita organizaĵo (OAS), la barbuzoj, la polico kaj eĉ koloniantoj) laŭ skalo, kiu laŭ iuj historiistoj kiaj Pierre Vidal-Naquet, frapis milcentojn da alĝerianoj[1],[2],[3].

Ĝi estis uzata ankaŭ kontraŭ harkioj, araboj kaj nigrapieduloj fare de la Fronto por nacia liberiĝo (FNL) kaj de la Armeo por nacia liberiĝo (ANL)[4], sed nek kun la sama sistemigo nek laŭ la sama skalo[5].

La polica torturo ekzistis jam vaste en norda Afriko antaŭ la ribelego de 1954, kiel atestas la atentigo lanĉita, ekde tiu dato, de la verkisto François Mauriac. Ĝi estis sisteme uzata dum la koloniado de la lando, aparte dum la kampanjo de generalo Bugeaud[6], sed ĝi fariĝis firmigita kaj instituciigita kiel militarmilon de la armeo, kiu ricevis ĉiujn povojn, okaze de la « batalo de Alĝero », kiu estis, en 1957, « neretroirebla punkto » pri tio[7]. Tamen, la paso al totala milito kaj al sistemigo de torturo antaŭis la jaron 1957, kiu estas laŭ la tezo de Raphaëlle Branche, la alveno kiel estro de la stabo de Alĝero de generalo Raoul Salan en decembro 1956.

Amnestia leĝo estis voĉdonita la 31-an de julio 1968[8] konfirmante la du dekretojn de la 22-a de marto 1962[9],[10] temas pri la tuto de la deliktoj faritaj en Alĝerio. Tiu leĝo en sia artikolo 1 diras « Estas plenrajte amnestiataj ĉiuj deliktoj faritaj en rilato kun la eventoj en Alĝerio. Estas konsiderataj faritaj en rilato kun la milito de Alĝerio ĉiuj deliktoj faritaj de militistoj servantaj en Alĝerio. ».


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pierre Vidal-Naquet, La krimoj de la franca armeo en Alĝerio, 2001.
  2. Raphaëlle Branche, Torturo kaj armeo dum la milito de Alĝerio (1954-1962), Parizo, Gallimard, 2001, laŭ sia doktoriĝa tezo.
  3. « Torturo kaj milito de Alĝerio », Le Monde, 17-an de marto 2012
  4. Laŭ la verko La Guerre d'Algérie sub la estrado de la historiistoj Benjamin Stora kaj Mohammed Harbi, la doktoriĝa tezo de Raphaëlle Branche dediĉita al torturo kaj armeo dum la milito de Alĝerio
  5. Jean Monneret asertas sur siaj retpaĝoj "www.jean-monneret.com", ke ne veras diri ke la praktiko de torturo estis sistema kaj disvastigita sur la tuta alĝeria teritorio. Ankoraŭ pli malveras diri ke ĉiuj alĝerianoj estis sisteme celitaj. La tuto de la serĉoj pri torturo en Alĝerio de Pierre Vidal-Naquet refutas la tendencon, kiu konsistas en invento de falsa paralelismo inter la krimoj de iuj kaj tiuj de la aliaj, kiel indikita en la antaŭe citita fonto.
  6. Vidi Leŭtenanto-kolonelo de Montagnac, Leteroj de soldato, Plon, Parizo, 1885 (reeldonita de Christian Destremeau, 1998, p. 153); Alexis de Tocqueville, Travail sur l’Algérie (1841), in Œuvres complètes, Gallimard, La Pléiade, 1991, p. 704 & 705; Olivier Le Cour Grandmaison, « Kiam Tocqueville legitimis la buĉojn », Le Monde diplomatique, junion 2001; Ŝablono:Ref-Robin-Escadrons, 2008, p.62
  7. Ŝablono:Ref-Robin-Escadrons, 9-a ĉapitro, « La torturo : armilo de la kontraŭrenversa milito ».
  8. Leĝo n°68-697 de la 31-a de julio 1968
  9. Dekreto 62-327 de la 22-a de marto 1962
  10. Dekreto 62-328 de la 22-a de marto 1962

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Esploroj en franca lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Mohammed Harbi, Benjamin Stora, La guerre d'Algérie, Hachette littérature, 2005
  • Paulette Péju, Ratonnades à Paris, antaŭata de Les harkis à Paris, antaŭparolo de Pierre Vidal-Naquet, postparolo de François Maspero, eld. La découverte.
  • Benoist Rey, Les Égorgeurs, antaŭparolo de Mato-Topé, eldoninto Los Solidarios kaj "Editions du Monde Libertaire, 1999, (ISBN 2-903013-61-6)
  • Ŝablono:Ref-Robin-Escadrons (La Découverte, 2004, 2008) (prezento sur LDH-Toulon.net)
  • Pierre Vidal-Naquet, L'Affaire Audin, 1957-1978, eldoninto "Éditions de Minuit", 1989, nova pligrandigita eldono
  • Pierre Vidal-Naquet, La Torture dans la République : essai d'histoire et de politique contemporaine (1954-1962), Minuit, 1972
  • Pierre Vidal-Naquet, Les Crimes de l'armée française Algérie 1954-1962, La Découverte, 2001.
  • Pierre Vidal-Naquet, La Raison d'État. Tekstoj publikigitaj de la komitato Audin, La Découverte, 2002 (nova eldono de la libro publikigita en 1962 de "éditions de Minuit")
  • Patrick Rotman, L'Ennemi intime, Seuil, 2002, (ISBN 978-2020537995)
  • Patrick Rotman, Bertrand Tavernier, La Guerre sans nom : Les appelés d'Algérie (1954-1962), Seuil (Poche), 2001, 305 paĝoj, (ISBN 978-2020510646)

Tekstoj samtempaj kun la faktoj[redakti | redakti fonton]

Beletro[redakti | redakti fonton]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Dokumentaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]