Toshiko Akiyoshi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Toshiko Akiyoshi (jap. 穐吉 敏子 resp. 秋吉 敏子 aŭ 龝吉 敏子, Akiyoshi Toshiko; naskiĝis la 12-an de decembro 1929 en Ljaojan (foje ankaŭ estas nomata Dalian en Ĉinujo kiel naskiĝurbo) estas japana ĵazpianistino, komponistino, aranĝistino kaj bandegestrino.

Vivo

Ŝi naskiĝis en Manĉurujo, kien la familio enmigris el Japanujo. Post la fino de la Dua Mondmilito la familio revenis al Japanujo. Toshiko Akiyoshi eklernis pianludon en la aĝo de 7 jaroj kaj muzikis en la aĝo de 16 en drinkejoj por usonaj militistoj en Bepuo sur Kiuŝuo. Kiam ŝi aŭdis pianiston Teddy Wilson sur diskoj, ŝi ekinteresiĝis pri ĵazo kaj aŭskultante diskojn lernis meminstrue improvizadon. En 1952 ŝi formis propran bandon, i.a. kun Sadao Watanabe. En 1952 ŝi orelfrapis dum ties koncertaro en Japanujo al Oscar Peterson, kiu rekomendis ŝin al Norman Granz. Ĉi tiu eldonis en 1953 ŝian unuan muzikalbumon Toshiko´s Piano kun la tiama ritmosekcio de Oscar Peterson el J. C. Heard (frapinstrumentaro), Ray Brown kaj Herb Ellis (gitaro).

En 1955 ŝi ricevis stipendion por studo ĉe Muzikaltlernejo Berklee en Bostono. Samtempe ŝi muzikis en ĵazklubejo Storyville de George Wein, surdiskigis kun Roy Haynes, Ed Thigpen, Paul Chambers kaj Oscar Pettiford (kiu kunmuzikis foje ankaŭ je ŝiaj prezentadoj en Hickory House je Novjorko) kaj koncertis en 1956 dum la Newport Jazz Festival. En sia ekzamena jaro 1959 ŝi geedziĝis kun saksofonisto Charlie Mariano, kun kiu ŝi muzikis en pluraj komunaj bandoj (Kvaropo Toshiko-Mariano) ĝis ilia eks-geedziĝo en 1967. En 1962 ŝi koncertis kun Charles Mingus (Town Hall Concert), por poste reveni por tri jaroj al Japanujo. Post reiro en 1965 al Novjorko ŝi laboris pretertempe por radio-elsendaro.

En 1969 ŝi geedziĝis kun saksofonisto kaj flutisto Lew Tabackin (naskiĝinta en 1940 je Filadelfio), kun kiu ŝi fondis kvaropon kaj en 1972 transloĝiĝis al Los-Anĝeleso, ĉar la dunginta televidstacio de Tabackin ankaŭ translokiĝis tien. La du fondis tie en 1973 bandegon el studiomuzikistoj, i.a. kun Peter Donald, Gary Foster, Bobby Shew kaj Britt Woodman, por kiu Akiyoshi aranĝis kaj komponis. Ŝia unua albumo Kogun aperis en 1974. La nomo signifas „unupersona armeo“ kaj aludas la japanajn soldatojn, kiuj jardekojn post la milito restis sur sia posteno en la ĝangalo. Samtempe tio estis ankaŭ laŭ siaj propraj eldiroj la unua el ŝiaj komponaĵoj, kiu provis enigi influojn de japana muziko kaj kontraste al eŭropamerikana muziko „horizontalan“ anstataŭ vertikalan strukturon[1]. Down Beat elektis en 1978 la albumon Insights el 1976 kiel albumon de la jaro. La bandego sukcesis kaj je recenzistoj kaj ankaŭ je la publiko. En 1982 la du transloĝiĝis al Novjorko, kie ili novfondis la bandon Toshiko Akiyoshi Jazz Orchestra.

Kiel aranĝisto ŝi preferas laŭ propraj eldiroj etajn ensemblojn kun multnombro da [son]koloroj, al kiu konvenas la uzado de multinstrumentistoj inter la lignoblovistoj, ekzemple Frank Wess. Ŝi uzis ankaŭ kvinvoĉan (anstataŭ kiel kutime kvarvoĉan) saksofonsekcion kaj rigardis la frapinstrumentiston de sia bandego kiel persono kun ŝlosila pozicio, kiu laŭbezone devas starigi la ligon inter latunaj kaj lignaj blovinstrumentistoj.[2] La bando ludis regultempe en Birdland, sed Akiyoshi malfondis ĝin en 2003, ĉar ŝi ne sukcesis akiri surdiskigo-kontraktojn por bandego en Usono. Ŝi tamen publikigis multajn diskojn kun etaj ensembloj kun si kiel pianisto, ekz. Interlude el 1987. La komponistino enigis en siajn verkojn krom bibopaj radikoj ankaŭ klasikmuzikajn konĉertoformojn kaj konscie multajn japanajn influojn. En 1999 ŝia bandego prezentis je la Monterey Jazz Festival suiton okaze de la 100-a datreveno de Duke Ellington, en 2001 ŝi komponis suiton Hiroshima - rising from the abyss, unuafoje prezentita je la datreveno de la atombombado de Hiroŝimo. Decembron de 2006 ŝi sukcesis arigi grandan parton de sia iama bandeganoj por koncerto okaze de sia 60-jara sceneja jubileo.

En 2007 ŝi surdikigis sian Drum conference (origine verkita por japanaj tamburistoj) kaj sian Let freedom swing (verkita laŭ mendo de Lincoln Center pri tekstoj de Eleanor Roosevelt) kun la bndego de la radiostacio SWR.

De Charlie Mariano ŝi havas filinon nome Monday Michiru (naskiĝinta en 1963), kiu laboras kiel kantisto kaj aktoro.

Distingoj kaj omaĝoj

En la 1980-aj jaroj ŝi plurfoje gajnis la recenzisto-enketojn de Down Beat kaj pri bandegoj kaj komponistoj kaj aranĝistoj. En la fako bandego ŝi estis 14-foje nomumita por Grammy. Ŝi validas kiel unu el la ĉefaj ĵazkomponistoj kaj -aranĝistoj.

En 1984 ekestis dokumenta filmo pri ŝi (Jazz is my native language). En 2007 ŝi estis distingita per NEA Jazz Masters Fellowship. Ankaŭ en Japanujo ŝi estis honorita per altrangaj premioj. En 1986 ŝi ricevis la premion Liberty Award de la urbo Novjorko.

Literaturo

  • Akiyoshi Life with Jazz, Iwanami Shinsho, 1996 (japanlingva membiografio)
  • Linda Dahl: Stormy Weather. The Music and Lives of a Century of Jazzwomen. Londono 1984. ISBN 0-7043-2477-6
  • Len Lyons The great Jazz pianists, da capo, 1983
  • Gudrun Endress Jazz Podium. Musiker über sich selbst, DVA 1980, p. 174-181
  • Gudrun Endress, intervjuo, Jazz Podium 2008, kajero 4

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Intervjuo, Jazz Podium, 2008. Ŝi menciis ankaŭ, ke John Lewis traktis la pecon en Universitato Harvard kiel ekzemplo por la influo de mondmuziko en la ĵazon.
  2. Intervjuo, Jazz Podium 2008