Totalfizika respondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Totalfizika respondo (angle: Total physical response, TPR) estas lingvainstruada metodo, kiun evoluigis James Asher, emerita profesoro de psiĥologio ĉe San-Josea Ŝtata Universitato. Oni bazas ĝin sur la kunordigo de lingvo kaj fizika movado. Dum totalfizika respondo, la instruisto donas komandojn al la lernantoj en la cela lingvo, kaj la lernantoj reagas per tut-korpaj agoj.

La metodo estas ekzemplo de la komprenalirejo al lingva instruado. La aŭskultado kaj la respondado (kun agoj) havas du utilojn: Ĝi estas rimedo por rapide rekoni signifojn en la lernenda lingvo, kaj rimedo por pasive lerni la strukturon de la lingvo mem. Gramatikon oni ne eksplicite instruas, sed la lernantoj internigas tion per enigo de aŭda lingvo. La metodo TPR estas valorega por lerni la vortprovizon de la celata lingvo, aparte idiotismojn — ekzemple, verbojn kun postaj rolvortetoj.