Saltu al enhavo

Totila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Totila
rex Ostrogothorum
(509-552)
Ikonografia bildo de la ostrogota reĝo Totila.
Ikonografia bildo de la ostrogota reĝo Totila.
Persona informo
Totila
Τωτίλας
Naskiĝo 509
en Trevizo, Bizanca Imperio
Morto 1-a de julio 552
en Taginae, Umbrio, Peruĝo, Ostrogota Regno
Religio Arianismo vd
Ŝtataneco regno de ostrogotoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Ildibad (en) Traduki (patra onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
v • d • r

Totila aŭ Baduila estis la antaŭlasta reĝo de la ostrogotoj, regante inter 541 kaj 552. Kompetenta milita kaj politika gvidanto, Totila renversis la tajdon de la Gotika Milito, reakirante antaŭ 543 preskaŭ ĉiujn teritoriojn en Italio, kiujn la Orienta Romia Imperio konkeris de lia regno en 540.

Praenevo de Teŭdo (480-548), glavisto de Teodoriko la Granda kaj reĝo de la visigotoj, Totila estis elektita reĝo de la ostrogotaj nobeloj en la aŭtuno de 541 post la mortoj de la reĝoj Ildebaldo kaj Erariko. Ambaŭ estis mortigitaj de la gota nobelaro pro provo kapitulaci antaŭ la romianoj.

Totila pruvis sin kaj kiel milita kaj politika gvidanto, gajnante la subtenon de la malaltaj klasoj per liberigo de sklavoj kaj distribuado de tero al la kamparanoj. Post sukcesa defendo ĉe Verono, Totila persekutis kaj venkis nombre superan armeon ĉe la Batalo de Favensja (nuna Faenco) en 542. Totila sekvis ĉi tiujn venkojn venkante la romianojn ekster Florenco kaj konkerante Napolon. Antaŭ 543, batalante surtere kaj mare, li rekonkeris la plejparton de la perdita teritorio.[1]

Totila, reĝo de la ostrogotoj, estas venkita de la bizanca generalo Narses.
Portreto de Totila, 1493, Nurenberga Kroniko, Hartmann Schedel (1440-1514) .
Bildo de Totila, pentrita de Francesco Salviati, 1549.
Totila detruas la murojn de Florenco: iluminita manuskripto de Chigi en la Kroniko de Villani, 1348.
La ostrogota reĝo Totila antaŭ Sankta Benedikto de Nursio, pentrita de Luca Signorelli (1450–1523).
Germanaj triboj dum la Romia Imperia Periodo.
Gotikaj Militoj dum la periodo 535-554.
La Romia Imperio, montrante la lokon de la Gutonoj, tiam enloĝanta la orientan bordon de la Vistulo en nuntempa Pollando.
Mapo de antikva Lukanio laŭ "Historia Atlaso".
Romiaj vojoj de okcidenta Italio: la Vojo Kasja estas markita per ruĝo.
Batalo de Monto Laktario Batalo sur la deklivoj de la Vezuvio. Ilustraĵo de Alexander Zick, 1890.


Romo rezistis, kaj Totila malsukcese apelaciis al la Senato per letero memorigante ilin pri la lojaleco de la romianoj al sia antaŭulo Teodoriko la Granda. Printempe de 544, la orient-romia imperiestro Justiniano la 1-a sendis sian generalon Belizaron al Italio por kontraŭataki, sed Totila konkeris Romon de Belizaro en 546 kaj senhomigis la urbon post tutjara sieĝo. Kiam Totila foriris por batali kontraŭ la bizancanoj en Lukanio, sude de Napolo, Belizaro rekonkeris Romon kaj rekonstruis ĝiajn fortikaĵojn.

Post kiam Belizaro retiriĝis al Konstantinopolo en 549, Totila rekonkeris Romon, daŭrigis kun la rekonkero de Italio kaj Sicilio. Antaŭ la fino de 550, Totila rekonkeris ĉion krom Ravenon kaj kvar marbordajn urbojn. La sekvan jaron Justiniano sendis sian generalon Narses kun armeo de 35 mil lombardoj, gepidoj kaj heruloj al Italio en marŝo ĉirkaŭ la Adriatika Maro por alproksimiĝi al Raveno de la nordo.

En la Batalo de Taginae, nuna Gualdo Tadino, decida batalo dum la somero de 552, en la Apeninoj proksime de la nuna Fabriano, la gota armeo estis venkita, kaj Totila estis morte vundita. Totilan sukcedis lia parenco Tejo (501-553), kiu poste mortis ĉe la Batalo de Mons Lactarius. Rezistofokusoj, plifortigitaj de frankoj kaj alemanoj, kiuj invadis Italion en 553, daŭris ĝis 562, kiam la bizancanoj kontrolis la tutan landon post la konkeroj de Justiniano.

Frua vivo

[redakti | redakti fonton]

Totila estis la militnomo de viro, kies vera nomo estis Baduila, kiel videblas el la moneroj, kiujn li eldonis. "Totila" estas la nomo uzita de la bizanca historiisto Prokopio el Cezareo, kiu akompanis la bizancan generalon Belizaron dum la Gotika Milito, kaj kies kronikoj estas la ĉefa fonto de informoj pri Totila. Laŭ la brita filologo kaj leeksikogrfo Henry Bradley (1845-1923), 'Totila' kaj 'Baduila' estas diminutivoj de Totabadws.

La itala historiisto Marko Kristini proponis, ke la konstanta uzo de la nomo "Totila" fare de Prokopio kaj aliaj orient-romiaj aŭtoroj, anstataŭ la fakta nomo de la gota reĝo "Baduila" (kiel atestita sur tiutempaj moneroj), eble servis kiel propaganda celo. Kristini argumentas, ke ĉi tiu nom-elekto verŝajne estis kuraĝigita de imperiestro Justiniano kiel rimedo por mallegitimigi la gotan gvidanton.

La nomo "Totila", eble perceptita kiel diminutivo aŭ malpli digna, povus esti uzata por plifortigi la rakonton pri Baduila kiel nura uzurpanto aŭ ribelanto, anstataŭ legitima monarko. Konsiderante la numismatan pruvon, Kristini asertas, ke la vera nomo certe estis konata de la bizancaj aŭtoroj, sugestante, ke ĝia preterlaso estis konscia retorika strategio.

Naskita en Trevizo, Totila estis pranevo de Teŭdo, reĝo de la visigotoj, kaj glavisto, rolo kiu rezultigis bonan karieron inter liaj parencoj.

Totila estis elektita reĝo de la ostrogotoj en 541 post la murdo de sia onklo Ildebado (502-541) kaj post sekrete plani la murdon kontraŭ la mallongdaŭra posteulo de Ildebado, Erariko, en 541. Kiel Alariko la 1-a, tiel Totila estis sufiĉe juna kiam li fariĝis reĝo kaj estis deklarita tia de la gotoj por reakiri la regadon sur la italoj.

La oficiala bizanca pozicio, adoptita de Prokopio kaj eĉ de la romiigita goto, Jordaneso — skribinta tuj antaŭ la fino de la Gotikaj Militoj — estis ke Totila estis uzurpanto. Laŭ historiisto pri Malfrua Antikveco Peter Heather, kiel nevo de Ildebado, tiel Totila tamen devenis de eminenta gota familio, kiu ĉirkaŭis kaj "eĉ foje defiis la Amalan dinastion de Teodoriko".

Komencaj venkoj

[redakti | redakti fonton]

La murdo de Erariko kaj anstataŭigo per Totila sugestis al la bizancanoj — kvankam Erariko estis preferinta intertraktadon kun la imperia potenco — ke ĉi tiu gota posteulo verŝajne preferis militon, kaj tial la bizanca ekspedicia trupo de dek du mil viroj estis sendita el la nordo de Raveno al Verono por forpuŝi ajnan eblan urĝan atakon.

En Verono, loka simpatianto permesis la eniradon de kontingento da romiaj soldatoj, kaj kvankam la gotoj komence ekpanikiĝis, ili baldaŭ rimarkis, ke la ĉefa armeo estis haltigita iom for de la urbo. Ili tuj fermis la pordegojn, kaj la romiaj soldatoj, kiuj sukcesis eniri la urbon, eskapis elsaltante el la muroj.

Dume, la romiaj fortoj retiriĝis al Faenco (dum la Batalo de Favencja), kie Totila renkontis ilin kun 5 mil viroj por batali, dum pliaj 300 gotaj arkpafistoj surprizis ilin ekde la ariergardo, rezultante en malorda diskurado, per kiu la gotoj akiris kaj kaptitojn kaj batalstandardojn. Simile, la usona historiisto Thomas Burns asertas, ke Totila estis talenta militisto kaj guberniestro, kaj kiel ostrogoto li nur rangas la dua post Teodoriko la Granda mem.

Post certigado de venko en 542 ĉe Faenco, la gotoj de Totila sieĝis la forte defenditan Florencon por malfermi la Vojon Kasjan al Romo, tamen kiam la imperiaj fortoj alvenis por savi la urbon, Totila retiriĝis al la valo de Muĝelo, kie la historiisto Herwig Wolfram asertas, ke ili "kaŭzis premegan malvenkon al la malamiko" ĉe la Batalo de Mucelio.

Ĉar ĉi tiu regiono estis relative ŝparita de iuj antaŭaj konfliktoj, la gotoj de Totila sukcesis akiri signifajn provizojn kaj prirabaĵojn. Dume, anstataŭ daŭrigi la konkeron de centra Italio, kie la imperiaj fortoj estis tro imponaj por lia malgranda armeo, li decidis translokigi siajn operaciojn al la sudo de la duoninsulo. Li konkeris Benevento kaj ankaŭ Kumon, kiuj restis gotika fortikaĵo eĉ post kiam la gota reĝeco jam ne ekzistis.

Dum kriza periodo ĉe la orientromia milita gvidado, kiu metis streĉon sur ĝian civilan loĝantaron tra ĝiaj domajnoj, historiisto Victor Davis Hanson asertas, ke Totila prezentis sin kiel "nacia liberiganto, kiu elliberiĝus el la renoviĝintaj ĉenoj de la romia subpremo." Hanson plue asertas, ke ĉi tiu disputo inter la bizancaj generaloj el "malsamaj partioj kaj etnoj" kaŭzis la perdon de tio, kion Belizaro antaŭe estis konkerinta en 540.

Post la Batalo de Faenco, Totila ne nur atingis taktikan venkon super la romiaj fortoj, sed ankaŭ sukcesis allogi romiajn dizertintojn al siaj propraj spaliroj. Historiisto Marko Kristini argumentas, ke subfosi la koherecon de la romia armeo estis konscia kaj strategia komponanto de la milita aliro de Totila. Same grava, laŭ Kristini, estis la plifortigo de liaj propraj fortoj per la integriĝo de malkontentaj romiaj soldatoj.

Tiuj individuoj, ofte malkontentaj pro nepagitaj salajroj, disputoj kun komandantaj oficiroj aŭ personaj ambicioj, estis ekspluatitaj de Totila por akiri informojn kaj loĝistikajn avantaĝojn. Kristini plue notas, citante Prokopion (Militoj 3.36.26), ke en simila epizodo en 548, post la konkero de la [fortress of Roscianum fortikaĵo de Roŝiano] fare de Totila, ĉirkaŭ 300 romiaj soldatoj transfuĝis al lia flanko, elektante kontraŭstari Belizaron.

La strategio de Totila estis moviĝi rapide kaj preni kontrolon de la internlando, lasante la bizancajn fortojn sur la kontrolo de bone defenditaj urboj, kaj precipe la havenojn. Kiam Belizaro fine revenis al Italio, Prokopio rakontas, ke "dum kvin jaroj li ne sukcesis eĉ unufoje meti piedon sur iun ajn parton de la tero... krom tie kie estis iu fortikaĵo, sed dum ĉi tiu tuta periodo li daŭre navigis vizitinte unu havenon post alia."

Totila ĉirkaŭiris tiujn urbojn kie longedaŭra sieĝo estus necesa, detruante la murojn de urboj kiuj kapitulacis al li, kiel ekzemple Benevento. La konkero de Italio fare de Totila estis markita ne nur de rapideco sed ankaŭ de kompato, kaj Ĝibono diras, ke "neniu estis trompita, nek amikoj nek malamikoj, kiuj fidis je lia kredo aŭ je lia mildeco." Tamen, Totila povus esti senkompata, kiel rakontas Prokopio.

Ekzemple, post sukcesa sieĝo de rezistanta urbo kiel Peruĝo, Totila senkapigis ĝian episkopon, Sanktan Herkulanon de Peruĝo, fare de soldato (kvankam origine planite senhaŭtigi lin). Prokopio lasis skriban portreton de Totila antaŭ ol liaj trupoj estis ordigitaj por batalo:

Citaĵo
„ La armaĵo, per kiu li estis vestita, estis abunde tegita per oro kaj la abundaj ornamaĵoj, kiuj pendis de liaj vangoplatoj, same kiel lia kasko kaj lanco, estis ne nur purpuraj, sed ankaŭ konvenaj al reĝo ... Kaj li mem, sidante sur tre granda ĉevalo, komencis lerte danci sub armiloj inter la du armeoj. Kaj dum li rajdis, li pafis sian ĵetlancon en la aeron kaj kaptis ĝin denove dum ĝi balancis super li, kaj poste li rapide pasis ĝin de mano al mano, ŝovante ĝin kun perfekta lerteco. ”

Kie Totila lernis tiun "dancon" neniam estas klarigita de Prokopio, sed tiuj agoj verŝajne signifis ion por la gotoj kaj malgraŭ lia firma konvinko pri kunekzistado kun la romianoj kaj ilia kulturo, Thomas Burns raportas, ke tiel kiel Teodoriko, Totila "restis goto."

Malgraŭ sia etna statuso kiel ĝermana militisto, Totila ne prirabis la kamparon por provizoj kiel faris aliaj barbaroj; anstataŭe, li kolektis lupagon kaj impostojn por provizi la enspezon, kiun li bezonis, sen ruinigi la urbojn kaj vilaĝojn, kiujn li konkeris.

Totila ankaŭ varbis sklavojn ĉe la spalirojn de sia armeo. Dum iuj fontoj, inkluzive de Prokopio, asertas, ke Totila varbis sklavojn en sian armeon, historiisto Marko Kristini sugestas, ke tio eble estis troigo kies celo estis portreti la gotikajn fortojn kiel malesperajn aŭ nelegitimajn. Kvankam estas kredinda, ke sklavoj ĉeestis en la gotika milita kunteksto, Kristini argumentas, ke iliaj roloj verŝajne limiĝis al helpaj funkcioj kiel kuirado, prizorgado de ekipaĵoj, lavado kaj prizorgado de vunditoj, anstataŭ rekte partopreni en batalo.

Li emfazas, ke la centra milita forto de Totila ĉefe konsistis el trejnitaj kavalerianoj, lertaj pri la uzo de lancoj kaj kutimaj al militado ekde juna aĝo. Kvankam ne estas neeble, ke malgranda nombro da sklavoj eble prenis armilojn, Kristini asertas, ke ilia manko da milita trejnado kaj la loĝistikaj defioj por ekipi kaj prepari ilin por batalo igas malprobabla la vastan partoprenon de sklavoj en batalo, kontraŭe al la priskribado de Prokopio.

La Konkerado de Napolo

[redakti | redakti fonton]

Prokopio raportis (Militoj, 7.9–12) ke dum la sekvaj du kampanjaj sezonoj, Totila sukcesis konkeri plurajn strategie gravajn centrojn, inkluzive de la fortikaĵo ĉe Ozimo, kio permesis al li fortranĉi terajn komunikadojn inter Romo kaj Raveno. Pliaj fortikaĵoj ĉe Ĉezena, Urbino, Mons Feretris[rompita ligilo], Petra Pertuza, Kampanjo, Lukanjo, Apulio, Brutio kaj Kalabrio ankaŭ falis ĉe la fortoj de Totila, metante la gotojn sub la komandon de preskaŭ la tuta suda Italio.

Post ĉi tiuj sukcesoj, Totila nun kondukis sian armeon ĝis Napolo, sieĝante la urbon, kio maltrankviligis Justinianon. La imperiestro respondis sendante la civilan Maksiminon por alfronti la krizon. Kiam Maksimino provis manovron kaj sendis abundajn manĝaĵprovizojn per ŝipoj por doni la aspekton de multe pli granda armeo, li malsukcesis, ĉar Totila estis plene informita pri ĉiuj faktoj.

La ŝipanaro estis mortigita kaj dua provo estis farita por reprovizi Kononon en Napolo. Malgraŭ la sekura alveno de la ŝipoj, ĉi tiuj estis blovitaj sur la bordon de ventego kaj ĉi tiu ŝipanaro estis mortigita. Generalo Demetrio - sendita laŭ peto de Maksimino - estis kaptita de Totila. La gota reĝo tranĉigis la manojn de Demetrio kaj elŝirigis lian langon antaŭ ol liberigi lin. Eĉ tiel, Totila ofertis malavarajn kondiĉojn al la malsatanta garnizono de Konono en Napolo kaj ili malfermis siajn pordegojn printempe de 543 al la gotoj. Historiisto John Bagnell Bury skribis:

Citaĵo
„ Ĉi-okaze Totila montris konsiderindan humanecon, kiun oni ne atendis, kiel rimarkas la historiisto Prokopio, de malamiko aŭ barbaro. Li sciis, ke se abundo da manĝaĵo estus tuj provizita, la malsategaj loĝantoj manĝegus ĝis morto. Li starigis gardostarantojn ĉe la pordegoj kaj en la haveno kaj permesis al neniu forlasi la urbon. Poste li disdonis malgrandajn porciojn, iom post iom pliigante la kvanton ĉiutage ĝis la popolo reakiris siajn fortojn. La kondiĉoj de la kapitulaco estis pli ol fidele observitaj. Konono kaj liaj sekvantoj estis enŝipigitaj en ŝipojn, kiujn la gotoj provizis al ili, kaj kiam, decidinte navigi al Romo, ili estis malhelpitaj de kontraŭaj ventoj, Totila provizis ĉevalojn, manĝaĵojn kaj gvidistojn, por ke ili povu fari la vojaĝon surtere. ”

La fortikaĵoj en Napolo estis parte detruitaj. Totila pasigis la sekvan sezonon establante sin en la sudo kaj reduktante la rezistofokusojn, sieĝante la romiajn garnizonojn, kiuj restis ĉe Hydrunto, dum li pligrandigis la premon sur Romo mem. Nepagitaj imperiaj trupoj en centra Italio estis akirintaj tiel malbonaj reputacioj prirabante la kamparon, ke kiam Totila turnis sian atenton al la konkero de Romo, li povis fiere kompari la konduton de la gotaj kaj la grekaj en siaj komencaj intertraktadoj kun la senato.

Rememorigante la regadon de Teodoriko kaj Amalasunta kiel memorigilon pri pli pacaj tempoj inter la du popoloj, Totila provis konvinki ilin aliĝi al la gotoj. Lia pacogesto tamen estis malakceptita, kaj ĉiuj arianaj sacerdotoj estis forpelitaj el Konstantinopolo, pro suspekto de ebla kunlaboro kiel kvina gotika kolono.

Sieĝo de Romo

[redakti | redakti fonton]

Komprenante la gravecon de la situacio en 544, Justiniano publikigis edikton konatan kiel la Pragmata Sankcio, kies celo estis rekonstrui funkciantan registaron ĉe Raveno, kaj tiun saman jaron li ankaŭ sendis Belizaron reen al Italio por kontraŭbatali la kreskantan gotan minacon.

Male al la pasinteco, Belizaro ne estis kompleze financita, do la generalo uzis iom da liaj propraj financoj por pagi sian vojaĝon al Italio. Ĉirkaŭ majo de 544, kaj Belizaro kaj Generalo Vitalio[2] — kaj kontingento de nur 4 mil soldatoj — trapasis Trakion kaj kampadis ĉe Salonio laŭlonge de la Adriatika marbordo. Dume, Totila prepariĝis por konkeri Romon.

Dum la okupado de Italio, Totila neniam vere preterlasis la celon reakiri la regnon kaj la suverenecon de la gotoj (Prokopio, Militoj, 7.1.26), sed ne nur sub tiuj aŭspicioj, tiel kiel sugestas germano-usona historiisto Walter Goffart (1934-2025), li deklaras, ke la celo estis ankaŭ "igi subkontraktantoj en la subtenado de la nomo Romia en Italio."

Ĉe la fino de 545, la gota reĝo ekloĝis en Tivoli kaj prepariĝis por kapitulaci Romon per malsato, farante samtempe kompleksajn preparojn por haltigi la progreson de Belizaro, kiu antaŭeniris por helpi la urbon, kaj kies floto preskaŭ sukcesis liberigi ĝin. En decembro 545, Totila sieĝis Romon kaj jaron poste eniris kaj prirabis la urbon, kie li preĝis ĉe la Baziliko de Sankta Petro, sugestante la kontinuadon kun Teodoriko, sed la ago estis preskaŭ sensignifa ĉar la urbo estis preskaŭ malplena.

Post kiam la sieĝo de la urbo kompletiĝis, Totila planis detrui la urbon, sed Belizaro sendis mesaĝon kaj konvinkis lin alie, asertante ke juĝoj al la posteularo sekvos Totilan se li farus tion, do ĉi-lasta sindetenis. Anstataŭe, Totila forlasis la urbon kaj prenis kun si kelkajn el la Senatanoj kiel ostaĝojn, dume la granda metropolo restis forlasita dum ĉirkaŭ kvardek tagoj.

Ĉirkaŭ aprilo 546, Belizaro rekonkeris la urbon kaj la komenca provo de Totila eltiri ĝin de la romia generalo malsukcesis. Tamen, kiel sinjoroj de Italio, la gotoj kontrolis grandan parton de la duoninsulo kaj en 549, orientgota floto "detruis la marbordon de Kampanjo" kaj ankaŭ Romo falis al Totila en januaro 550. Pli decidita ol iam ajn reakiri Italion, Justiniano sendis sian nevon Germanon, kies edziĝo al la gota princino altiris germanajn rekrutojn, sed li mortis antaŭ la ekspedicio.

Justiniano anstataŭigis lin per sia bofilo, Johano, kaj lia filo Justiniano. La fortoj de Johano por helpi romian garnizonon en Ankono estis sukcesaj, same kiel liaj militŝipoj en batalo laŭlonge de la ankrejo de Sena Gallica, provizante al la romia mararmeo kontrolon de la Adriatiko kaj Mediteraneo.

Laŭ historiisto Archibald Ross Lewis (1914-1990), la bizanca venko ĉe Sena Gallica estis tute decida, kun ĉirkaŭ 36 el 47 gotaj ŝipoj detruitaj. Dume, unu el la gotaj admiraloj de Totila, Gibal (f. 535-554), estis kaptita. Ĉi tiuj evoluoj pruviĝis gravaj por postaj kampanjoj, ĉar necesis fini la maran dominecon de Totila antaŭ ol iuj ajn teraj invadoj povus esti konvene faritaj.

La sekva atingo de Totila estis la konkero kaj prirabado de Sicilio, post kio li submetis Korsikon kaj Sardion kaj sendis gotan floton kontraŭ la marbordojn de Grekio. Tiutempe la imperiestro Justiniano la 1-a prenis energiajn rimedojn por haltigi la gotojn, kunmetante grandan armeon kaj sendante sian mararmeon kontraŭ la floto de Totila, kiun li venkis en 551.

La kondukado de nova kampanjo surtere estis konfidita al la eŭnuko Narses, kiu profitis la malpliiĝantan intensecon de la Persa Milito kaj aldonis kontingentojn da longobardoj, gepidoj kaj heruloj al liaj aliancitaj fortoj.

Kondukante trupojn en Ravenon, Narses sukcesis defii Totilan ĉe la Batalo de Taĝina (ankaŭ konata kiel Batalo de Busta Gallorum) proksime de Sentino. Totila estis mortigita en la batalado. Simila batalo sekvis kelkajn monatojn poste sub lia posteulo kaj parenco Tejo, kiu ankaŭ mortis militante dum la Batalo de Monto Laktario.

Ĉi tiu plia malvenko fare de la Orienta Romia Imperio signalis la veran finon de la Ostrogota Regno en Italio kaj neniu plua reĝo aperis.

Alia armeo supozeble komponita de 75 mil Frankoj kaj Alemanoj ankoraŭ ekzistis, same kiel la minaco al Italio, kaj malgraŭ la eniro de ĉi tiuj fortoj en la Valon de la Rivero Pado kaj ilia detruado de Italio dumtempe, Narses, fine subpremis ilin. Intertempe, la tero posedata de la gotika eklezio estis transdonita al la romia eklezio en Italio kaj la tero posedata de la gotaj reĝoj iris al la imperiestro.

Por la bizancanoj, la milito oficiale finiĝis en 554, kio estis sekvita de la larĝa promulgo de la Pragmata Sankcio de Justiniano. Unu el la kondiĉoj, kiujn Justiniano klarigis en ĉi tiu dokumento, estis la validigo de ĉiuj ediktoj publikigitaj de "legitimaj" reĝoj kaj tiuj de la romia popolo aŭ Senato, dum tiuj de Totila — konsiderata la "plej abomena tirano" — estis nuligitaj.

La Justiniana Kodo ankaŭ retroaktive aplikebliĝis tra tuta Italio. Socie, la lando estis interrompita de la agoj de la gotoj Vitigo, Totila kaj Tejo, kiuj kolektive rompis la socian statuson de la Senato kaj la sklavobazan ekonomion per liberigado de sklavoj kaj kolonianoj.

Kun la tempopaso, tio ankaŭ signifis, ke okcidentaj senatanoj estis vidataj kiel malsuperaj rilate al iliaj orientaj ekvivalentoj, kio iel plue kontribuis al la ascendo de la bizancanoj.

Tamen, la lando estis tiel detruita pro la milito, ke ĉia reveno al normala vivo montriĝis neebla, kaj Romo, suferinte deksep jarojn da akra batalado dum la gotikaj militoj, estis sieĝita kaj kaptita plurfoje.

La franca historiisto kaj romanverkisto Bertrand Lançon priskribis ĉi tiun periodon de malfrua antikveco kiel la "plej malhelajn horojn" de Romo. En 568, nur tri jarojn post la morto de Justiniano, la plej granda parto de la lando estis konkerita de Alboino (528-572) de la Longobardoj, kiu absorbis la restantan ostrogotan loĝantaron, fariĝante heredanto de la ostrogotoj en Italio mem.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Angla Vikipedio
  2. ↑ The Savior Generals

Brockhaus Bilder-Conversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1841, p. 455-456, kio legeblas tie ĉi.