Amadou Toumani Touré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Toumani Touré)
Amadou Toumani Touré
Persona informo
Aamadu Tumaani Tuuree
Naskiĝo 4-an de novembro 1948 (1948-11-04)
en Mopti
Morto 9-an de novembro 2020 (2020-11-09) (72-jaraĝa)
en Istanbulo
Lingvoj francafula vd
Ŝtataneco Malio vd
Alma mater Ryazan Airborne Command High School • Combined Arms Military School in Koulikoro vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Prezidanto de Malio
Dum 2002–2012
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amadou Toumani Touré (naskiĝis la 4-an de novembro 1948 en Mopti, mortis la 10-an de novembro 2020 en Istanbulo) estis malia politikisto, kiu de majo 2002 ĝis marto 2012[1] servis kiel prezidento de Malio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la lerneja vizitado en Mopti, li iris al Bamako, por iĝi instruisto. Poste li soldatservis en la armeo kaj vizitis de 1969 ĝis 1972 la École interarmes en Kati. Li estis trejnita al paraŝuta ĉasisto kaj vizitis en 1974/1975 kurson en Rjazan (Sovetunio) kaj en 1978 kaj en 1989/1990 en Francio. Li estis en 1981 komandisto de la prezidenta gvardio, en 1984 komandisto de la paraŝutaj ĉasistoj.

Post subpremataj tumultoj, li partoprenis en puĉo kontraŭ la prezidento Moussa Traoré, la 26-an de marto 1991. Poste li iĝis gvidanto de la formita Comité de Transition pour le Salut de Peuple kaj tiel nova ŝtatgvidanto. Li organizis konstitucian konferencoj kaj baloton. En majo de 1992, li transdonis la potencon al civila registaro de Alpha Oumar Konaré. Pro la enkonduko de la demokratio en Malion, oni nomis lin soldat de la démocratie.

Poste li dediĉis sin al bonfaraj, karitativaj projektoj, li fondis en 1993 fondaĵon Fondation pour l'Enfance por la infanoj.

En oktobro de 2001, li forlasis la armeon kiel brigada generalo kaj kandidatiĝis en majo 2002 por la prezidenteco. En la dua raŭndo, li akiris – kontraŭ iama ministro Soumaïla Cissé – 64,35% da voĉoj. Li sukcese rekandidatiĝis en 2007 por la prezidenta posteno. Touré agadas senpartie.

Komence de 2012 ekokazis ribelado en la norda parto de la lando, fare de tuaregoj ekse dungitaj de Libio. La 22-an de marto, 2012, prezidenton Touré eksigis kaj forpelis puĉo gvidata de kapitano Amadou Haya Sanogo.

Familio[redakti | redakti fonton]

Touré estas edziĝinta kaj havas du filinojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]