Tour Magdala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tour Magdala

La Tour Magdala (france por turo de Magdaleno) estas la plej kontata konstruaĵo en la sudfranca vilaĝo Rennes-le-Château. Ĝi donas belegan vidon al la ĉirkaŭaĵo.

Ĝi estis konstruata en la jaro 1907 de la loka pastro Abbé Saunière, kiu samtempe renovigis la preĝejon.

La turo en novgotika stilo funkciis kiel biblioteko kaj retirejo de la pastro. La planko konsistas el musiviaj ŝakbretsimilaj kaĥeloj. 22 ŝtupoj gvidas al la unua platformo de kie oni povis per ŝtuparo atingi la supran platformon kun dekdu murtranĉoj.

La turo interalie estis menciata en la libro Holy Blood, Holy Grail de Lincoln/Baigent/Leigh, [1]kaj pro tio iĝis mondkonata.

La 3-an de marto 1981, du monatoj antaŭ sia elekto al franca prezidanto, François Mitterrand vizitis la vilaĝon Rennes-le-Château kun siaj konataj konstruaĵoj.

La turo ludas rolon en la komputila ludo Gabriel Knight 3, en kiu la ludanto devas solvi enignon en Rennes-le-Château kaj la ĉirkauaĵo.

Fontoj

  • germane :Tatiana Kletzky-Pradere Rennes-le-Château Touristischer Fremdenführer, 1997, ISBN 2-904556-07-9

Notoj

  1. Baigent, Michael; Leigh, Richard; Lincoln, Henry (1982). The Holy Blood and the Holy Grail. Corgi. ISBN 0-552-12138-X.

Eksteraj ligiloj

Koordinatoj: 42° 55′ 40″ N 2° 15′ 43″ U / 42.92778 °N, 2.26194 °U / 42.92778; -2.26194 (mapo)