Tours

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tours

emblemo

Ponto Wilson
Ponto Wilson
Ponto Wilson
komunumo en Francio • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Centro-Valo de Luaro
Departemento Indre-et-Loire (prefektejo)
Arondismento Tours (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 4 kantonoj : Tours-1
Tours-2
Tours-3
Tours-4
Komunumaro Tour(s)plus
INSEE kodo 37261 [+]
Poŝtkodo 37000 / 37100 / 37200
Kodo laŭ INSEE 37261
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Serge Babary
2014-2020
Demografio
Loĝantaro 134 978  (2012)
Loĝdenso 3 893 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo)47.3927777777780.68833333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 0° 41′ O (mapo)
Alto De 44 al 109 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 34.36 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Tours (Indre-et-Loire)
Tours (Indre-et-Loire)
DEC
Situo de Tours

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tours (France) [+]
vdr

Tours, en esperanto Turo[1], estas grava urbo de Francio, lokita en la departemento Indre-et-Loire kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro. Ĝi estas la prefektejo de la departemento, sed ankaŭ la plej granda urbo de Centro. Tours havas proksimume 142 000 loĝantojn, sed situas meze de urba areo entenanta pli ol 320 000 loĝantojn.

La urbo estas la historia centro de la malnova provinco Turlando (Touraine), kiun oni ofte hodiaŭ rigardas kiel la « ĝardenon de Francio » . En la franca lingvo, la loĝantoj de Tours nomiĝas Tourangeaux kaj Tourangelles. Tours estas trafluata de la Luaro, kies valo apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO. Turo estas arta kaj historia urbo ekde 1988[2].

Geografio

La areo de la komunumo estas granda je 34,36 km² kaj ĝia alteco varias inter 44 kaj 109 msm[3].

Ĉirkaŭaj lokoj

Jen estas la samlimaj komunumoj de Turo[4] :

Transporto

Ĉirkaŭvojo kaj aŭtovojoj

Aŭtovojoj kaj vojoj ĉirkaŭ Turo

Turo havas ĉirkaŭvojon, kiu nur duone ĉirkaŭas la urbon. Krome, 3 aŭtovojoj pasas apud Turo : la aŭtovojo A 10, la aŭtovojo A 85 kaj la aŭtovojo A 28.

Stacidomo

La stacidomo de Turo kaj la stacidomo de Saint-Pierre-des-Corps estas gravaj stacidomoj. Turo estas ligita kun Parizo per la traj-linio LGV Atlantique (TGV).

Flughaveno

Estas civila kaj militista flughaveno lokita en la komunumoj de Tours kaj de Parçay-Meslay.

Historio

En 1920, dum la fama kongreso de Tours splitiĝis la Socialista Partio inter komunistoj kaj socialistoj

Katedralo de Tours

Listo de la urbestroj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tours en la franca Vikipedio.

Listo de la urbestroj de 1945

Datoj de mandato Nomo Partio Kvalito
1945-1947 Jean Meunier SFIO Deputito de Indre-et-Loire (1936-1940 kaj 1945-1958)
1947-1959 Marcel Tribut UDSR
1959-1995 Jean Royer RPR Ministro de Pierre Messmer (1973-1974)
Deputito de Indre-et-Loire (1958-1973 kaj 1976-1997)
Departementa konsiliano de Indre-et-Loire (1961-1988)
1995-2014 Jean Germain PS Senatano de Indre-et-Loire de 2011
2014- Serge Babary UMP Departementa konsiliano de Indre-et-Loire de 2001

Demografio

La komunumo nombris 134 633 loĝantojn en 2011.

Loĝantara evoluo
193119361946195419621968197519821990199920062012
78 58583 75380 04483 61892 944128 120140 686132 209129 509132 820136 942134 978
Ekde 1962 ĝis 1989, loĝantaro sen duoblaj kontoj ; poste : municipa loĝantaro
(Fontoj : Ldh/EHESS/Cassini ĝis 1999[5] ; INSEE ekde 2004[6][7])

Famuloj

Blazono

Esperanto

En Turo okazis dufoje kongreso de SAT-Amikaro, en 1949 kaj 1962.

Ekzistas Esperanta Kultur-Centro de Turlando en Turo mem (sidejante ĉe Maison des Sociétés Halles de Tours, place Gaston-pailhou), kiu okazigas ĉiulunde kursojn en la urbo (en 2011).

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj