Toyin Ojih Odutola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toyin Ojih Odutola
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1984 (1984-11-30) (39-jaraĝa)
en Ife
Lingvoj anglajoruba
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco NiĝerioUsono
Alma mater Universitato de Alabamo • California College of the Arts • Universitato Yale • Universitato de Alabamo ĉe Huntsville • Pope John Paul II Catholic High School
Okupo
Okupo desegnisto
TTT
Retejo http://toyinojihodutola.com/
vdr

Toyin Ojih Odutola (naskiĝis en 1985 en Ife, Niĝerio) estas niĝeria-usona nuntempa vida artisto konata pro ŝiaj buntaj multimediaj desegnoj kaj laboroj sur papero. La artisto elvokas mondon, kie esti nigrahaŭta estus la normo. Ŝi faras tion ŝanĝante la haŭtakoloron de blankaj steluloj kiel PicassoTom Cruise, sed ankaŭ renversante la kutimajn kodojn[1]. La desegnaĵoj de Toyin Odutola pridubas fizikajn kaj socipolitikajn identecojn rilate al haŭtokoloro[2].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreskis en intelekta komunumo kaj ĉirkaŭita de instruistoj kaj sciencistoj. Ojih Odutola kaj ŝia familio translokiĝis al Usono kiam ŝi havis kvin jarojn[3]. Ŝi studis ĉe la Universitato de Alabama kaj la California College of the Arts en San Francisko.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ŝia unika stilo de kompleksa signigo kaj kunmetaĵoj rekonsideras la tradiciojn de portretarto kaj rakontado.

La arto de Ojih Odutola ofte enketas pri diversaj temoj de socio-ekonomiaj malegalecoj, de heredaĵo de koloniismo, kviro kaj genra teorio, ideoj de nigreco kiel vida kaj socia simbolo, samkiel spertoj de migrado kaj delokiĝo.

Ŝia arto estas rimedo por starigi demandojn, kiuj ofte estas enterigitaj, ignoritaj kaj pri kiuj oni mensogas por eviti malkomforton de koloniaj nacioj ĉirkaŭ ilia tutmonda potenco[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Rafael Pic, Noir c'est noir, Le Quotidien de l'art, la 4-an de oktobro 2020.
  2. (fr) Solène Liagre, 10 artistes noir.e.s à connaître et à reconnaître, MAZE, la 9-an de junio 2020.
  3. (en) Toyin Ojih Odutola uses arto to challenge invented constructs of the self, NYLON,
  4. (en) Amah-Rose Abrams, Utopias Are Traps: Toyin Ojih Odutola On A Countervailing Theory, The Quietus, la 7-an de novembro 2020.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]