Trávnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trávnica, hungare Barsfüss estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky. La slovaka historia nomo estis Fiš.

Trávnica situas en la 4-a regiono
Trávnica situas en la bluigita distrikto

Situo

La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo. Fervojo funkcias en la proksimeco. Nové Zámky troviĝas 26 km-ojn for.


Historio

La vilaĝo estis loĝata ekde la neolitiko. La unua mencio pri la loko devenis el 1075 en formo Fius. En 1910 loĝis tie 1455 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Verebély. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1248 da homoj (1222 slovakoj).

Vidindaĵoj