Orlické Záhoří

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trčkov)
Orlické Záhoří
municipo
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Orlické Záhoří
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Rychnov nad Kněžnou
Administra municipo Rokytnice v O. h.
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Divoká Orlice
Situo Orlické Záhoří
 - alteco 680 m s. m.
 - koordinatoj 50° 17′ 04″ N 16° 27′ 08″ O / 50.28444 °N, 16.45222 °O / 50.28444; 16.45222 (mapo)
Areo 29,14 km² (2 914 ha)
Loĝantaro 210 (2023)
Denseco 7,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1571 Kunštát
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 517 64
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0524
NUTS 5 CZ0524 576603
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Orlické Záhoří
Retpaĝo: www.orlickezahori.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Orlické Záhoří (en traduko Orlica Postmontarejo) estas komuna nomo por vilaĝoj en Ĉeĥio situantaj en valoj de Divoká Orlice sur ĉeĥa-pola ŝtatlimo. Vivas ĉi tie 210 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zdobnice, Deštné v Orlických horách, Říčky v Orlických horách, Bartošovice v Orlických horách, Liberk, Duszniki-Zdrój kaj Szczytna.

Partoj de la municipo[redakti | redakti fonton]

Trčkov[redakti | redakti fonton]

Trčkov (Trschkadorf) - limregionaj solejoj. Eksa vilaĝo de plejparte domistoj (lignohakistoj) estas menciata en 1790. En 1913 estas ĉi tie menciataj 527 germanoj, 1 ĉeĥo.

Danke al foresto kaj relativa forlasiteco en la ĉirkaŭaĵo konserviĝis kvanto de devenaj ekosistemoj.

Bedřichovka[redakti | redakti fonton]

Bedřichovka (Friedrichswald) - devena montara vilaĝo estiĝis el loĝigo ĉirkaŭ vitrogisejo, kiun ĉi tie konstruis en 1614 vitrofabrikisto Johann Friedrich. Friedrichidoj estis fama kaj disbranĉigita vitrofarista familio, kiu havis siajn vitrogisejojn en Bohemio kaj en Silezio. Ĉirkaŭ la jaro 1700 tiama posedanto de vitrofarejo transportis produktadon de la vitro en maldekstrebordan vilaĝon Kaiserswalde (hodiaŭa pola Lasówka), kie la vitrofarejo kun eminentaj rezultoj laboris ĝis la jaro 1945.

Zelenka[redakti | redakti fonton]

Vido al Grünborn (hodiaŭ Zelenka) el germana teritorio. Jaro de forsendo 1917.

Zelenka (Grünborn) - fondita en 1613 fare de Benjamin z Vlkánova kiel domista vilaĝo, kies unuaj loĝantoj akiris vivtenaĵojn per laboro por la proksimaj vitrofarejoj, per laboro en arbaro kaj sur nefekundaj kampoj.

Jadrná[redakti | redakti fonton]

Jadrná (Kerndorf) - unuafoje ĝi estas menciata en 1613, eĉ kiam ties estiĝon eblas verŝajne ŝovi ankoraŭ pli profunden en la pasintecon. Ĝi elkreskis en konekso kun longdistanca lignoflosado sur Orlice ĝis Elbo kaj plu al Kolín.

Kunštát[redakti | redakti fonton]

Kunštát (Kronstadt) - vilaĝo, kies estiĝon oni metas proksimume en la jarojn 1590 - 1600 kaj ĝi estas kunigita kun agado de germanaj lignistoj. En valo de Divoká Orlice tio estis onidire la plej vigla loko. En tombejo staras malfrue baroka preĝejo de sankta Johano Baptisto el la jaroj 1754 - 1763, al kiu antaŭis preĝejo ligna, indikata jam en la jaro 1612.

Ankaŭ nuntempe Kunštát estas imaginara centrejo de la vilaĝoj kreantaj Orlické Záhoří-on. Estas ĉi tie krom aliaj poŝtoficejo kaj vendejo, tuj apude staras hotelo.

Černá Voda[redakti | redakti fonton]

Černá Voda (Schwarzwasser) - fondita ĉirkaŭ la jaro 1700 en konekso kun estiĝo de la vitrofarejo. La vitrogisejo etendiĝis sur okcidenta rando de la vilaĝo apud rojo ĉe eksa ĉasista kasteleto kaj ĝian agadon rememorigas arbaro portanta nomigon "Glashüttenwald". Danke al ties ekzistado ekkreskis nenur vilaĝo Schwarzwasser, sed ankaŭ najbara Nová Ves.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Orlické Záhoří situas en PPR Orlica montaro. Sur teritorio de la municipo troviĝas pluraj et-areaj protektataj regionoj:

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Panorama vido al Orlické Záhoří
Panorama vido al Orlické Záhoří
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.