Tršnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tršnice
germane Tirschnitz
vilaĝo
Tršnice de sudo
Oficiala nomo: Tršnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Cheb
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥebio
Rivero Ohře
Situo Tršnice
 - alteco 435 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 33″ N 12° 23′ 30″ O / 50.10917 °N, 12.39167 °O / 50.10917; 12.39167 (mapo)
Loĝantaro 109 (2021)
Baseno Ĥebia baseno
Unua skribmencio 1355
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 350 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Situo enkadre de Cheb
Vikimedia Komunejo: Tršnice
Portalo pri Ĉeĥio

Tršnice (germane Tirschnitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Cheb, troviĝanta en distrikto Cheb. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 109 loĝantoj.

Tršnice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1355. Aliaj fontoj indikas la unuan skribmencion nur el la jaro 1394.

Ekde la jaro 1850 Tršnice apartenis kiel loka parto al municipo Třebeň. En la jaro 1910 komune kun vilaĝoj Doubí, Jindřichov kaj Dlouhé Mosty kreis memstaran municipon, kiu havis 633 loĝantojn en la jaro 1933. En la jaro 1976 ĝi fariĝis parto de Cheb.

Tršnice estas grava fervojnodo. En la jaro 1870 ĉi tie estis konstruita stacidomo en fervojlinio Karlovy Vary – Cheb kaj en la jaro 1900 la stacidomo fariĝis ankaŭ konsisto de fervojlinio 146. La fervojlinio 146 komencis esti konstruata en la jaro 1898. La stacidomo en Tršnice estas tre ampleksa. Ĝi trafas la teritorion de najbara vilaĝo Doubí.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869117
1880159
1890195
1900257
1910384
1921383
JaroLoĝantoj
1930352
1950170
1961176
1970148
1980128
1991103
JaroLoĝantoj
2001139
2011125
2021109

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ŝatata estas ĉi tie akva turismo. Tršnice situas apud rivero Ohře kaj ĝi estas ofta loko, de kie akvistoj komencas flosigi la riveron. Tra Tršnice kondukas 10 km biciklista vojo n-ro 2069 el Cheb al Soos.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]