Tržek
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Litomyšl. Pri parto de kampurbo Kolinec temas artikolo Tržek (Kolinec).
Tržek | |
municipo | |
Oficiala nomo: Tržek | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Litomyšl |
Historia regiono | Bohemio |
Rivero | Desná |
Situo | Tržek |
- alteco | 306 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 53′ 02″ N 16° 15′ 33″ O / 49.88389 °N, 16.25917 °O (mapo) |
Areo | 1,71 km² (171 ha) |
Loĝantaro | 159 (2022) |
Denseco | 92,98 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1347 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 570 01 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0533 |
NUTS 5 | CZ0533 572616 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de vilaĝo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.trzek.cz | |
![]() |
Municipo Tržek situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, 5 km nordokcidente de la urbo Litomyšl, proksime de ŝoseo n-ro 35 inter Vysoké Mýto kaj Litomyšl. Proksime estas ankaŭ fervoja haltejo sur loka linio inter Choceň kaj Litomyšl kaj literature konata Nedošínský háj (Nedošínský bosko). En la ĉirkaŭaĵo estas kelkaj fiŝlagoj kaj kunfluejo de Loučná kaj rivereto Desná. Vivas ĉi tie 159 loĝantoj (2022).
Historio[redakti | redakti fonton]
La origina nomo de la vilaĝo estis Tržkovice. Tiel ĝi nomiĝis ankoraŭ en la 13-a jarcento. Tra la vilaĝo kondukis grava mezepoka vojo liganta Bohemion kaj Moravion, kio tre kontribuadis al evoluo de Tržek. La plej intensa evoluo de la vilaĝo estis pro favoro de la episkopo Albert el Šternberk, kiu ĉi tie havis sian burgeton kaj fondis ĉi tie en la jaro 1378 kartuzianan monaĥejon por prioro kaj 12 monaĥoj, nomata "Keř Panny Marie" (Arbedo de Sankta Maria). Nefore de la monaĥejo la episkopo konstruigis grandan episkopan muelejon, kiu produktas ankoraŭ nuntempe. En la jaro 1421 husanoj la monaĥejon dezertigis.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Kapelo[redakti | redakti fonton]
Sur la vilaĝplaco troviĝas kapelo de Sankta Maria el la dua duono de 19-a jarcento, kvadrata kun hakitaj anguloj kaj kun lanterno.
Kruco[redakti | redakti fonton]
Antaŭ la kapelo staras ŝtona kruco el la jaro 1880.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝaro de mikroregiono Litomyšlsko Arkivigite je 2010-11-16 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe