Traĥeo (planto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SEM- (supre) kaj lummikroskopa foto (malsupre) de la faskoj (kverkoj)

La botanika termino traĥeotrakeo estas unu parto de la vaskulaj faskoj, formo de la ksilemo, kiu troviĝas en la tigo de la vaskulaj plantoj Angiospermoj (Angiospermae). Semplantoj transportas en la traĥeoj akvon el la radikoj en la foliojn. La ĉefa movenergio por la transporto de la akvo estas la suĉoforto de la planta transpirado, kiu inkludas la kohezian potencon kaj la radikpremon, precipe en printempo. Traĥeoj estas kiel traĥeidoj mortaj lignaj ĉeloj.

En traĥeoj la ĉelaj muroj ne plu ekzistas aŭ preskaŭ ne plu ekzistas en malsupra – supra direkto. En la faskoj pluraj traĥeaj ĉeloj estas kunligitaj, tiel, ke formas kompare al la traĥeidoj longan tubon. La turo de la traĥeoj formas (kune kun la traĥeidoj) kontinuan interkomunikan tuban sistemon de la radiko al la folioj.

En horizontala direkto la akvotransportado okazas trans la stiploj. La stiploj de la Angiospermoj estas pli simplaj ol tiuj de la gimnospermoj (Gymnospermae). La plej multaj gimnospermoj havas traĥeidojm por la akvotransporto (escepto: Gnetaloj). La angiospermoj havas kaj traĥeojn kaj traĥeidojn (esceptoj Vinteracoj kaj Troĥodendracoj, la plantoj de ambaŭ familioj ne havas traĥeojn).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anita Roth-Nebelsick: Die Prinzipien der pflanzlichen Wasserleitung. In: Biologie in unserer Zeit. 2/2006 (36), S. 110–118.