Tra l'okuloj de l' venkitoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nuvola apps bookcase.svg Tra l'okuloj de l' venkitoj  
Aŭtoro Miguel León-Portilla
Eldonjaro 2001
Urbo Meksikurbo
Eldoninto Meksika Esperanto-Federacio
v  d  r
Information icon.svg

Tra l'okuloj de l' venkitoj. Indiĝenaj rakontoj pri la konkero de Meksiko estas libro eldonita de meksikaj esperantistoj, kiu kolektas kaj komentas la rakontojn kaj impresojn, kiujn la meksikaj popoloj (aztekoj) lasis post si pri la konkero de Meksiko farita de la Hispana Imperio sub la agado de la konkeristoj regitaj de Hernán Cortés en 1519. Tiu verko estas interesega laŭ interkultura vidpunkto, ĉar la fontoj estis la restaĵoj kaj skribaĵoj, kiujn lasis la propraj indiĝenoj venkitaj en tiu konkero kaj ne, kiel okazas kutime, la historio verkita de la venkintoj.

La taskon enkonduki, prikomenti kaj elekti la tekstojn faris Miguel León-Portilla kaj la bildojn faris Alberto Beltrán laŭ la fontoj de la kodeksoj de la 16-a jarcento. La tradukisto de la libro esperanten estis Juan Jacobo Schmitter. La originala titolo de la libro estas Visión de los vencidos. Relaciones indígenas de la Conquista.

Krom la ĝeneralaj enkondukoj kaj komentoj la libro havas la jenajn ĉapitrojn:

  • Aŭguroj pri la alveno de la hispanoj. Tiu ĉi parto estas interesa kaj nepre konenda por kompreni la sintenon de la indiĝenoj pri la alveno de la hispanoj, ĉar ili miskomprenis ĝin laŭ sia mitologio.
  • Unuaj novaĵoj pri la alveno de la hispanoj. Same kiel okazis en Hispanio, la renkonto de la du tiom diferencaj kulturoj estis novaĵo, kiu rapide disvastiĝis, ĉefe ĉar en Meksiko jam ekzistis disvolviĝinta poŝta servo por la ŝtataj bezonoj.
  • La irado kaj venado de la mesaĝistoj. Sama temo.
  • Psika sinteno de Motekuhzoma. Ankaŭ tiu temo influis ege grave por la venko de la hispanoj: la figuro de la azteka imperiestro estis decida en la estonteco de la konkero, krom iĝi romantikisma figuro.
  • La hispanoj ekmarŝas: alveno al Tlaŝkala kaj Ĉolula. La historia rakonto de la antaŭeniro de la konkerantoj.
  • Nova sendo de donacoj kaj la apero de Tezkatlipoka ĉe monto Popokatepetl. La venkitoj prezentas sian reagon al la alvenintoj kiel afablan kaj malavareman, kontraste kun la perforta sinteno de la hispanoj kaj eĉ de ties aliancanoj. Influo de kredoj sur la sinteno de aztekoj.
  • Princo Iŝtlilŝoĉitl akceptas favore la hispanojn. Same pri la dekomenca afabla bonvenigo al hispanoj.
  • Alveno de la hispanoj al Meksiko-Tenoĉtitlan. Grava momento.
  • La amasbuĉo ĉe la plejgranda templo dum la festo de Toŝkatl. La plej terura kaj perfida momento en la konkero estas atribuita ne al Cortés, sed al Pedro de Alvarado. Tiam ĉefe komenciĝas la amasbuĉado eĉ por la tuta Ameriko; kaj tre verŝajne pro miskompreno de kulturaj diferencoj kaj kompreneble de violenta uzado de la eŭropa supereco.
  • Reveno de Cortés: la Trista Nokto. Militema respondo de la aztekoj al la perfortemo de la hispanoj. Komenco de la vera milito.
  • Komenciĝas la sieĝo de Meksiko-Tenoĉtitlan. Milito kaj unuaj epidemioj alportitaj de hispanoj.
  • Atakoj de la hispanoj en la sieĝitan urbon. Strategio militista de hispanoj.
  • Kapitulaco de Meksiko-Tenoĉtitlan. Definitiva venko far de hispanoj.
  • Panorama superrigardo. Ĝanerala komentaro kaj rakontaro.
  • Tristaj kantoj pri la konkero. Literatura superrigardo.
  • Suplemento. Kun ĝeneralaj rakonto kaj priskribo de la vivo de aztekoj, ties historio kaj definitiva malvenko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Miguel León-Portilla, Tra l'okuloj de l' venkitoj. Indiĝenaj rakontoj pri la konkero de Meksiko, Meksika Esperanto-Federacio, Meksikurbo, 2001.