Traatlantika sklavkomerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Traatlantika sklavkomerco, aŭ traatlantika sklavtrenado, referencas al la komercado de sklavoj kaptitaj en Afriko, kiuj tra Atlantika Oceano el la 16-a ĝis 19-a jarcento estis trude translokigitaj al la Amerikoj. Tiu praktiko estis fundamenta elemento de la naskiĝo kaj ekonomia kreskiĝo en zonoj koloniitaj de eŭropaj ŝtatoj antaŭe en Sudameriko, poste en Centrameriko, kaj fine en Nordameriko.

Originoj[redakti | redakti fonton]

En la 16-a jarcento, la grandaj eŭropaj ŝtatpotencoj komencis establi setlejojn en la Amerikoj. Granda parto de la avantaĝoj kiujn la amerikaj kolonioj povis provizi estis ligitaj al plantejoj (ekzemple de sukerkano), precipe kun la portugala penetrado en Brazilon. Al tiu aldoniĝis la perspektivo eltiri el kolonioj ekstraktajn produktaĵojn el minejoj. En ambaŭ kazoj estis bezonata granda kvanto da manlaboristaro taŭga por pezaj laboroj. Dekomence eŭropanoj provis sklavigi kaj laborigi indiĝenojn[1]. Tiu solvo, tamen, baldaŭ riveliĝis nesufiĉa, precipe pro la multenombra morteco pro malsanoj importitaj de la eŭropaj konkeristoj (kiel variolo, skorbuto) kaj la fizika strukturo netaŭga por la penoj de tiu laboro.

En la sama periodo eŭropanoj ekkontaktis kun la afrikana praktiko sklavigi militkaptitojn: la lokaj reĝoj ekinterŝanĝis tiujn sklavojn kun varoj alportitaj de eŭropanoj. Tiuj nigraj sklavoj estis senkompare plej taŭgaj, fizike kaj farte, alfronti trudlaboron, pro tio portugaloj kaj hispanoj ilin aĉetis por sendi al la kolonioj, ekstartigante la plej grandan sklavkomercon de la historio, tiun tra la Atlantika Oceano. La trudtrairado de la Atlantika Oceano rapide alprenis la senantaŭprecedencajn proporciojn, originante tiel en la Ameriko verajn kaj proprajn ekonomiojn bazitajn sur sklavismo, de la Karibio ĝis la suda Usono. Entute almenaŭ 12 milionoj da homoj estis truditaj transiri la oceanon (laŭ prudentaj kalkuloj, kiuj tamen varias de 7 ĝis 15 milionoj [2]. Temas eble pri la plej granda migrado de popoloj, certe la plej granda el la truditaj migradoj, kiu kunportis malekvilibrojn inter la blankula kaj nigrula popoloj (en Jamajko komence de la 19-a jarcento la raporto estis 1 al 20 favore al nigrularo kaj la nombra supereco de sklavoj kaŭzis en la sklavprofitantoj kontinuan timon pri ribelo.

Eŭropaj ŝtatpotencoj kiel Portugalio, Unuiĝinta Reĝlando, Hispanio, Francio, Nederlando, Danio, Svedio kaj Brandenburgio, same kiel ankaŭ originintoj el Brazilo kaj el Norda Ameriko partoprenis en tiu komerco.

Dum la 18-a jarcento, kiam la afrikanaj sklavoj kalkuliĝis je 6 milionoj, preskaŭ 2 milionoj kaj duono estis kaŭzitaj de anglaj entreprenoj[3].

La oceano estis risko pro la sklavigista teamo kaj por la katenitaj sklavigitoj. En la 19-a jarcento sklavoj estis la unuaj forlasitaj al enakvigo, ankaŭ por kaŝi la “varon” kiam la negrista ŝipo estis intervidita de ŝipoj aboliciistaj.

Trairo de la oceano[redakti | redakti fonton]

La transporto de la sklavoj tra la oceano, de la afrika okcidenta marbordo al la Nova Mondo, estis vojaĝparto kiun la ŝipoj plenumis post enŝarĝo, en Eŭropo, de varoj (stofoj, likvoroj, tabako, perloj, pafarmiloj, laboritaj metaloj...) [4] kiuj bezonis kiel ŝangovaro por aĉeti la varon-sklavigitaron. El Amerikoj la revenantaj ŝipoj enŝarĝadis krudan materialon, tiel kompletante kiun oni difinis “triangulan komercon”.

Sed la vojaĝo de la sklavigitoj komenciĝis el interno de la Afriko, kie komercistoj aŭ negristaj perantoj kaptis aŭ akiris indiĝenojn, el simplaj kaptistoj aŭ afrikanaj reĝoj. Komenciĝis, el tiuj internaj lokoj, “vojaĝo” piede aŭ perkanue kun surkape objektoj (pakaĵoj, kupraj faskoj, akvoplenaj bareloj ktp) ligite unu al aliaj en grupoj de 30 aŭ 40 homoj. La translokigo povis daŭri plurtage aŭ semajne. Ĉe la marbordo, ligite kaj enfirmite, la sklavoj atendis la alvenon de la negristaj ŝipoj. [5]

Oni opinias ke 15% de prizonuloj pereis dum la martransiro, kiu kutime daŭris de unu al ses monatoj, pro la novaj klimatoj kaj manko de medicina asistado.

Diagramo de sklavdispozicio en sklavŝipo: kiel oni loĝigis la sklavigitojn. Desegno de la fino de la 18-a jarcento (House of Commons).

La masklaj prizonuloj estis katenitaj duope por ŝpari spacon: la dekstra kruro de unu ligita al la maldekstra de la alia. Virinoj kaj fraŭlinoj ĝuis ion pli da spaco.

Prizonuloj ricevis kiel nutraĵon fazeolojn, maizon, rizon kaj terpomojn unu aŭ du fojojn tage. Rilate akvon ili sensoifigis per pajnta mezuro da akvo (io pli ol duonlitro), kiu certe ne malhelpis senakvigon ĉar krom la normala transpirado estis oftaj marmalsanoj, diareoj, memmortigo, kaj depresio.[6]. Laŭ romanaj rakontoj: “Kiam ni ektroviĝis prizonuloj ŝajnis pli preferinda la morto ol la vivo kaj akordiĝis pri plano: ni estus ekfajrigontaj la ŝipon kaj ĝin eksplodigontaj kaj ni ĉiuj mortos en la incendio.[7].

Rezultoj de la deportado al Amerikoj[redakti | redakti fonton]

Akirakto per 500 dolaroj de nigra sklavo. Ĝi datas je 1840

Sekvoj de sklavigo en la afrikana socio estas temo multe debatita. Dekomence de la esploro (19-a jarcento), aboliciistoj plendis kontraŭ sklavigo ne nur pro kontraŭmorala kaj nejusta praktiko sed ankaŭ pro neriparebla damaĝo al la landoj senigitaj el validaj homoj: ĉi rilate oni parolas pri afrikana diasporo. Sekve tiu vidpunkto estis reviziita almenaŭ rilate demografian aspekton ĉar ĉiukaze la procento de elradikitoj estis malpli alta ol la procento de naskiĝoj.

Krome, oni diris, tiu komerco provizis Afrikon per rimedoj kaj riĉaĵoj. Gvineo, ekzemple, per la komerco pri sklavoj, oro kaj eburo riĉiĝis almenaŭ per 3 milionoj da pundoj (komparebla kvarono de la tiama enspezo de Unuiĝinta Reĝlando).

Abolicio[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo, sklavismo havis ĉian fervorajn oponantojn, tamen tiu praktiko restis laŭleĝa ĝis la komenco de la 19-a jarcento (kaj en multaj landoj eĉ pli lomgatempe). La unua koloniista ŝtatpotenco kiu proponis kaj leĝe proklamis abolicion de la sklavigo kaj aktive engaĝiĝis kontraŭstari traatlantikan sklavkomercon estis Anglio. Certe Anglio eltiris el la sklavigabolicio politikan avantaĝon, aparte damaĝante Francion. La brita Royal Navy estis aktive utiligata por kontraŭstari tiun komercon en la Hinda kaj Atlantika Oceanoj. Ĉe duono de la 19-a jarcento tiu komerca trafiko praktike jam malaperis. Daŭris, male, sklavigo ene de la afrikana kontinento, aparte en arabaj landoj. Dume estis aboliciita en Usono kaj Brazilo. Iom post iom post la Viena kongreso ĉiuj ŝtatoj akceptis kaj leĝigis abolicion de sklavsistemo.

Portugaloj prezentiĝas antaŭ la nigra suvereno Manikongo.

.

Kristanaj influoj por la abolicio[redakti | redakti fonton]

Se dekomence kristanoj proklamis la egalecon inter ĉiuj homoj kaj motivite urĝis por ke ĉiuj juste kaj respekte estu traktataj, iom post iom la afero surfaciĝis ankaŭ nivele de priteorie moralaj kaj filozofiaj principoj. Sankta Paŭlo resendas la sklavon Onesimon (letero al Filemono [7], forfuĝinta el sia mastro, por ke li estu traktita laŭ la kristanaj preceptoj. Laŭ la tempopaso la kristanaj moralaj principoj igis ĉiam pli ne tolerebla la sklavan kondiĉon senigante tiun, juran kaj praktikan, institucion je siaj bazaj fundamentoj. La unuaj kondamnaj reagoj eksplicite aperis, en la centra aŭtoritato de katolikismo, per la buleo “Ineffabilis providentia de Pio la 2-a en 19a de aprilo 1470 per kiu estis malpermesita kaj punenda sklavkomerco; tamen praktike sklaveco pluestis kutima socia konsidero en la kristanaj landoj de Eŭropo.

En 1430 hispanoj ekkoloniis insulojn Kanariojn kaj ekservutigis la lokan popolon, ĝin sklavigante sekvante la jam tradician militkutimojn ĉe la konfliktoj kontraŭ islamanoj. Kiam la papo Eŭgeno la 4-a estis informita pri tio elmetis kontraŭsklavisman buleon, la Sicut Dudum (“Ne de multe” de la 13-a de januaro 1435) [8], kiu tamen ne multe efikis ĉe la hispana kortego, sed signis la pensmanieron de la kristaj regantoj pri sklavismo kiu bedaŭrinde eksplodos tujpost.[8]

Papo Paŭlo la 3-a per buleo Veritas Ipsa de 2a de junio 1537 instigas abomeni la sklavigon de indiĝenoj de Ameriko. Pio la 5-a, la 17an de januaro 1665, puŝite de misiistoj batalantaj kontraŭ la sklavigantaj “bandeirantoj”, publikigis buleon “Aequum reputamus” por rekonfirmi la saman kondamnon. Urbano la 8-a per buleo “Commissum Nobis” de 22a de aprilo 1639 revenis al samaj temoj kun la samaj kondamnoj. Ankaŭ aliaj papoj sammaniere sintenis kiel Benedikto la 14-a [9].

Gregorio la 16-a (1840 ĉ.) lastatempe skribis al la tuta eklezio: “Ennome de nia aŭtoritato ni abomenigas kapton kaj komercon de nigruloj kiel malindajn por kristano. Enmone de la sama aŭtoritato ni kondamne malpermesas al ĉiu ekleziulo aŭ laiko konsideri lica la nigrulkomercon kaj sub kiu ajn preteksto prediki aŭ publike instrui aŭ alimaniere inokuli doktrinon kontraŭan al tiu apostola”.

Pri sklavigo repuŝigcele pritraktis ankaŭ la Unua Vatikana Koncilio (1870) kaj la Dua.

Fine papo Johano Paŭlo la 2-a, dum la vizito al insulo Gorée, en Senegalio, unu el la punktoj kie ĵus sklavigitoj estis aŭkcie venditaj, petis al la afrikanoj pardoni la krimojn plenumitajn de homoj kiuj sin difinis “kristanoj”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu plisube: Kristanaj influoj por la abolicio
  2. Vidu: Encyclopaedia Britannica kaj Enciclopedia Treccani.
  3. [1] |titolo= About.com: The Trans-Atlantic Slave Trade
  4. [2] The Trans-Atlantic Slave Trade
  5. [3]. Breaking the Silence – Learning about the Transatlantic Slave Trade.
  6. Toyin Falola; Amanda Warnock, Introduction XXII
  7. Eric Robert Taylor
  8. Historiistoj kutime memorigas ankaŭ la buleon (ne enciklikon) Dum Diversas de Nikolao la 5-a al portugala reĝo Alfonso la 5-a, skribita responde al diversaj demandoj inter la kristanaro. Tiam la kristanaj landoj suferis nordafrikajn piratajn atakojn (preskaŭ ĉiuj eŭropaj marbordoj, aparte la mediteraneaj, spertis tion kun detruoj, rabadoj, homkaptoj, sklavigo, stuproj...); estis ankaŭ la tempo de la ekrekonkeroj de kristanaj landoj okupitaj de islamanoj. La demando estis: ĉu eblas sklavigi piratojn kaj malamikojn de la kristana kredo (iliaj paganaj solduloj) kaj ilin kondamni al trudlaboro “porĉiam” (kion tiam estas vortigita per sklavigo) kaj okupi iliajn teritoriojn ktp (ĉu tiujn iam kristanaj aŭ ankaŭ aliajn loĝatajn de malamikojn?). Tiu “Porĉiam” pensigas al servuteco. Per tiu buleo la portugala reĝo estas rajtigita ataki, konkeri kaj submeti kaj senigi el bonaĵoj la konkeritojn... La buleo estas de 1452, praktike unu jarcento antaŭ la florado de la atlantika sklavkomerco, kaj praktike solvas subkuŝantan problemon: ĉu mortigi la malamikojn aŭ ilin prizonuligi? Ekzistas ankaŭ semantikaj problemoj rilate iujn vortojn: ekz., “sklavigo” aŭ “servutigo”? “porĉiam” laŭpune aŭ laŭkondiĉe...?) [4] [5] [6]
  9. Jean Sévilla, Historiquement correct. Pour en finir avec le passé unique, Paris, Perrin, 2003, isbn=2262017727

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Theodore Walker, Mothership Connections: A Black Atlantic Synthesis of Neoclassical Metaphysics and Black Theology (in inglese), Albany, NY, State University of New York Press (SUNY Press), 2004. ISBN 0-7914-6089-4
  • David Eltis, The Rise of African Slavery in the Americas (in inglese), Cambridge, Cambridge University Press, 2000, pp. 353. ISBN 0-521-65548-X
  • Elizabeth Mancke; Carole Shammas, The Creation of the British Atlantic World (in inglese), Baltimora, Maryland, The Johns Hopkins University Press, 2005. ISBN 0-8018-8039-4
  • Toyin Falola; Amanda Warnock, Encyclopedia of the middle passage (in inglese), Santa Barbara (California), Greenwood Publishing Group, 2007, pp. 426. ISBN 0-313-33480-3
  • David Northrup, The Atlantic Slave Trade, 2nd edition (in inglese), College Div, Boston/New York, Houghton Mifflin Company, 2002, pp. 203.
  • Alan S. Rosenbaum; Israel W. Charny, Is the Holocaust Unique? Perspectives on Comparative Genocide (in inglese), Boulder (Colorado), Westview Press (Perseus Books Group), 2001.
  • Elizabeth A. Bohls; Ian Duncan, Travel writing, 1700-1830 (in inglese), Oxford, Oxford University Press, 2005, pp. 520. ISBN 0-19-284051-7
  • Eric Robert Taylor, If We Must Die: shipboard insurrections in the era of the Atlantic slave trade (in inglese), Baton Rouge, Louisiana State University Press, 2006, Pagine 266. ISBN 0-8071-3181-4
  • Sir Henry (Harry) Hamilton Johnston; Otto Stapf, Liberia (in inglese), with an appendix on the flora of Liberia by Dr. Otto Stapf, London, Hutchinson, 1906, vol. 1: xxviii, 519; vol. 2: xvi, 521-1183.
  • Hubert Deschamps – LA TRATTA DEI NEGRI – Club degli Editori 1974.
  • Tosi Giuseppe, La teoria della schiavitù naturale nel dibattito sul nuovo mondo (1510-1573). «Veri domini» o «servi di natura»?, 2002, ESD-Edizioni Studio Domenicano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]