Traba falĉmaŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
traba falĉmaŝino kun duobla tranĉila falĉvekto kun fiksa kontraŭtranĉilo
detalo de fingruma falĉiltrabo
detalo de duobla tranĉila falĉtrabo kun du propulsataj tranĉiloj, do kiel moviĝanta kontraŭeĝoj
tranĉilmekanismo kun fingruma falĉiltrabo ĉe draŝrikolta maŝino

Traba falĉmaŝino estas falĉmaŝino por falĉado de greso, greno aŭ maldikaj lignoplantoj. La speciala karakterizaĵo de tiu agrikultura maŝino estas la trabo (aŭ vekto), ĉe kiu alfiksiĝas la tranĉiloj. La falĉota plantmaterialo estas falĉata laŭ la principo de tondilo per oscilantaj movoj fare de triangulaj tranĉileĝojn kontraŭ fiksa aŭ moviĝanta kontraŭeĝo. Por perfekta tranĉo necesas tranĉrapideco (do la rapideco de la tranĉila trabo al la kontraŭeĝo) de averaĝe 2,4 m/s ĉe greso kaj ĉirkaŭ 1,75 m/s ĉe pli malmolaj tigoj de matura greno.[1] La propulso povas veni de la terpropulso de bestoj aŭ traktoro tirata maŝino aŭ per motoro de veturilo, ekzemple de traktorounuaksa traktoro.

Historio[redakti | redakti fonton]

la ilo priskribita de Plinio

Plinio la plej aĝa raportis en sia Naturalis historia (natura historio) pri ilo por falĉi grenon, kiu estis uzata en Gaŭlujo[2]. bildo de tiu ilo estas videbla sur tomba reliefo en „Musée Gaumais“ de Virton. La reliefo montras azenon, kiu puŝas duradan keston trans kampo. La timono estis fiksita je la dorsa flanko de la kesto kaj malantaŭ la besto iris kamplaboristo , kiu stiris la ilon. Je la antaŭa flanko la kesto estis aperta kaj ĝi tie havis vicon da dentoj. Dum la irado de la ilo trans la grenejo la spiko estas kaptita de la dentoj kaj falis en la keston. La pajlo restis staranta kaj poste forpaŝtita de la grego.[3]

la falĉmaŝino de Iolemach el la gazeto Die Gartenlaube el la jaro 1853
gresfalĉilo kun almuntita demetinstalaĵo por falĉi grenon

La unua falĉmaŝino por rikolti grenon estis konstruita en 1826 de la skota pastro Patrick Bell. Ĝi jam havas haspelon kaj movantajn tranĉilojn, kiuj funkcias laŭ la principo de tondilo. 1831 Cyrus Hall McCormick konstruis grenfalĉmaŝinon, kiun li registrigis kiel patento en 1834. Tiu maŝino kun la nomo „Virginia-Reaper“ havis jam fingrojn kaj segiltranĉilon. La maŝino estis ekonomie tre sukcesa por la inventisto. Sed nur jam la invito de segilplato al la tranĉilo kuntriangulaj eĝoj ebligas falĉi fajnan greson. En 1851 en Londono estis prezentita gresfalĉmaŝino. Ĉar ĝi estas kompare al la laborforto tre multekosta ĝi ne havis grandan sukceson en Eŭropo. Nur post kiam pli kaj pli da laboristoj komencis labori en la industrio la falĉmaŝino estas pli kaj pli vendata. Nur ekde 1963 la rotacia falĉilo anstataŭis la traban falĉmaŝinon.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La duobla tranĉiltrabo havas du akrajn klingojn. Ĝi estas hodiaŭ uzata de pejzaĝistoj kaj etkamparanoj por falĉi deklivojn kaj talusojn.

  • duobla tranĉiltrabo kun unu fiksa kaj unu movanta tranĉilstango . Ĝi estas uzata kiel falĉilo por flegi publikajn verdejojn.
  • duobla tranĉiltrabo kun du vicoj da movantaj tranĉiloj. Ĝi estas uzata ĉe unuaksaj traktoroj kaj duaksaj traktoroj.

La fingrumfalĉtrabo havas akrajn klingojn, kiuj preterglitas malakrajn „fingrojn“ kaj tial tranĉas gresajn kaj grenojn tigojn ekzakte. Tiu tipo estas ofte uzata ilo en agrikulturo por trabaj falĉmaŝinoj. Ĝi estas multe malpli sensiva kontraŭ ŝtonoj aŭ aliaj obstakoj ol la dubla tranĉiltrabo. Samtempe la flegado estas multe malpli granda, ĉar ĝi havas malpli da movantaj partoj.

Konstrutipoj[redakti | redakti fonton]

Falĉmaŝino[redakti | redakti fonton]

traba falcxmaŝino por ĉevaltirado, kun propulso trans la radoj

La falĉmaŝino estis longtempe tirata de bestoj. La propulso de la falĉilaro okazas trans la radoj de la tero. Necesis du ĉevaloj por tiri tiun maŝinon. Nur jam en la 1920aj jaroj komencis la evoluo al falĉmaŝinoj kun motoroj.

Alkonstrufalĉiloj[redakti | redakti fonton]

traba falĉilo ĉe traktoro

La ekipado de traktoroj per fortotransdonŝafto kaj falĉilkranko ebligas muntadon de falĉiltrabo al la traktoro.

Motortranĉilo[redakti | redakti fonton]

La historio de motortranĉilo komenciĝis en somero 1920, kiam la sviso Jacob Fahrni inventis falĉmaŝinon kiu estas propulsata per motoro. Li anoncis ĝin kiel patento (99455 de la 12a de januaro 1922). Jam en 1930 oni uzas maŝinojn kun laborlarĝeco de 2 m. Tiu maŝino taŭgas por falĉi sur deklivoj. El ĝi evoluiĝis unuaksa traktoro, al kiu eblas munti aliajn ilojn kiel fojno falĉaĵsternilo aŭ transportiloj.[4]

Uzterenoj[redakti | redakti fonton]

La trabaj falĉmaŝinoj estas uzataj hodiaŭ de agrokultivistoj precipe en montaraj regionoj, kiuj ĉiutage rikoltas furaĝon por sia grego. Mane gvidataj motorfalĉiloj estas uzataj en malfacile atingeblaj terenoj. [5] gefördert werden.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Schön: Die Landwirtschaft: Band 3 – Landtechnik Bauwesen. Verfahrenstechnik - Arbeit - Gebäude - Umwelt, BLV, München 1998, ISBN 3-405-14349-7.
  • Udo Bols: Landwirtschaftliche Anbaugeräte für Traktoren in früherer Zeit. Podszun-Motorbücher, Brilon 2007, ISBN 978-3-86133-441-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schweigmann: Die Landmaschinen und ihre Instandhaltung, Gießen 1955, S. 176 ff.
  2. Naturalis_historia: 18,72
  3. Propyläen Technik Geschichte – Landbau und Handwerk – 750 v. Chr. bis 1000 n. Christus, p. 213 ff.
  4. Ruedi Struder: 50 Jahre Motorisierung in der Berglandwirtschaft pdf online abrufbar Arkivigite je 2013-11-03 per la retarkivo Wayback Machine abgerufen am 31. Oktober 2013
  5. Van de Poel, D. & Zehm, A. (2014): Die Wirkung des Mähens auf die Fauna der Wiesen – Eine Literaturauswertung für den Naturschutz. – ANLiegen Natur 36(2): 36–51, Laufen.