Traboponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Simpla ligna Traboponto por piedirantoj uzanta trabojn super rojo en Dordogne, Francio.

Trabopontoj estas horizontalaj traboj subtenataj je ĉiu pinto de substrukturaj unuoj kaj povas esti ĉu simple subtenitaj kiam la traboj konektas nur pere de ununura malfermo, aŭ kontinua kiam la traboj estas konektataj pere de du aŭ pliaj malfermoj. Kiam estas multaj malfermoj, la intermeza subtenilo estas konata kiel pilastro. La plej fruaj trabopontoj estis simple trunkoj kiuj sidis tra rojoj kaj similaj simplaj strukturoj. En moderna epoko, trabopontoj povas gami el malgrandaj, lignaj traboj al grandaj, ŝtalskatoloj. La vertikala forto en la ponto iĝas ŝero kaj la fleksa ŝarĝo sur la trabo estas transpasata laŭlonge al la substrukturoj de la alia flanko.[1] Ili estas tipe faritaj el ŝtalo, cemento aŭ ligno. Trabopontaj malfermaĵoj rare superas la 76 m longe, ĉar la fleksaj stresoj pliiĝas proporcie al la kvadrato de la longo (kaj la devojiĝo pliiĝas proporcie al la kvara potenco de la longo).[2] Tamen la ĉefa malfermo de la Ponto Rio-Niterojo, nome skatolponto, estas 300 metrojn.

La plej longa traboponto en la mondo estas la Digvojo Lago Pontchartrain en suda Luiziano en Usono, kun 38.35 km kaj unuopaj malfermaĵoj de 17 m.[3] Trabopontoj estas la plej ofta pontotipo uzataj nuntempe.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beam bridges. Design Technology. Alirita 14a de Majo, 2008.
  2. Structural Beam Deflection Stress Bending Equations / Calculation Supported on Both Ends Uniform Loading. Engineers Edge. Konsultita la 23an de Aprilo, 2013.
  3. (28a de Majo, 1956) “A big prefabricated bridge”, Life 40 (22), p. 53–60.