Ĉinia traĥikarpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trachycarpus fortunei)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ĉinia traĥikarpo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Arekaloj Arecales
Familio: Arekacoj Arecaceae
Genro: Traĥikarpo Trachycarpus
Specio: T. fortunei
Trachycarpus fortunei
(HOOK.) H.WENDL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĉinia traĥikarpo, aŭ ĉinia kanabopalmo (Trachycarpus fortunei) estas palmo kiu apartenas al la subfamilio Coryphoideae de la familio de la Arekacoj (Arecaceae).

En la alpaj landoj la palmo ankaŭ nomiĝas treĉina palmo, ĉar la planto disvastiĝis kiel novplanto. En Svislando la planto estas en la Nigra Listo de invadaj specioj .[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La planto ricevis la nomon de la angla esplorvojaĝanto Robert Fortune. Ĝi estas unuafoje menciita de la germana kuracisto kaj japanvojaĝanto Engelbert Kämpfer sub la japana „shuro“ . La sveda kuracisto Carl Peter Thunberg faris en 1784 la unuan priskribon. Ĝi portis lian nomon ĝis 1861, kiam Hermann Wendland metis ĝin en la nova genro Trachycarpus stellte. 1830 la germana kuracisto kaj naturesploristo Philipp Franz von Siebold portis semon de la palmo al Eŭropo. En 1850 la planto estis profunde priskribita sub la nomo Chamaerops excelsa de Carl Friedrich Philipp von Martius. Ĝis 1931 ĝi havis la nomon Trachycarpus excelsa kaj ekde tiam ĝia korekta nomo estas Trachycarpus fortunei.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Habito[redakti | redakti fonton]

trunko kun fibroj

Trachycarpus fortunei estas mezgranda palmata palmo, kiu kreskas ĝis maksimume 12 ĝis 15 m. La trunko estas junaĝe komplete kaj post nur en sia supra parto dense kovrata de brunaj fibroj. La fibroj estas restaĵoj de la foliingoj. La folibazoj kaj la fibroj restas ofte dum la tuta plantvivo ĉe la trunko, kiu atingas perimetron de 70 ĝis 110 cm. Ekde alteco de ĉ. unu metro aperas printempe aŭ masklaj aŭ inaj infloreskoj

Trachycarpus fortunei estas kultivataj kiel ornamplanto en multaj ĝardenoj en Eŭropo. Ĝi estas ŝatata pro ĝia vintrorezisteco. La arbokrono povas konsisti el 50 (kaj pli ) verdaj palmataj folioj. Iom post iom la plej malnovaj flaviĝis de la pinto kaj sekiĝis.

Trachycarpus fortunei plantita en la centro de la urbo Düsseldorf.
maskla Trachycarpus fortunei en la botanika ĝardeno Flora Köln. En sia maljuneco komplete kun fibroj kaj kun ovala folikrono

La foliingo reformiĝas al reto el fibroj, el kiu poste fariĝas densa teksaĵo el longaj, malfajnaj, malhelbrunaj fadenoj. El la aperturoj de la foliingoj elkreskas multaj longaj folietformaj alpendaĵoj, kiuj disigas en mallarĝaj papirusaj brunaj 15 ĝis 50 cm longaj strioj. Tiuj kanaboformaj fadenoj donas al la planto la nomon „kanabo-palmo“.

langoformaj alpendaĵoj de la foliingoj, kiuj disiĝas en longaj fibroj.

La petioloj estas 0,5 ĝis 1,0 m longaj kaj havas pli aŭ malpli triangulan kversekcon, la supra surfaco estas glata, la malsupra eĝo rondigita; ĝia larĝeco estas ĉ. 2 cm, kaj egallarĝa de la bazo al la pinto. Ĉe la komenco de la foliplato estas ligneca duonluma lango (ligula aŭ hastula) aŭ kresko kun malegalaj kaj dentaj ĉirkaŭaĵoj. La petioloj estas je la flankoj akreeĝaj kaj havas dornojn aŭ dentojn.

Folioj[redakti | redakti fonton]

La krono konsistas el ĝi 50 palmataj folioj aŭ eĉ pli. La supra surfaco estas malhelverda kaj iomete brila, la malsupra surfaco ofte bluece-blanke prujna, precipe ĉe junaj folioj. La folioj havas 40 ĝis 50 segmentojn kun longeco de 50 ĝis 90 cm. La foliplato havas diametron de 90 ĝis 160 cm kaj estas dividita per la segmentoj de malregula profundeco. La segmentoj estas glavformaj ĉ. 3 cm larĝaj kaj je la pinto malpli larĝaj.

Trachycarpus fortunei estas ege variabla planto. Unuflanke pro la grandega disvastigejo formiĝis multaj lokaj variantoj kaj aliflanke ĝi varias depende de la kultivloko kaj kultivkondiĉoj.

Infloreskoj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

masklaj infloreskoj
inaj infloreskoj

Tiu planto estas dioika kaj havas unuseksajn inforeskojn, nur malofte la planto havas duseksajn infloreskojn.

La masklaj infloreskoj kreskas unue vertikalaj, poste kurbiĝas kaj fine pendiĝas. Ili estas 70 ĝis 90 cm longaj kaj konsistas je la duono el dika flortigo. Ili estas pedunkloj kun tri aŭ kvar ĉefaj disbranĉiĝoj. Post la florado ili velkas kaj sekiĝas sed restas ĉe la planto dum jaroj.

Grandaj kaj fortaj palmoj havas flortigojn kun sama perimetro kiel homa manartiko kaj komplete ĉirkaŭita de spato.

La masklaj infloreskoj konsistas el dense starantaj flavaj floroj, kiuj epariĝas polenojn. La inaj floroj estas helverdaj kaj ne tiom dense starantaj.

La masklaj floroj havas etajn travideblajn brakteetoj. La floroj estas flavaj karnecaj kaj 3 mm grandaj. La sepaloj estas diversgrandaj, ovoformaj kaj pintigitaj kaj ĉe la randoj glataj. La petaloj estas larĝaj kaj ovformaj kaj duoble pli grandaj ol la sepaloj. Ekzistas 6 samgrandaj stamenoj kun liberaj, preskaŭ spindelfomaj filamentoj. La anteroj estas oblongaj ĝis sagoformaj. La floro havas tri senharajn karpelojn.

masklaj floroj Trachycarpus fortunei
1a ina floro, 2a petalo kaj staminodio, 3a karpelo kaj ovario
duseksa floro de Trachycarpus fortunei kun bone videblaj karpeloj kaj fekundaj stamenoj.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

infloreskoj kun maturaj fruktoj.

La maturaj fruktoj estas bluaj, renformaj kaj glataj beroj. Ili havas grandecon de 12 ĝis 13 mm X 9 mm. La perikarpo estas 2/3 mm dikaj kaj la epikarpo (semŝelo) folidika, brilanta kaj rompebla. La mesokarpo estas maldika kaj malhelviola, kun dolĉa gusto kaj karneca, se la frukto estas freŝa.

La semoj estas iomete pli malgrandaj ol la frukto.

duopaj, triopaj kaj pseŭdofruktoj ĉe infloresko de Trachycarpus fortunei.

Disvastigo kaj kreskejo[redakti | redakti fonton]

La hejmregiono de la ĉina kanabopalmo estas de Himalajo en norda Hindio ĝis norda Tajlando kaj Ĉinio. La vera devenregiono de Trachycarpus fortunei ŝajnas esti la subtropikaj regionoj de meza- kaj orienta Ĉinio.

La ĉinia kanabopalmo estas malvarmrezista specio, kial ĝi ankaŭ troviĝas ofte en mediteraneaj ĝardenoj. En Eŭropo ĝi kreskas en la tuta mediteraneo ĝis mildaj regionoj de Mezeŭropo.

Tre proksima specio estas Trachycarpus takil el la orienta Himalajo (Kumaon). Bonvolu vidu la priskribon de tiu specio.

Formoj kaj variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trachycarpus fortunei "wagnerianus" estis priskribita en 1915 de la botanikisto Odoardo Beccari kiel nova specio kun la nomo“ Trachycarpus wagnerianus“. Hodiaŭ ĝi ne estas propra specio, se nur sinonimo por Trachycarpus fortunei.

Trachycarpus fortunei "Wagnerianus"

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Trachycarpus fortunei estas la plej ofte kultivata specio de la ok oficiale (laŭ „Kew Gardens“) rekognitaj specioj de kanabo-palmoj. En pli fuaj jaroj ĝi estis grava utilplanto. La rezistemaj fibroj estis uzataj por fari matojn, ŝnurojn, brosojn kaj pluvkapotojn. Ankaŭ la rezista trunkligno de la palmo estas tre ŝatata.

Pliaj bildoj[redakti | redakti fonton]

ĉinia traĥikarpo (Trachycarpus fortunei):

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 20 Minuten: Hanfpalmen bedrohen den Schweizer Wald, 30. Januar 2015, abgerufen am 30. Januar 2015

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Odoardo Beccari: 1905, Le Palme del Genere Trachycarpus, Webbia I
  • Beccari, O. Recens Palme Vecchio Mondo, Webbia V, 1920
  • Odoardo Beccari: 1931, Asiatic Palms, Corypheae, Annals of the Royal Bot. Gard. 13 - Calcutta
  • Stührk, Chris: Molekularsystematische Studien in der Subtribus Thrinacinae, mit besonderer Berücksichtigung der Gattung Trachycarpus H. Wendl. (Arecaceae), 2006.
  • Carl Friedrich Philipp von Martius: 1850, Historia Naturalis Palmarum, Band 3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]