Tradukoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tradukoscienco aŭ foje tradukologio[1] estas branĉo de lingvistiko, kiu studas la tradukadon (skriba produkto) aŭ interpretadon (buŝa aktiveco) inter lingvoj (precipe fare de homoj). Pri komputila tradukado (ankaŭ "maŝina tradukado") okupiĝas precipe komputila lingvistiko.

Ĉar ĝi estas formo de lingvo-kontakto, ĝi ankaŭ traktas aspekton de la interkultura komunikado, ĉar la plej malfacila tasko dum tradukado situas en la semantika parto de la lingvo kaj sekve ĝiaj frazeologioj kaj ĉiuj eblaj kulturaj aludoj. Ekzemploj estas la terminoj kiuj varias laŭ la sociaj reguloj (ĉefe terminoj pri la socia kaj politika organizo en diversaj civilizacioj, nekompreneblaj sen la kulturhistoriaj scioj) aŭ kiuj ne ekzistas en iuj lingvokomunumoj[2]. Specifaj vortumoj kaj tekstoj pri la vivo de la esperanto-komunumo ankaŭ estas malfacile aŭ tute ne tradukeblaj[2].

Pro ĝia multidisciplina naturo, la tradukologio pruntas multajn konceptojn kaj procedojn de aliaj studkampoj inter aliaj : kompara literaturscienco, informatiko, historio, lingvistiko, filologio, filozofio, socia psikologio, semiotikoterminologio[1].

La rusa teoriisto de la tradukarto, Kornej Chukovski, skribas jenon en sia libro "Supera Arto" (Moskvo, 1963): "Ĉiu epoko indas la tradukon[klarigu], kiun ĝi daŭre toleras, kaj ankaŭ la tradukon, kiun ĝi admiras." Post longaj historiaj kaj teoriaj ekskursoj, post multaj konkretaj observoj li konkludas, ke la nocio "ĝusteco" estas ŝanĝebla kaj ke "ĉiu epoko kreas propran imagon pri tio, kion signifas ĝusta traduko."

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj internaciaj asocioj de tradukistoj kaj interpretistoj estas AIIC, FIT, IAPTI, ATA, WASLI kaj la akademiaj estas CIUTI kaj IATIS.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En daŭro de jardekoj aperis multaj artikoloj, eseoj, studoj, libroj pri la tradukarto. Pri tiu ĉi grava parto de la Esperanta kulturo verkis plej elstaraj esperantistaj tradukistoj, poetoj, eseistoj kiel Edmond Privat: Esprimo de Sentoj en Esperanto (1957), Kalman Kalocsay: Kiel Verki kaj Traduki Poemojn(976), Fernando de Diego: Pri Esperanta Tradukarto(1979), K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard: Parnasa Gvidlibro (1984, tria eldono), G. Waringhien: Ankoraŭ pri la Traduk-arto(1983), William Auld: La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo (1978), William Auld: Pri la Traduko de Poezio (1965), Atanas Atanasov - Ada: La Arto Traduki (1983).

Venelin Mitev en sia "Tradukarto", gvidlibro pri tradukado (1999), dediĉas krom tekston pri la historio de la tradukarto, ankaŭ ĉapitrojn al la tradukado de sciencaj kaj teknikaj tekstoj[3], poezio, prozo, teatraĵoj, al demandoj pri stilo, neologismoj, helpiloj ktp, sed ankaŭ al la devoj kaj rajtoj de tradukistoj.

  • (eo) Venelin Mitev, Tradukarto, 1991, eld. Bulgara Esperanto-Aoscio
  • (eo) Nina Danylyuk, La problemo de traduko de la etnaj realaĵoj en la beletraj tekstoj, Informilo EKO[rompita ligilo] (novembro 2021) de ILEI kaj UEA
  • K. Kaindl, W. Kolb, D.Schlager, Literary Translator Studies (2021), Benjamins publications
  • Humphrey Tonkin (2010), The Translator as Mediator of Cultures (La tradukisto kiel peranto de kulturoj)
  • Anthony Pym (2010). Exploring Translation Theories. Londono: eldonejo Routledge.
  • Jeremy Munday (2008). Introducing Translation Studies. Londono: eldonejo Routledge.
  • André Albaut, Pripenso okaze de tradukado, eseo p. 18, La Gazeto, n-ro 129, 2007.
  • Blanke, Detlev, Tradukscienco kaj Esperanto - kelkaj aspektoj", en : C. Kiselman, red., Symposium on Communication across Cultural Boundaries/Simpozio pri interkultura komunikado, Dobrichovice: Kava-Pech, 2005.[4]
  • André Cherpillod, La Tradukarto kaj Ties Problemoj, (2003), eld. La Blanchetière.
  • Matura tradukarto por matura lingvo. Recenzo de "La tradukarto kaj ties problemoj" de André Cherpillod fare de Claus “Nikolao” Günkel, p. 28, "La Gazeto", n-ro 114, 2004.
  • Fernando de Diego (1979), Pri Esperanta tradukarto
  • George Steiner (1975). After Babel. Oxford and New York: Oxford University Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj arikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en, fr) CEATL : retejo de la Konsilio de la eŭropaj asocioj de literaturaj tradukistoj

(eo) Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021, Gazetara Komuniko de UEA, N-ro 986 (2021-09-30)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Hurtado Albir, Amparo (2001). Traducción y Traductología: Introducción a la traductología. Madrid: Cátedra. ISBN 84-376-1941-6.
  2. 2,0 2,1 Michel Duc Goninaz, Kelkaj rimarkoj pri la problemoj de tradukado, en : Detlev Blanke, Ulrich Lins, La arto labori kune, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdamo, 2010, p. 395-397.
  3. (eo) Tradukado de scciencaj kaj teknikaj tekstoj, arkivita de la originalo per Wayback maŝino, la 5-an de aprilo 2012.
  4. Mitev, Venelin, Kiel traduki - ĝuste aŭ libere? en: Tradukarto1991, Bulgara Esperanto-Asocio.