Tragopano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tragopanoj
Grizabdomena tragopano (Tragopan blythii)
Grizabdomena tragopano (Tragopan blythii)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Tragopan
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tragopano estas genro de birdoj en la familio de Fazanedoj. Ili estas nomataj ankaŭ "kornofazanoj" pro la du brilkoloraj, karnecaj kornaĵoj sur la kapo, kiuj povas rektiĝi dum la amindumaj dancoj. La genro havas 5 agnoskitajn speciojn.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Kapoj de masklaj tragopanoj

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj estas endanĝeritaj. Kiel rekonebla karaktero estas belaj gorĝobildoj kiuj diferencigas la speciojn.

La scienca nomo aludas al la kornaĵoj, ĉar temas pri komponaĵo de tragus (virkapro) kaj la senhonta duonkapra diaĵo Pajno (kaj ĉe la kazo de la Satirusa tragopano, aldonante la kompanojn de Pajno por plia emfazo). Ties kutimo de nestumado en arboj estas unika inter fazanedoj.[1]

Ovoj de tragopanoj kaj de aliaj fazanoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. McGowan, Philip kaj M.W. Ridley, eld. Christopher Perrins, Firefly Encyclopedia of Birds, konsultita la 2008-03-04, 2003, Firelfly Books, isbn=1-55297-777-3.