Trajano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Historio > Romio > Romiaj Imperiestroj > Trajano


http://de.wikipedia.org/upload/c/c8/Trajan.jpg


Busto de Trajano

Trajano, latine: Marcus Ulpius Nerva Traianus, naskiĝis 18-an de septembro 53, mortis 27-an de januaro 117, kaj estis romia imperiestro ekde 98 ĝis 117.

Li estas konsiderata kiel tre bona imperiestro. De li kaj lia amiko Plinio la pli juna postrestis pluraj leteroj el ilia korespondado. Famaj estas ambaŭ leteroj kiuj temas pri la maniero, kiel trakti kristanojn.

Li ankaŭ famis pro liaj kontruigaj laboroj. Gravaj konstruaĵoj de lia epoko estas inter alie la Ponto de Trajano, Forumo de Trajano, Kolunmno de Trajano, Ponto Alcántara, vojoj kaj kanaloj en Dakio (nuna Rumanio).

En Esperanto

Ambaŭ menciitaj leteroj pri la kristanoj, leteroj X: 96-97, aperis en Esperanto en la Apologio de Tertuliano, 1982, paĝ 107-8, en traduko de Gerrit Berveling.

Antaŭulo:
Nerva (96 - 98)

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Hadriano (117 - 138)