Trajna gvidlibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de trajna gvidlibro por EuroCity, eldonita de ÖBB.

Trajna gvidlibro estas broŝureto eldonita de trajna transportisto kun informoj por vojaĝantoj per fervojo.

Trajna gvidlibro estas kutime eldonita por internaciaj trajnoj aŭ por pli kvalitaj enlandaj trajnoj (ekzemple por eksprestrajno). Trajnaj gvidlibroj ne havas unuigitan stilon, sed ĝenerale ĉiu trajna gvidlibro enhavas liston de haltejoj, tempojn de alvenoj kaj forveturoj, informojn pri intersekvaj trajnoj kaj ranĝadon de trajno kaj aliaj aldonaj informoj. Kutime la gvidlibro estas minimume en la lingvo de kompanio, kiu plej multe respondecas pri la trajno kaj poste ankaŭ en aliaj lingvoj.Ofte aperas ankaŭ reklamoj de fervoja transportisto aŭ de aliaj firmaoj.