Trajnkatastrofo ĉe Nijmegen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La trajnkatastrofo ĉe Nijmegen, Nederlando, estas fervoja akcidento, ĉe kiu du pasaĝeraj trajnoj fronte koliziis. Unu el ili ne transportis pasaĝerojn. La akcidento okazis la 28-an de aŭgusto 1979 inter Wijchen kaj Nijmegen. Pro la akcidento mortis 8 personoj: 7 pasaĝeroj de unu el la du trajnoj kaj unu el la du maŝinistoj. Krome vundiĝis 36 personoj, inter kiuj la kontrolisto kaj la alia maŝinisto.