Traka biciklado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
voja bicikla konkurso en subĉiela traka bicikla konkursejo (aŭ neologisme velodromo)

Traka biciklado estas sporta fako de biciklado, kiu ampleksas la vojajn biciklajn konkursojn okazigatajn en trakaj biciklaj konkursejoj, neologisme ankaŭ nomataj velodromoj. La traka biciklado ekde sia ekesto estas sporto de la Someraj Olimpikoj. Ekde la jaro 1893 estas okazigataj Mondaj Ĉampionumoj, ekde la jaro 1899 okazas sestagaj konkursoj de traka biciklado, kaj konkurso pri Monda Pokalo de tiu fako de biciklado enkondukiĝis en la jaro 2003.

Fakoj de traka biciklado estas inter alie medisono, poentoveturado, teama sprinto, individua persekutado kaj teama persekutado.

la germanino Lisa Küllmer antaŭ starto je konkurso de traka biciklado