Traktato de Versajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Traktado de Versailles)
Treaty of Peace Between the Allied and Associated Powers and Germany
packontrakto • multflanka traktato
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
vdr
George, Orlando, Clemenceau kaj Willson, la "komitato de la kvar", dum ripozo en la negocado de la Konferenco de Parizo.
The Signing of the Peace Treaty of Versailles

La Traktato de Versajlo (en franca: Traité de Versailles) estis unu el diversaj pactraktatoj subskribita en la jaro 1919 kiel sekvo de sesmonata traktado en la pariza packonferenco, kiu oficiale finigis la unuan mondmiliton inter la Centraj potencoj kaj la Aliancaj potencoj. Ĝi estis subskribita la 28an de Junio de 1919, ĝuste kvin jarojn post la murdo de ĉefduko Franz Ferdinand. Ĝi koncernis ĉefe al Germanio, dum la aliaj Centraj potencoj de la germana flanko de la unua mondmilito traktis en separataj traktatoj.[1]

La traktadoj en la traktato de Versajlo estis daŭrigo de armistico, kiu estis subskribita en Kompiegna arbaro. La traktato postulis, ke Germanio (kaj ĝiaj aliancanoj en apartaj traktatoj) akceptu la plenan respondecon pro la eksplodo de la unua mondmilito, kaj ke ĝi pagu grandajn militajn reparaciojn al la Aliancaj ŝtatoj (Germanio devis parte pagi 132 miliardojn da markoj en 1921). Krome Germanio perdis parton de sia teritorio kaj ĉiujn siajn koloniojn en Afriko. La germana armeo devis esti senarmigita kaj limigita al 100.000 anoj. Tiamaj ekonomikistoj, ĉefe John Maynard Keynes antaŭdiris, ke tiu traktato estas tro akra "kartaga paco", kaj diris ke la monkvantoj estis troaj kaj kontraŭ-produktaj.

La traktato plu difinis postmilitajn limojn de eŭropaj ŝtatoj. La traktato estis subskribita la 28-an de junio de 1919 kaj ratifita de la Ligo de Nacioj la 10-an de januaro 1920. En Germanio la traktato kaŭzis ŝokon, kiu estas konsiderata unu el la kialoj ke en 1933 kolapsis la Vajmara Respubliko fare de Adolf Hitler. Tamen modernaj historiistoj pridubas la pezon de la ekonomiaj devigoj de la traktato por Germanio.[2]

Fono[redakti | redakti fonton]

Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Proklamo de germana imperio en Spegula ĉambrego (Salle des Glaces) en Versajlo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Unua Mondmilito.

La Unua Mondmilito (1914–1918) estis batalata tra Eŭropo, Mezoriento, Afriko kaj Azio. Ankaŭ la landoj ĉe la batalareoj estis tre tuŝitaj pro la disrompo de la internacia komerco, financoj kaj diplomataj premoj fare de la militantaj landoj.[3] En 1917, okazis du revolucioj en la Rusa Imperio, kio kondukis al la falo de la Imperia Registaro kaj la starigo de la Bolŝevika Partio estrita de Vladimir Lenin.[4]

Dekkvar Punktoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo 14 punktoj de Wilson.

Artikoloj de la traktato[redakti | redakti fonton]

Subskribo de la traktato, en la spegula salono (Salle des Glaces) de la Palaco de Versailles

La 440 artikoloj de la traktato estas dividitaj en plurajn areojn, la ĉefaj estas:

Artikoloj pri la estiĝo de la Ligo de Nacioj[redakti | redakti fonton]

La traktato destinis estiĝon de la Ligo de Nacioj, la ĉefa celo de usona prezidento Woodrow Wilson. La Ligo de Nacioj estis servonta kiel arbitracia juĝanto inter nacioj kaj preventonta tiel al estiĝo de militoj.

Artikoloj 1 ĝis 26 konsistigis la Ĉarton de la Ligo de Nacioj, kaj la memoranda aneksaĵo poste detaligis ĝiajn fondajn membrojn.

Artikoloj pri armefortoj[redakti | redakti fonton]

  • La Akuzo de Milito (Artikolo 231) deklaras ke Germanio respondecas pri la damaĝo kiun ĝi kaj ĝiaj aliancanoj kaŭzis dum la milito. La klaŭzo estis ŝajne vortigita por meti superan limon al la reparacio kiun Germanio pagus (t.e., por la detruoj por kiuj ĝi estis respondeca), sed estis akceptite kiel deklaracio ke Germanio estis kulpa de la milito. Al multaj germanoj tio ŝajnas hipokriteco de la venkaj potencoj kaj fiasko de la nova germana gvidado subskribinta la traktaton.
  • Germanio estos malpermesita forlasi aŭ konstrui iujn ajn fortikaĵojn sur la okcidenta bordo de la Rejna Rivero, kaj eĉ sur ĝia orienta bordo (Artikolo 42). Krome, Germanio estis malpermesita teni armeon en tiu areo (Artikolo 43).
  • Post la 31-an de marto 1920, la germana armeo ne inkluzivus pli ol sep infanteriajn kaj tri kavaleriajn diviziojn. Aldone al tiu limigo, la germana armeo ne inkluzivos pli ol cent mil soldatojn, inkluzive de 4,000 oficiroj (Artikolo 160).
  • Germanio estis malpermesita de importado aŭ eksportado de tankoj aŭ alia milita ekipaĵo (Artikolo 171).
  • La ŝiparmeo de Germanio estos limigitaj, kaj ne inkluzivos submarŝipojn (Artikolo 181).
  • La armeaj fortoj de Germanio ne inkluzivos iujn ajn aerarmeojn (Artikolo 198).
  • Kiel garantio por la ĉi-supre menciita traktato, la armeaj fortoj de la traktataj ŝtatoj restos en la teritorioj okcidente de la rivero Rejno dum periodo de 15 jaroj (Artikolo 428).
  • Se Germanio observadas la traktaton dum 15 jaroj, la armeaj fortoj de la traktataj ŝtatoj retiriĝos (Artikolo 431).

Artikoloj pri ekonomio kaj reparacioj[redakti | redakti fonton]

  • Germanio sin devontas pagi reparaciojn pro la damaĝoj kiujn ĝi kaŭzis. Speciala reparacikomisiono estos establita en 1921 kaj determinos la totalan sumon. Ĝis la kunvoko de la komitato, Germanio komencos pagi 5 miliardojn da dolaroj en reparacio (Artikolo 232).
  • Ĉar Germanio kaŭzis la detruon de la karbominejoj en norda Francio, Germanio estas postulata por doni al Francio la proprieton de la karbominejoj en la Sarlando kaj la rajton ekspluati ilin (Artikolo 45).
  • La Pola Koridoro estis starigita. Prusio transdonis al Pollando terstrion larĝan ĉirkaŭ 40 km, en areo kie estis koncentriĝo de etnaj poloj, por certigi ĝian liberan kaj sekuran aliron al la Balta Maro.
  • Pollando permesas liberan aliron de varoj kaj ŝipoj kaj la trairejon de homoj de Orienta Prusio al Germanio (Artikolo 89), tra la grandurbo de Danzig kaj la Pola Koridoro.
  • Pollando akceptas kaj jesas inkluzivi en la traktaton la promesojn postulatajn por protekti la interesojn de siaj loĝantoj, kiuj estas diversaj en raso, lingvo aŭ religio de la plimulto pola (Artikolo 93)

Artikoloj pri teritorioj[redakti | redakti fonton]

Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo
  •  Administrita de Ligo de nacioj
  •  Donita al najbaraj landoj
  •  Restis ĉe Germanio
  • La artikoloj de la traktato ensumigis perdon de germanaj kolonioj kaj perdon de germanaj teritorioj:

    Artikoloj pri politiko[redakti | redakti fonton]

    • Germanio agnoskas la sendependecon de la ŝtatoj Aŭstrio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando (Artikoloj 80, 81, 87).
    • La plej gravaj Aliancitaj potencoj entreprenas konservi Danzig, germanan enklavon en Pollando, kiel libera grandurbo sub la aŭspicioj de la Ligo de Nacioj (Artikolo 102).
    • Germanio estis malpermesita fari ajnan aliancon kun Aŭstrio, kiu povis konduki al la unuiĝo de la du landoj.
    • Sur la reakirita teritorio de Germanio estiĝis naŭ ŝtatoj.

    Pri specifaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

    La 27-a kaj 51-a artikoloj[redakti | redakti fonton]

    La 156-a artikolo[redakti | redakti fonton]

    Artikolo 156 de la traktato transigis germanajn koncesiojn en ĉina provinco Ŝandongo al Japanio, anstataŭ redoni la suverenecon al Ĉinio. Malemiĝo de ĉinoj super tiu ĉi decido gvidis al manifestacioj kaj al Movado de 4-a de majo. Tio fine gvidis al tio, ke Ĉinio ne subskribis la traktaton de Versajlo. Anstataŭ tio ĝi deklaris finon de la milito kontraŭ Germanio en septembro de 1919 kaj ĝi subskribis apartan traktaton kun Germanio en la jaro 1921.

    La armeaj artikoloj de la traktato de Versajlo estis duraj kaj flanke de Francio ili estis motivitaj ne nur pro timo, sed ankaŭ pro sopiro venĝi sin (la t.n. venĝismo). Dum franca-prusia milito Francio estis malvenkinta kaj la perdo de Alzaco-Loreno tre kontribuis al tiu ĉi sopiro venĝi sin. Pleje grandega nombro de mortoj kaj grandaj ekonomiaj damaĝoj kaŭzitaj pro la unua mondmilito kaŭzis timon de estonta germana agresemo kaj pro tio do sopiron ankoraŭ pli multe venĝi sin, kio influis grandan parton de traktado kun Germanio.

    La germana armeo (germane Heer) estis limigita al 100.000 viroj. Ĝi ne rajtis havi soldatdevon, neniajn tankojn, nenian pezan artilerion kaj nenian Germanan generalstabon. La germana ŝiparo estis limigita al 15.000 viroj kaj ĝi povis havi nur ses batalŝipojn (kun volumeno de malpli ol 10.000 tunoj), ses krozoŝipojn kaj dek du torpedoŝipojn. Submarŝipoj ne estis permesitaj same kiel aerarmeo (Luftwaffe). Pluse estis eksplicite dirite, ke soldatoj (viraro) devas ne militservi dum tempo pli mallonga ol 12 jaroj kaj oficiroj dum tempo pli mallonga ol 25 jaroj, por ke nur limigita kvanto de viroj povu trairadi tra armea ekzerco.

    La 231-a artikolo[redakti | redakti fonton]

    Artikolo 231 de la traktato (klaŭzo pri milita kulpo) atribuis al Germanio, kaj sole al Germanio, respondecon pro perdoj kaj suferoj de la Aliancaj potencoj dum la paso de la milito. Tiu ĉi artikolo poste donis bazon por militaj reparacioj, kies tuta sumo estis destinita de komisiono reprezentanta Aliancajn ŝtatojn. La reparacioj estis en januaro de 1921 kalkulitaj al 269 miliardoj da markoj, kion plimulto da ekonomikistoj konsideris troigita. Pli poste en la sama jaro la sumo estis reduktita al 132 miliardoj da markoj, kion plu plimulto da germanaj intertraktistoj konsideris astronomia sumo. La ekonomiaj problemoj kaŭzitaj pro la pagado de la reparacioj komune kun rezistemo de Germanio pagi ilin estas notitaj kiel unu el la kaŭzoj de la fino de Vajmara respubliko, kaj do sekve al transpreno de la potenco far Adolf Hitler kaj eksplodo de la dua mondmilito.

    Usono neniam subskribis la traktaton de Versajlo. La baloton de la jaro 1918 gajnis tie Respublikana partio kaj pro tio ĝi akiris superecon en la usona senato. Sekve ĝi dufoje blokis ratifon de la traktato (duafoje la 19-an de marto de 1920), parte pro motivoj de preferado de izolismo (kunigita kun neagnosko de Ligo de Nacioj, parte pro la altaj reparacioj. Usono ankaŭ neniam aliĝis al Ligo de Nacioj. Pli poste en la jaro 1921 ĝi subskribis apartan traktaton, la (Berlinan traktaton) kun Germanio, kiu ja konfirmis la pagadon de la reparacioj kaj pluajn destinojn de la traktato de Versajlo, sed ĝi pretermetis ĉiujn erojn traktantajn pri Ligo de Nacioj.

    Efikoj[redakti | redakti fonton]

    La traktato estis malobservita baldaŭ post sia validiĝo, fare de la Vajmara Respubliko.

    Sekreta aerarmeo estis establita sub la alivestiĝo de "pilotaj kluboj", germanaj pilotoj kaj soldatoj estis permesitaj trejni en Sovet-Unio, eksperimentaj bazoj por aviadiloj kaj tankoj estis establitaj sur rusa grundo (kiel ekzemple la Lernejo pri Tankoj en Kazano) kiel rezulto de traktato kun la sovetia registaro. La militistaro komencis rearmadon en 1935, kaj kun la ascendo de la NSDAP al potenco en Germanio, la traktato estis malkaŝe malobservita.

    La pezaj reparacipagoj kiujn Germanio estis postulata por pagi kaŭzis la kolapson de sia ekonomio, kaj la rezulta kaoso kontribuis signife al la fortigo de ekstremistoj inkluzive de la NSDAP.

    La nombraj restriktoj truditaj al la germana armeo igis lin evoluigi novajn bataltaktikojn por venki lian nombran malsuperecon. Multaj oficiroj ankaŭ estis maldungitaj de la servo kaj tiuj emis nacian ekstremismon (vidu Freikorps).

    La traktato intensigis la nacian humiliĝon kiun Germanio sentis post la malvenko en 1-a Mondmilito, kaj estas konsiderita de multaj kiel unu el la faktoroj kiuj akcelis la eksplodon de Dua Mondmilito.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

    31.10. 1939: En Supera Soveto de Sovetunio Vjaĉeslav Molotov parolante pri Ekstera politiko de Sovetunio diris Unu mallonga atako al Pollando sufiĉis, unue de germana armeo, kaj poste de Ruĝa Armeo, por nenio restu post tiu ĉi aĉa bastarda filo de la Versajla traktato.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Traktato de Saint-Germain-en-Laye (1919) kun Aŭstrio; Traktato de Neuilly-sur-Seine kun Bulgario; Traktato de Trianon kun Hungario; Traktato de Sèvres kun la Otomana Imperio; (2010) U.S. Foreign Policy and National Security: Chronology and Index for the 20th Century 1. Santa Barbara, California: Praeger Security International. ISBN 978-0-313-38385-4.
    2. Sally Marks, "The Myths of Reparations," Central European History (1978) 11#3 pp. 231-255 in JSTOR
    3. Simkins, Jukes, Hickey, p. 9
    4. Bell, p. 19

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


    Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.