Traktato de Badajoz (1801)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Napoleono.
Manuel Godoy.

La Traktato de Badajoz estis pacakordo subskribita la 6-a de junio de 1801 en la urbo de Badajoz inter Hispanio kaj Portugalio, kiu finigis la konflikton de la Milito de la Oranĝoj. La 29-a de septembro de tiu jaro, Francio kaj Portugalio subskribis la similan traktaton de Madrido samcele. En ambaŭ oni inkludis la devigon fermi la portugalajn havenojn al ties britaj aliancanoj kaj permesi liberan pason al la francoj.

Hispanio redonis la konkeritan teritorion en la portugala regiono Alentejo, sed retenis la urbon kaj komarkon de Olivenza, kies posedrajto restos konflikte.