Traktato de Londono (1915)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Traktato de Londono (itale:Patto di Londra), 1915, estis sekreta pakto inter la Triopa Entento kaj Italio, subskribita en Londono la 26-an de aprilo 1915 fare de Britio, Francio, Rusio, kaj la reĝlando de Italio. [1] Ĝia intenco estis akiri la aliancon de Italio kontraŭ ĝiaj iamaj aliancanoj, inkluzive de Germanio.

Okazintaĵoj[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la unua mondmilito Italio estis alianciĝita kun Germanio kaj Aŭstrio-Hungario en la Triopa Alianco, pakto absolute nur defenda, subskribita en 1882 kaj sekve renovigita, por kontraŭstari al la Triopa Entento inter Anglio, Francio kaj Rusio.

Malgraŭ la diplomatiaj rilatoj, ĉeestis multaj diferencoj inter Italio kaj la Centraj Potencoj. Ĉilastaj estis ŝtatoj politike kaj milite influaj kaj ekonomike evoluitaj. Kontraŭe Italio ankoraŭ ne estis vere unuiĝinta, plejparte malriĉa kaj sen internacia reputacio.

Aldone, rilate al Aŭstrio-Hungario ekzistis latenta konflikto ligita al iredentismo.

Sekve, kiam Aŭstrio kaj Germanio deklaris militon al Serbio, Italio restis for de la milito pro la defenda karaktero de la Triopa Alianco. Tuj post la komenco de la milito, iĝis klare, ke pro la ekvilibro de la batalantaj fortoj la rolo de Italio povus esti decida. Sekve la itala registaro pritraktis kun la partneroj de la Triopa Alianco kaj sekrete ankaŭ kun la membroj de la Triopa Entento. Iĝis rapide klare, ke la Triopa Entento povis promesi multe pli ol la Centraj Potencoj, precipe pro la fakto, ke la plejmulto de la teritorioj al kiuj Italio aspiris, apartenis al Aŭstrio-Hungario.

Enhavo de la traktato[redakti | redakti fonton]

Laŭ la pakto, Italio devis forlasi la Triopan aliancon kaj eniri la Triopan Ententon, kiel jam deklarite en sekreta interkonsento subskribita en Londono, la 1914. Italio devis deklari militon kontraŭ Germanio kaj Aŭstrio-Hungario ene de monato (tio okazis kontraŭ Aŭstrio-Hungario ene de monato, sed ne ĝis 1916 kontraŭ Germanio). Supozante venkon kontraŭ Germanio kaj ĝiaj aliancanoj, la Triopa Entento promesis al Italio la sekvajn teritoriajn gajnojn ĉe la fino de la milito:

Tirolo, partigita en 1918; partoj restantaj al Austrio estas Nordtirol kaj Osttirol


  1. Tirolo, ĝis la Alpa akvodisigo ĉe la Montpasejo Brenero kiu inkludas la nuntempajn italajn provincojn Trentino kaj Sudtirolo.
  2. La tuta Aŭstria Marbordo, inkluzive de la haveno de Triesto kaj la Cres - Lošinj (Cherso-Lussino) arkipelago, sed sen la hungara haveno de Rijeko (Fiume).
  3. Norda Dalmatio, inkluzive de Zadar (Zara) kaj la plej multaj el la dalmataj insuloj, krom Krk kaj Rab.
  4. La dodekanesaj insuloj (tenitaj fare de Italio ekde 1912) .
  5. La haveno de Vlorë en Albanio.
  6. Protektorato super Albanio ("Italio devus esti konfidita kun la tasko de reprezentado de la Ŝtato de Albanio en ĝiaj rilatoj kun eksteraj landoj").
  7. Partoj de la germanaj kolonioj en Azio kaj Afriko.
  8. En la okazaĵo de partigo de Turkio, Italio "devus akiri justan parton de la mediteranea regiono najbara al la provinco de Adalia"

Al la Regno de Serbio, kiu nek ĉeestis nek subskribis, estis asignata:

  1. La dalmata marbordo inter la insuloj Krk kaj Ston, inkluzive de la Pelješac duoninsulo (Sabbioncello), la haveno de Split, kaj la insulo de Brač (Brazza).

Al la Regno de Montenegro, kiu nek ĉeestis nek subskribis, estis asignata:

  1. La dalmata marbordo inter Budva (Budua) kaj Ston, inkluzive de Dubrovnik (Ragusa) kaj Kotor (Cattaro), sed sen la Pelješac duoninsulo;
  2. La marbordo sude en la albana haveno de Shengjin (San Giovanni di Medua).

Al Serbio estis asignata ankaŭ:

  1. Bosnio kaj Hercegovino
  2. Srem
  3. Bačka
  4. Slavonio (kontraŭ italaj deziroj)
  5. Kelkaj nespecifitaj areoj de Albanio (eventuale dispartigita inter Serbio, Montenegro, kaj Grekio).

Italio insistis, kaj la aliancanoj konsentis, ke la problemo rilate al partigo de la adriatika marbordo inter Zara kaj Istrio devus esti solvita post la milito. Italio ankaŭ insistis ke Serbio ne devus esti informata pri la interkonsentoj. Tamen, la aliancanoj kasaciis tion, sendante oficialan noton al Serbio la 4-an de aŭgusto 1915. La pakto estis konservata sekreta, sed post la Oktobra Revolucio en Rusio, ĝi estis publikigita en novembro 1917 fare de la rusa ĵurnalo Izvestija.

Sekreta traktato inter Britio kaj Italio[redakti | redakti fonton]

En paralela sekreta traktato (sen inkludo de Francio), Britio garantiis al Italio aldone al la ne klare difinitaj teritorioj en Afriko, ankaŭ la akiradon de Etiopio. [2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Baker, Ray Stannard. Woodrow Wilson and World Settlement, Volume I Doubleday, Page, and Company, 1923. pages 52–55 [1]
  2. Gerhard Hellwig, Gerhard Linne: Daten der Weltgeschichte, Seite 373. Bertelsmann Lexikon Verlag Gütersloh 1975