Traktato de Saint-Germain (1679)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu kun la Traktato de Saint-Germain-en-Laye de 1919.

La Traktato de Saint-GermainPaco de Saint-Germain de 1679 finis la Brandenburgian-Svedian Militon. La traktaton interkonsentis kaj subskribis en Saint-Germain-en-Laye la 29-an de junio 1679 reprezentantoj de la ŝtatoj Francio, Svedio kaj Brandenburgio-Prusio. Brandenburgio-Prusio devis redoni la antaŭe svede okupitan nordgermanan teritorion Sveda Pomerio al Svedio, ĉar liaj antaŭaj aliancanoj Nederlando kaj Aŭstrio post la fino de la Franca-Nederlanda Milito rifuzis plu subteni la aliancon, kaj Brandenburgio kun Danio ne estis sufiĉe forta kontraŭi la grandpotencon Francio, kiu tre subtenis la aliancanon Svedio. Seniluziigite pri la malsubteno nederlanda kaj aŭstra, la brandenburgiaj-prusiaj regantoj dum la sekvaj jaroj proksime kunlaboris kaj aliancis kun Francio kaj ties reĝo Ludoviko la 14-a.

Per la traktato la regno Brandenburgio-Prusio ricevis nur etan mallarĝan areon oriente de la rivero Odro kun la lokoj Kammin (nuntempe pole Kamień Pomorski, Greifenhagen (nuntempe pole Gryfino) kaj Bahn (nuntempe pole Banie). Por Prusio tre ĝenaj estis la perdo de la havenaj urboj Stralsund kaj Stettin (nuntempe Szczecin) kaj de la insulo Rügen, ĉar la prusia ŝtato planis pliampleksigi la markomercon tra la Balta Maro kaj por tio bezonis bonajn marhavenojn. Svedio favore al Brandenburgio-Prusio rezignis pri sia parto de la imposto en la haveno Kolberg (nuntempe pole Kolobrzeg), kaj Francio en la nomo de Svedio pagis signifan sumon al la granda elekto-princo de Brandenburgio-Prusio.