Traktato de Tordesillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua paĝo de la traktato
La meridiano dekstra estis difinita de Inter caetera, tiu maldekstra de la Traktato de Tordesillas. Modernaj limoj kaj urboj montriĝas nur cele al bildigo. Rozkolore, hispana agado; verde, portugala kaj flava nederlanda.

La Traktato de Tordesillas (hispanlingva nomo; portugallingve Tordesilhas) estas traktato inter Portugalio kaj Hispanio interkonsentita en 1494 kun arbitracio de l' papo Aleksandro la 6-a. Ĝi dividis la ekstereŭropan mondon, ĉefe Amerikon, inter Hispanio kaj Portugalio; Portugalio ricevis pli-malpli duonon de la nuna Brazilo, kaj, teorie, Afrikon kaj Azion, dum Hispanio la ceteron de Ameriko.

La kontrakto determinis la dividon de la mondo ekster Eŭropo, inter la Hispana Imperio kaj la Portugala Imperio. Kiel internacia limo inter la du imperioj, linio de longitudo estis establita 370 leŭgoj (1,770 km) okcidente de la Kabverdaj Insuloj, proksimume ĉe longitudo 46° 37' okcidente. La interkonsento deklaris ke la landoj en la oriento de la linio estu sub la regado de la portugala imperio, dum tiuj en la okcidento de ĝi estu de la hispana. La interkonsento estis ratifita en 1494 de Hispanio (la 2-an de julio) kaj Portugalio (la 5-an de septembro).

La Traktato de Zaragozo, subskribita poste la 22-an de aprilo 1529, detaligis la dividon laŭ la longitudo de la geografia realo, laŭ la malsamaj landoj.

La bezono de kontrakto ekestis post la malkovro de la amerika kontinento fare de Kristoforo Kolumbo. En 1481, la papa buleo Aeterni regis determinis ke ĉiuj teroj okcidente de Kanariaj Insuloj apartenus al Portugalio, tiel esence determinante ke Ameriko apartenas al Portugalio. En majo 1493, post la malkovro de Ameriko fare de Hispanio, la hispana papo Aleksandro la 6-a dekretis en buleo nomita Inter caetera ke ĉiuj teroj ĝis 100 leŭgoj okcidente de la Kabverdaj Insuloj apartenus al Portugalio, dum teroj pli okcidente apartenus al Hispanio, donante tiel Ameriko al Hispanio kaj Afriko al Portugalio. João la 2-a, reĝo de Portugalio, komencis intertraktadojn kun Fernando la 2-a de Aragono kaj Isabel la 1-a de Kastilio, reĝoj de Hispanio, por movi la linion okcidenten. Argumentante ke la linio ankaŭ etendiĝas preter la alia flanko de la tero, tiel limigante hispanan influon en Azio, la portugaloj sukcesis subskribi la Traktaton de Tordesillas. Iuj opinias, ke tiu diplomatia agado de Portugalio baziĝis sur antaŭa scio pri Brazilo, kaj ke la kontrakto estis intencita por certigi ĝian tenon sur ĉi tiu parto de la Nova Mondo. La kontrakto kontraŭdiris la papan buleon de 1493, sed estis ratifita de papo Julio la 2-a en 1506.

Kiel rezulto de la kontrakto, Hispanio gajnis la tutan amerikan kontinenton, krom la orienta fino de sudameriko, kiu estis malkovrita en 1500 fare de Pedro Álvares Cabral, kaj kiu iĝis portugala kolonio, kaj poste brazila. Kontraŭe al la interkonsento, Brazilo disetendadiĝis malproksimen en la internon de la kontinento, danke al la Andoj, kiuj apartigis la ĉefajn hispanajn koloniojn en Ameriko de la centro de la kontinento, kaj tiel grandaj partoj de Sudameriko estas portugallingvaj, male al la tiu ĉi traktato.

Pro la malfacilaĵoj de mezurado de longitudoj tiutempe kaj ne-unuformaj ligmezuradoj, la kontrakto ekfunkciigis disputojn pri ĝia signifo en Azio. Inter la jaroj 1580 kaj 1640 la kontrakto perdis sian signifon, ĉar Portugalio estis regata de Hispanio. Poste, la kontrakto estis nuligita en la Traktato de Madrido de 1750, kiu donis al Portugalio kontrolon de ĝiaj teroj en Sudameriko.

La kontrakto ne donis iujn ajn rajtojn al aliaj eŭropaj nacioj, kiel ekzemple Francio kaj Anglio, kaj tiuj mordis pecojn de la Nova Mondo nur post neado de la papa aŭtoritato super ĝia dividado. La aliro de tiuj landoj al la afero estas bone ilustrita per citaĵo atribuita al Francois la 1-a, Reĝo de Francio, en kiu li petis vidi la sekcion en la testamento de la unua persono kiu ekskludas lin de la Nova Mondo; Krome, post la angla reformacio, la angloj ne plu vidis la bezonon obei la decidojn de la Papo, kaj specife ankaŭ ne la enhavon de la kontrakto.

Konforme al la kontrakto kaj la plibonigoj kaj klarigoj faritaj al ĝi en la Traktato de Zaragozo (1529), same kiel lokaj aranĝoj por la distribuado de influo kaj potenco en specialaj kazoj kaj armeaj konfliktoj, Hispanio gajnis la Amerikojn kaj Filipinojn. Portugalio gajnis en Brazilo, la Molukoj en Indonezio; Angolo, Mozambiko, Gvineo Bissau kaj Santomeo kaj Principeo en Afriko; Goao kaj Damano kaj Diuo en Barato; kaj Orienta Timoro kaj Makao en la Malproksima Oriento.

La malkovro de Brazilo fare de eŭropanoj estas ofte atribuita al la portugala navigisto Pedro Álvares Cabral, kiu malkovris ĝin la 22-an de aprilo 1500, sed ĉi tiu aserto estas pridisputata.

Krome, iuj opinias, ke ekspedicio gvidita de Duarte Pacheco Pereira, kiu eliris laŭ ordono de Manuelo la 1-a, reĝo de Portugalio, alvenis jam en 1498 (du jarojn antaŭ Cabral) en Maranjo, ĉe la nordorienta marbordo de Brazilo.

Finfine, estas neklare ĉu la alveno de Cabral en Brazilo estis hazarda aŭ intencita. Kelkaj kredas ke Cabral alvenis en Brazilo per eraro kiam li provis navigi ĉirkaŭ la Bonespera Kabo sed estis balaita okcidenten per la ventoj. La ventoreĝimo en la Suda Atlantiko konformas kun ĉi tiu hipotezo. Alternativa teorio asertas ke Cabral velis kun sekreta misio malkovri novajn terojn en la okcidento, kiel respondo al hispanaj asertoj ke delegacioj en sia nomo vizitis la marbordon de Brazilo en julio kaj novembro de 1499, kaj timis ke la hispanoj serĉus remalfermi la Traktaton de Tordesillas kaj postuli suverenecon super ĉiuj areoj de Sudameriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]