Traktato de Utrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Traktato de Utreĥto)
La alegorio pri paco 1714 - Jen kiel estis konsiderata la Traktato de Utrecht
Traktato de Utrecht, 1713, en la angla latina kaj hispana

La Traktato de Utreĥto fakte estis kolekto de traktatoj subskribitaj en Utreĥto (11-a de aprilo 1713), kiuj kune kun la traktato de Rastatt (1714) kaj de Antverpeno (1715) finis la Militon de hispana sukcedo, kiu donis al la Burbona dinastio la kronon de Hispanio.

Disdivido de la Eŭropo je la 18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Filipo la 5-a, filo de Ludoviko la 14-a (Francio), estis agnoskata kiel reĝo de Hispanio kaj de la Okcidentaj Indioj, kaj cedis al Britio Ĝibraltaron, Minorkon kaj la monopolon pri komerco de negraj sklavoj en Hispanameriko (asiento de negros). La duko de Savojo reekhavis siajn posedaĵojn kaj ricevis la titolon Reĝo de Sicilio. La Princo-elektisto Frederiko la 1-a de Brandenburgio estis rekonita reĝo de Prusio. La Unuiĝintaj Provincoj ricevis linion de ok fortikaĵoj ĉe la franca limo, sed kompense perdis la regionojn de Lingen kaj Geldern al Prusio, kaj ankaŭ daŭre ne havis kontrolojn de la "sudaj Nederlandoj" (nunaj Belgio kun la intertempe francia departemento Nord, Dunkirko Duinkerken kaj Lillo Rijsel, kaj Luksemburgo). Karolo la 6-a ricevis de Hispanio la sudajn Nederlandojn, parton de Milano, Napolon, kaj la presidiojn de Toskanio kaj Sardio. Johano la 5-a de Portugalio ricevis de Filipo la 5-a la kolonion de Sacramento (Brazilo). Francio agnoskis la rajton al la brita trono de la reĝino Anna anstataŭ familio Stuart, kaj cedis al Britio Novteron, Akadion kaj Hudsonan Golfon.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj traktadoj finis la hispanan imperion en Eŭropo; post tio Britio ekhavis la superecon, dum Prusio kaj Savojo transiris al la unua rango. La longtempaj konsekvencoj de la Traktato de Utrecht efike finis la periodon de franca hegemonio en Eŭropo, faciligis la franc-anglajn rilatojn, prezentis Brition kiel la venkinton, kaj finis la periodon de alfrontoj inter Hispanio kaj Francio.

Interlingvistiko[redakti | redakti fonton]

La traktato de Rastatt gravas en la historio de interlingvoj; ĝi estis la unua, kiu estis diskutita kaj skribita per la franca lingvo (komencante du jarcentojn da "franca lingvo: lingvo de diplomatio"); ĝis tiam la internaciaj traktatoj estis traktataj kaj skribitaj en Latino.