Trampolina gimnastiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la germana trampolinisto Henrik Stehlik dum la Mondpokalo pri trampolina gimnastiko en 2008

Trampolina gimnastiko aŭ simple trampolinado estas la sporta disciplino gimnastiki sur trampolino - kutime sur unu granda aŭ sur du malgrandaj trampolinoj.

Historio

La unua ĝenerala praformo de trampolina gimnastiko estis la saltado sur matraco. La trampolina saltado komenciĝis en cirkoj. Artistoj kiuj gimnastikis alte super la publiko, fine de la prezento faligis sin en la reton iom super la grundo, kiu principe celis eviti akcidentojn en neintencaj faloj: ĝi iom resuprenŝutis la gimnastikantojn samkiel trampolino kaj ebligis prezenti al la publiko iujn aldonajn artajn saltojn. Ĉar tio plaĉis, la cirkistoj konstruis apartajn saltilojn kiuj jam funkciis laŭ la mekanismo de nuntempaj trampolinoj, kaj evoluigis apartajn prezentaĵojn kun tiu sportilo. La usona cirkisto George Nissen meze de la 1920-aj jaroj konstruis tiutempe aparte bonan trampolinon, kaj fondis firmaon por profesie produkti la ilon. En Usono tiel draste plipopulariĝis la trampolina gimnastikado. Post la Dua Mondmilito la nova fenomeno ankaŭ atingis Eŭropon kaj Azion.

En 1959 kaj 1961 la nova sporta disciplino estis kandidatigita iĝi disciplino de la internacia federacio de gimnastiko (france Fédération Internationale de Gymnastique, FIG), sed ambaŭfoje malakceptiĝis. Unua internacia turniro de trampolina gimnastiko okazis en 1964 en Frankfurto ĉe Majno, Germanio. En tiu turniro fondiĝis la Federacio Internacia de Trampolina gimnastiko (F. I. T.). Samjare okazis la unua monda ĉampionado de trampolina gimnastiko en Londono. En 1996 la 19-a monda ĉampionado okazis en Vankuvero, en 1998 ili okazis en Sidnejo, kaj en 1999 en Sun City, Sud-Afriko, duafoje post 1974 la ĉampionado okazis en Afriko.

La 1-an de septembro 1997 la Internacia Olimpika Komitato en Lausanne, Svislando, definitive decidis pri akcepto de la unuopaj disciplinoj de trampolina gimnastiko en la oficiala programo de la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo.

Eksteraj ligiloj