Tramtransporto en Darmstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Darmstadt
Tramo ST14
Tramo ST14
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Darmstadt
 Germanio
Transportsistema speco tramo
Komenco de trafiko 23-a de novembro 1897
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 42 km
Nombro de linioj 9
Nombro de veturiloj 48
Nombro de stacioj 162
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Transportisto HEAG mobilo
vdr

La Tramvoja reto de Darmŝtato - (germane Straßenbahn Darmstadt) - estas unu el tri tramvojaj retoj en la Trafika Ligo Rejno-Majno (germane Rhein-Main-Verkehrsverbund, mallonge RMV. En 2012 ĝi havis trakan reton de sume 42 kilometroj kaj en tiu jaro havis 41,6 milionojn da pasaĝeroj. La reto havas naŭ tramajn liniojn kun sume 162 haltejoj, el kiuj 92 konstuiĝis laŭ la pli moderna teknologio de malalt-plankaj veturiloj. La plej multaj haltejoj troveblas en la teritorio de la urbo Darmŝtato (germane Darmstadt), sed la linioj 6 kaj 8 eventiĝas pli suden al la najbaraj komunumoj Seeheim-Jugenheim kaj Alsbach-Hähnlein, kaj la linioj 9 kaj 10 pli okcidenten al la najbara komunumo Griesheim, tiel ke sume konektiĝas kvar administraj komunumoj. La reton ekonomie vivtenas la entrepreno HEAG mobilo (la mallongigo HEAG origine signifas Hessische Eisenbahn-Aktiengesellschaft, "akcia kompanio Fervojo de Hesio", fondita en 1912) nome de la tegmenta entrepreno Darmstadt-Dieburger Nahverkehrsorganisation (DADINA, "organizaĵo pri publika transporto en la distrikto Darmstadt-Dieburg"), kiu mem estas parto de la Trafika Ligo RMV.

La dek tramvojaj linioj cirkulas precipe sur okcident-(sud)orienta kaj nord-suda trakoj, kies norda kaj (sud)orienta partoj disbranĉiĝas je po du vojfinaj trakoj. Centra nodopunkto estas la urbocentra placo Luisenplatz. La urba ĉefstacidomo situas pli okcidente, kaj estas ligita al la centra tramvoja nodopunkto per tri tramvojaj linioj.

mapo novembro 2022 ĝis decembro 2023: pro konstrulaboroj dumtempe ne funkciis ĉiuj nordaj trakoj, kiuj sekve ĉi tie estas bildigitaj en aparte helaj koloroj - kvankam ili intertempe jam denove funkcias, ankoraŭ ne alŝutiĝis nova bildo al vikipedio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]