Tramtransporto en Gento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
tramo en la placo "grenmerkatejo"

La Tramtransporto en Gento estas provizata per la Flandra Transportkompanio 'De Lijn' en la urbo Gento, ĉefurbo de la belgia provinco Okcidenta Flandrio.

La tramtransporto en Gento konsistas el tri linioj (1, 21/22 kaj 4). Je la linioj 1 kaj 4 dum pli okupitaj periodoj de la tago veturas tramoj laŭ malpli longa trajekto.

Linioj[redakti | redakti fonton]

1 Flanders Expo – stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) – Korenmarkt (centro) - Wondelgem - Evergem (Brielken)
21 aboliciita
22 Kouter - Rozemarijnbrug - stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) – Kouter - Korenmarkt - Zuid - Gentbrugge DC
24 Raboto - Korenmarkt - Zuid - Melle Leeuw
4 stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) – ponto de Muide – Moscou
la 12-an de septembro 2004 oni festis la 100-jariĝon de la Genta tramo per procesio tra la urbo
la trama reto en 2006
ŝanĝoj en 2017

En 1904 ekveturis la unua elektra tramo de la firmao TEG (Tramway Electriques de Gand). En 1961 tiu ĉi estis sekvata de la MIVG (Maatschappij voor Intercommunaal vervoer te Gent – Kompanio por interkomunuma transporto en Gento). Ekde 1991 la 'Vlaamse Vervoermaatschappij' – la flandra kompanio por transporto – ekspluatas la urban transporton en Gento. Je la 12a de septembro 2004 oni festis la 100-jariĝon de la Genta tramo.

En la jaro 1993 linio 21 estis plilongigita ĝis Melle Leeuw kaj en 1999 la linioj 21/22 estis plilongigitaj de la stacidomo de Sankta Petro (Sint Pieters) ĝis la ponto de Zwijnaarde. Ekde aprilo 2005 linio 1 pluveturas ĝis Flanders Expo.

La tramreto nur taŭgas por tramoj, kiuj povas veturi en du direktojn (malkiel en Antverpeno).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

tramo sur la kanala ponto Vleeshuis