Tramtransporto en Vieno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramtransporto en Vieno
Linio de Tramtransporto en Vieno
Linio de Tramtransporto en Vieno
Linioreto de la tramtransporto en Vieno
Linia longeco:180 km
Ŝpuro: 1435 mm (Normala ŝpuro)
Kurenta sistemo: 600 Volt =

Vieno havas la kvinan plej grandan tramreton en la mondo, kun 422,1 kilometroj da trakoj (kun larĝo de 1435 milimetroj) kaj 29 linioj. Ĝin operacias la urba entrepreno Wiener Linien, kiu operacias ankaŭ la metroon kaj plej multajn urbajn busliniojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉevaltiraj tramoj sur la Franz-Josefs-Kai

La unua ĉevaltira tramsegmento en Vieno malfermita en 1865, kiu estis ankaŭ la unua en Aŭstrujo-Hungarujo, kondukis de la Viena Ringstrato (Schottenring) al Hernals laŭ la hodiaŭa vojo de la tramlinioj 44, 9 kaj 43 (ne eblis konstrui la rektan vojon laŭ la hodiaŭa tramlinio 43 manke de pordo en la Linia Remparo). Tiun ĉi segmenton konstruis la ĝeneva arĥitekta buroo C. Schaeck-Jaquet & Comp., kiu poste alianciĝis kun aliaj koncesipetantaj entreprenoj por konsistigi la entreprenon Wiener Tramway-Gesellschaft (Viena Tram-Kompanio). Tiu entrepreno poste konstruis la plej grandan parton de la hodiaŭa tramreto.[1]

Ekkonkurencis ĝin alia privata entrepreno Neue Wiener Tramway-Gesellschaft (Nova Viena Tram-Kompanio) en 1873, kiu ankaŭ konstruis grandan parton de la hodiaŭa tramreto. En 1883 komenciĝis la erao de vaporaj tramoj en Vieno; estis konstruitaj linioj en la pli periferiaj regionoj de Vieno fare de Dampftramway Krauss & Comp. kaj poste ankaŭ Neue Wiener Tramway-Gesellschaft ekoperaciis kelkajn vaporajn liniojn, interalie la linion al Wiener Neudorf, la antaŭulon de la Loka Fervojo de Vieno al Baden.[1]

En 1897 sur la vojo de la hodiaŭa linio 5 unuafoje veturis elektraj tramoj, kaj en 1903 veturis la lastaj ĉevaltiraj tramoj; la malapero de vaporaj tramoj estis finita tamen nur en 1922. En 1898 kaj 1899 plia privata entrepreno de Gotthard Ritter von Ritschl komencis tramoperaciadon de Vieno al Kagran (Wien-Kagraner Bahn Ritschl & Co.).[1]

Tramoj en 1905, ankoraŭ kun simboloj anstataŭ liniaj numeroj

De 1902 ĝis 1903 la urbo Vieno, sub la urbestreco de Karl Lueger, aĉetis la privatajn tramretojn pere de la nove fondita entrepreno Gemeinde Wien - Städtische Straßenbahnen kaj de tiam operacias la tutan tramreton. En 1907 enkondukiĝis sistemo por la numerado de la linioj; vidu malsupre ĉe Linioj por priskribo.[1]

En 1925 ektrafikis la elektra urbfervojo de Vieno, kiu estis ligebla kun la tramreto, kaj do estis ankaŭ linio "18G", kiu trafikis de Heiligenstadt laŭ la Zona Linio de la urbfervojo kaj ĉe la stacio Gumpendorfer Straße transiris al la tramreto por poste uzi la trakojn de la tramlinio 18 ĝis la Suda kaj Orienta Fervojaj Stacioj.[1]

En la 1930-aj jaroj la tramreto havis la plej grandan etendon en sia historio.[1] En 1938 Vieno, kaj do ankaŭ la tramo, ŝanĝis la trafikflankon de maldekstre al dekstre, ĉar validiĝis la germanuja stratotrafika regularo post la "Anschluss". Tio restis eĉ post la re-sendependiĝo de Aŭstrujo.

Vagono de la tipo "Z" en 1955

Post la dua mondmilito, multaj tramlinioj kaj vagonoj estis detruitaj kaj devis esti rekonstruitaj; tio daŭris ĝis la 1950-aj jaroj. Usono de 1950 liveris vagonojn de la tipo "Z" el Novjorko, kiujn la vienanoj nomis Amerikaner (amerikanoj), por iom malfortigi la mankon de vagonoj.[1]

La tunelo sur la Zweierlinie en 1973, kiu fariĝis en 1980 parto de la metrolinio U2.

Post 1958 la tramreto komencis malkreski, same kiel en multaj aliaj okcident-eŭropaj urboj, ĉar plimultiĝis la aŭta trafiko, por kiu oni rigardis la tramon kiel malhelpaĵon, do multaj tramlinioj estis anstataŭigataj de buslinioj. En la 1960-aj jaroj du segmentoj estis subterigitaj kiel U-Straßenbahn (subtera tramo)[1]: sur la suda Viena Zono ankoraŭ ekzistas tiu tramtunelo, sed sur la Zweierlinie de 1980 tie trafikas la metrolinio U2.

La konstruado de la metroo de Vieno plu malkreskigis la tramreton, ĉar ĝenerale tramlinioj paralelaj al novaj metrolinioj malfermiĝis kaj ankoraŭ malfermiĝas en Vieno.[1]

La lasta tute nova segmento veturata en linia trafiko - la etendo de la linio 71 al Kaiserebersdorf - estis malfermita en 1996 (tamen diversaj konektaj segmentoj ankaŭ poste estis konstruitaj). La lasta fermo de tramlinio estis tiu de la tramlinio 21, paralela al la etendo de la metrolinio U2, en 2008.

Nun (2012) konstruiĝas tamen du novaj segmentoj en la 22a distrikto, kiuj malfermiĝos de 2012 ĝis 2013.

Vagonoj[redakti | redakti fonton]

La tramo de Vieno uzas kaj altplankajn kaj malaltplankajn vagonojn. Motorvagonoj de la tipoj E1 (konstruitaj inter 1966 kaj 1976) kaj E2 (konstruitaj inter 1978 kaj 1990), kun kromvagonoj de la tipoj c3 (konstruitaj inter 1959 kaj 1962, ligeblaj kun E1), c4 (konstruitaj inter 1974 kaj 1977, ligeblaj kun E1) kaj c5 (konstruitaj inter 1978 kaj 1990 por E2-vagonoj), konsistigas la aron de altplankaj vienaj tramvagonoj ankoraŭ uzataj nuntempe.

De 1995 (prototipoj) aŭ 1998 (seriaj vagonoj) funkcias en Vieno ankaŭ malaltplankaj vagonoj nomataj ULF (Ultra Low Floor, angle por "ekstreme malalta planko"), evoluigitaj speciale por Vieno de la entrepreno Simmering-Graz-Pauker (intertempe aĉetita de Siemens AG). La ekstrema plank-malalteco de 197 mm ĉe la eniro ŝuldiĝas al la manko de aksoj; la radoj estas unuope pendigitaj.

ULF-tramoj ekzistas en du longoj: 5-sekcia (tipo A) kaj 7-sekcia (tipo B). De 2007 (A1) aŭ 2009 (B1) liveriĝas nova serio de ULF-tramoj, kiu - krom aliaj plibonigoj - havas klimatizilon.

Historiaj tramoj povas esti lue uzataj por specialaj veturoj, ekzemple por festoj. Ekzistas ankaŭ trama muzeo en la eksa remizo Erdberg, proksime al la metrostacio Schlachthausgasse.

Linioj[redakti | redakti fonton]

La liniskemo de la tramlinioj en Vieno

Estas nuntempe (2012) 28 tramlinioj en Vieno. En 1907 enkondukiĝis sistemo por numeri la tramliniojn:

  • Rondaj linioj (kiuj ĉirkaŭiras la urbcentron tute aŭ parte) ricevis nombron de 1 ĝis 20.
  • Radiusaj linioj (kiuj iras de la urbcentro al antaŭurbo) ricevis nombron de 21 ĝis 82. La nombrado komenciĝas ĉe la linio 21 en la stratoj Praterstraße kaj Ausstellungsstraße kaj pluiris maldekstrume, do estas facile diri la proksimuman celon de radiusa linio el la lininombro.
  • Trairaj linioj (kiuj kombinas rondan kaj radiusa(j)n liniojn) ricevis literon. Se la ronda linio ne estis la Ringstrato, ili ricevis indeksan nombron (ekzemple "2", se ili uzis la rondan linion 2); hodiaŭ ne plu ekzistas linioj kun indekso.

Krome ekzistis "A"-linioj kiel 41A (hodiaŭ 40) por linioj ne konvenintaj en la normalan liniskemon. (Hodiaŭ la litero "A" estas rezervita por buslinioj.) Lininumeroj super 100 estis uzataj por diversaj celoj, ekzemple pluiraj linioj en la periferio (60 → 360); ankaŭ tiaj linioj ne plu ekzistas.

Plilongigoj kaj fermoj de tramlinioj ne ĉiam atentis tiun ĉi sistemon, kaj tial ĝi estas hodiaŭ iom nekonsekvenca. La plej frapaj ekzemploj estas la linioj 1 (traira linio), 2 (traira linio), 26 (ronda linio) kaj 33 (ronda linio). Restas nur du linioj (D kaj O) numeritaj per litero, kaj en la malfruaj 2000-aj jaroj estis planoj renumeri ankaŭ la linion D al 3; tiuj planoj ne efektiviĝis post peticio konservi la literon.[2] Ankaŭ la sistemo de nombroj de buslinioj orientiĝas hodiaŭ je tiu ĉi sistemo.

En 2010, la plej longa tramlinio estas la linio 26 kun 14,7 kilometroj, kaj la plej mallonga estas la linio 42 kun 3,4 kilometroj.[3]

Vienna Ring Tram[redakti | redakti fonton]

Trajno de la Vienna Ring Tram dum sia startempo en la haltejo Schwedenplatz

La Vienna Ring Tram estas speciala tramlinio dekstrume ĉirkaŭiranta la Vienan Ringstraton inkluzive de la strato Franz-Josefs-Kai. Dum vojaĝo per ĝi eblas aŭskulti informojn (en la lingvoj germana, angla, franca, hispana, itala, rusa, japana kaj en la viena dialekto) pri la konstruaĵoj kaj vidindaĵoj sur la Ringstrato.

Ĝi unuafoje trafikis la 4an de aprilo 2009.[4] La vagonoj 4866 kaj 4867[5] de la tipo E1 estis speciale adaptitaj kaj flavigitaj por la VRT; tamen ĉiam nur unu el tiuj vagonoj trafikas samtempe. Inter du deiroj de la sama haltejo estas 30 minutoj; unu rondiro daŭras laŭhorare 25 minutojn kaj en la stacio Schwedenplatz la trajno havas startempon de kelkaj minutoj.

Unu rondiro kostas sep eŭrojn (aŭ kvar por infanoj sub 15 jaroj), kaj 24-hora bileto kostas naŭ eŭrojn (aŭ kvin por infanoj). Tiuj biletoj validas nur sur la Vienna Ring Tram, kaj inverse la kutimaj publiktransportaj biletoj ne validas sur la VRT, sed ekzistas kombina 24-hora bileto por 14 eŭroj. Eblas eniri kaj eliri ĉe ajna haltejo sur la Ringstrato krom Julius-Raab-Platz.[6]

Traka reto[redakti | redakti fonton]

Geografie ĝusta mapo de la tramo en Vieno, kun remizoj

La linilongo de la viena tramreto estas 214,8 kilometroj kaj la traklongo 422,1 kilometroj. En la okcidentaj distriktoj estas hodiaŭ pli densa tramreto ol en la orientaj. Krom ĉirkaŭ remizoj, ne ekzistas trakoj priveturataj ambaŭdirekte; ĉiuj vojoj estas do dutrakaj, sed ne ĉiam ene de la sama strato. En 2010, la tramo de Vieno transportis 189,9 milionojn da pasaĝeroj.

La trakan reton uzas ankaŭ la Loka Fervojo de Vieno al Baden. En sia trama segmento ĝi paralelas grandaparte al la tramlinio 62.

Estas trako de la vojo de la tramlinio 42 al la metrolinio U6 ĉe ties remizo Michelbeuern. La vagonoj de la linio U6 uzas la traman reton ekzemple por iri al la ĉefgaraĝo.

Remizoj[redakti | redakti fonton]

La ŝirmejo Simmering

La diversaj tramremizoj estas organizitaj en la sektorojn "suda", "norda", "centra" kaj "okcidenta".[7]

  • Suda sektoro (linioj D, O, 1, 6, 18, 67, 71, VRT)
    • Favoriten (ĉefremizo)
    • Simmering (ŝirmejo)
  • Norda sektoro (linioj 2, 5, 26, 30, 31, 33)
    • Floridsdorf (ĉefremizo)
    • Brigittenau (ŝirmejo)
    • Kagran (ŝirmejo)
  • Centra sektoro (linioj D, 1, 9, 37, 38, 40, 41, 42, 43, 44)
    • Hernals (ĉefremizo)
    • Gürtel (ŝirmejo)
  • Okcidenta sektoro (linioj 2, 5, 9, 10, 18, 46, 49, 52, 58, 60, 62)
    • Rudolfsheim (ĉefremizo)
    • Ottakring (ŝirmejo)
    • Speising (ŝirmejo)

Por pli grandaj riparoj la trajnoj iras al la ĉefgaraĝo de Wiener Linien en la 11a distrikto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 (2005) Die Wiener Straßenbahnen, 2‑a eldono, München: GeraMond.
  2. Wien: Der D-Wagen fährt weiter
  3. wienerlinien.at: Haltejo-distancoj Arkivigite je 2012-05-10 per la retarkivo Wayback Machine (je 2012-07-20)
  4. fpdwl.at: Start Vienna-Ring-Tram[rompita ligilo]
  5. fpdwl.at: Type E1: Wagenstand und Stationierung | Stand: 06.07.2012. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2012-07-20.
  6. wienerlinien.at: Sightseeing auf Schienen: Mit der Vienna Ring Tram auf der Prachtstraße Wiens. Arkivita el la originalo je 2012-08-08. Alirita 2012-07-20.
  7. Betriebsbahnhöfe/-garagen. Arkivita el la originalo je 2012-03-18. Alirita 2012-07-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]