Saltu al enhavo

Tramvojo Triesto-Opicina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramvojo Triesto-Opicina
tramtransporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Triesto
 Italio
Transportsistema speco tramo/funikularo
Komenco de trafiko 1902
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 5,175 km
Nombro de linioj 1
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Transportisto Trieste Trasporti
vdr

La Tramvojo Triesto-Opicina (itale Tranvia di Opicina) estas urba tramlinio en la urbo Triesto, administrata fare de Trieste Trasporti kiel integra parto de la publika transportservo de la urbo. La panorama naturo de la itinero ankaŭ igas ĝin unu el la vidindaĵoj de la urbo.

La linio havas la unikan trajton en Eŭropo havi sekcion de ĉirkaŭ 800 m kun kruta gradiento (ĝis 26%) laŭ kiu la veturiloj estas puŝitaj (supren) aŭ tenitaj reen (malsupren) per protektaj veturiloj ligitaj al funikularsistemo. La servo, oficiale linio 2 de la loka publika transporto de Triesto, havas itineron kiu iras tute ene de la municipa teritorio kaj ligas la urbocentron (je 3 m super la marnivelo) al la municipa vilaĝeto Villa Opicina sur Carso-altebenaĵo (je 329 m super la marnivelo); funkcianta ekde la 9-a de septembro 1902, ĝi longas iom pli ol 5 km.

La sistemo reprezentas la nuran tramlinion restantan en la julia ĉefurbo post la nuligo de la urba reto, kiu okazis en 1970.


Mapo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 45° 40′ 13.8″ N 13° 47′ 20.76″ O / 45.670500 °N, 13.7891000 °O / 45.670500; 13.7891000 (mapo)