Trans-Amazonia Aŭtoŝoseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nepavimita parto de la Trans-Amazonia Aŭtoŝoseo, inter Rurópolis kaj Uruará.

La Trans-Amazonia Aŭtoŝoseo (oficiale BR-230, oficiala nomo portugallingve Rodovia Transamazônica), estis malfermita en la 27a de Septembro, 1972. Ĝi estas 4,000 km longa, kio faras ĝin la tria plej longa aŭtoŝoseo en Brazilo. Ĝi itineras tra la Brazilaj ŝtatoj Paraíba, Ceará, Piaui, Maranhão, Tocantins, Pará kaj Amazonio, el la proksimeco de Saboeiro ĝis la urbo Lábrea.

Historio[redakti | redakti fonton]

La aŭtoŝoseo estis intencita por integri tiujn regionojn kun la cetero de la lando, kaj kun Kolombio, Peruo kaj Ekvadoro. Alia ĉefa celo de la projekto estis malpezigi la efikojn de la trosekeco kiu suferigas la nordorientan regionon de la lando havigante vojon al tre malplena tero en la mezo de la pluvarbaro, kiu povus esti setlita.[1] Ĝi estis origine planita por esti tute pavimita aŭtoŝoseo 5200 kilometrojn longa. Tamen, tiuj planoj estis modifitaj post ties inaŭguro.[2]

Pro la altaj kostoj de la vorkokonstruo kaj pro la ekonomia krizo de Brazilo fine de la 1970-aj jaroj, nur parto de la aŭtoŝoseo estis pavimita, el ties komenco al 200 km antaŭ Marabá. La manko de tute sigelita ŝoseo okazigis multajn problemojn. La veturado en la ne-pavimitaj eroj de la aŭtoŝoseo estas tre malfacila dum la pluvsezono de la regiono inter Oktobro kaj Marto.[3] En la malseka sezono aŭtoj ofte iĝas kaptitaj en la malbone konstruita ŝoseo kaj en la seka sezono estas ofte truegoj en la sekaj kotoŝoseoj kiuj damaĝas vehiklojn.

Senarbarigo kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Ĝi nerekte kaŭzis grandan senarbarigon en Brazilo[4] - kie estas ŝoseoj estas pli facile transporti elhakitan lignon. Satelitaj bildoj pruvas kiel ŝoseoj pliigas senarbarigon. Aliraj ŝoseoj branĉa perpendikulare el la BR-230 permesante pli profundan penetradon en la ĉirkaŭaj ĝangalaj areoj. Origine tiuj ŝoseoj estis malfermitaj por havigi teron por agrikulturo por setlantoj; la registara moto "tero sen homoj por homoj sen tero"[5] estis stampita por priskribi la disvolvigon de Amazonio. Tamen, lignoproduktantoj uzis tiujn ŝoseojn por plia senarbarigo de la ĉirkaŭa ĝangalo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nigel J.H. SmithBrazil's Transamazon Highway Settlement Scheme. College of Liberal Arts and Sciences, The University of Florida. Alirita 2014-02-05.
  2. CanadaFrom Nothing to Nowhere — The Transamazonian Highway. New Internationalist. Alirita 2014-02-05.
  3. Amazon Brazil Tours. Brazil-travel-guide.com. Alirita 2014-02-05.
  4. Skole, D.L., W.H. Chomentowski, W.A. Salas, and A.D. Nobre (1994). “Physical and Human Dimensions of Deforestation in Amazonia”, BioScience 44 (5), p. 314–322. doi:10.2307/1312381. 
  5. [1] Arkivo [2] 25a de Junio, 2012.