Trans-Israela dukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Trans-Israel pipeline map

La Trans-Israela dukto (hebree קו צינור אילת אשקלון), konata ankaŭ kiel Ejlat-Aŝkelona naftodukto, estis konstruita en 1968 por transporti krudan nafton el Irano al Eŭropo. La irana registaro malebligis la uzon de la naftolinio post forpelo de ŝaho Mohammad Reza Pahlavi, kiel rezulto de la irana islama revolucio de 1979. La naftotubaro longas 254 km, havas la diametron de 42 " kaj kapaciton de 400.000 bareloj je tago al la israela marbordo en Ejlato kaj 1.200.000 bareloj (190,000 m3/tago)) je tago en la malan direkton. La naftodukton posedas kaj funkciigas la Eilat Ashkelon Pipeline Company (EAPC) kiuj ankaŭ funkciigas ankaŭ aliajn naftotubojn en Israelo.

En 2003, Israelo kaj Rusio interkontraktis pri prizorgo de la aziaj merkatoj per rusia nafto, transportitaj per cisternaj ŝipoj de Novorossijsk al Aŝkelono kaj tie replenigitaj en cisternŝipojn en Ejlato por ŝipado al Azio. Tiu vojo estas pli mallonga ol tradicia ĉirkaŭ Afriko kaj pli malmultekosta ol tiu tra la Sueza kanalo.

Hejma paĝo[redakti | redakti fonton]