Trans ĉielarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Over the Rainbow
E-titolo Trans ĉielarko
border Ĉielarko
Ĉielarko
Artisto Judy Garland
Albumo The Wizard of Oz
Publikigo 1939
Ĝenro Filmmuziko
Tekstisto E. Y. Harburg
Komponisto Harold Arlenka
vdr

Trans ĉielarko (angle origina titolo: Over the Rainbow[1]) estas kanto skribita specife por la filmado de la romano La mirinda sorĉisto de Oz en 1939. La tekston skribis E. Y. Harburg[2] kaj la muzikon Harold Arlen[3]. En la filmo kun la titolo La Sorĉisto de Oz la juna nur 17-jaraĝa Judy Garland kantis ĝin, ŝtelante la korojn de ĉiuj spektantoj. Jam post nur kelkaj tagoj ekde la ununa filmprezentado en aŭgusto de tiu ĉi jaro la kanto furoros kaj baldaŭ estis en kvar versioj en la furorlisto, ĉiuj ene de la unuaj dek lokoj.

Malsupre estas ligilo al eltiraĵo el la filmo kun la kanto, bedaŭrinde ne ĉiulande videbla pro lokaj kopirajtaj leĝoj. Samloke estas ankaŭ ligilo al Esperanta traduko de la kanto.

Dum la Dua Mondmilito tiu ĉi kanto kune kun White Christmas[10] estis la plej ofte ludata kanto en radio por la batalantaj Usonaj soldatoj, AFN, kaj ligis ilin emocie kun ilia fora hejmo.

Intertempe tre multaj kantistoj surdiskigis tiun ĉi kanton. Estus supozeble pli facile, enlistigi tiujn, kiuj ne kantis ĝin. Interesan version liveris Israel Kamakawiwoʻole en sia albumo Facing Future de 1993. Jen li kantas nur kun ukulelo kunaĵon, kiu kombinas Over the Rainbow kun What a Wonderful World[11]. Pli poste en 2001 Cliff Richard registris la ĝuste saman kombinaĵon tre similstile. Ambaŭ versioj diverslande furoris.

Ekzistas du versioj de la kanto en Esperanto. Ambaŭ estas bone kanteblaj. La unua, en traduko de londonano Harry Holmes komenciĝas per Ie super la arko en ĉiel' eldoniĝis en The British Esperantist, septembro 1969. La dua traduko estas fare de Pejno Simono.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Over the Rainbow (Angle)
  2. E. Y. Harburg (Angle)
  3. Harold Arlen (Angle)
  4. Ray Eberle (Angle)
  5. Larry Clinton (Angle)
  6. Bea Wain (Angle)
  7. Bob Crosby (Angle)
  8. Teddy Grace (Angle)
  9. Victor Young (Angle)
  10. White Christmas (Angle)
  11. What a Wonderful World (Angle)