Transfeminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Transfeminismo, aŭ transgenra feminismo, estis difinita de verkisto kaj aktivulo Emi Koyama kiel "movado fare de transgenraj virinoj kaj por transgenraj virinoj, kiuj konsideras sian liberiĝon imanente ligata al la liberiĝo de ĉiuj virinoj kaj pretere [ĝis aliaj marĝenaj grupoj]." Koyama rimarkis, ke ĝi "ankaŭ estas malferma al aliaj kviroj, interseksaj homoj, transgenraj viroj, netransgenraj virinoj, netransgenraj viroj kaj ĉiu, kiu estas kunsenta kun la bezonoj de transgenraj virinoj kaj konsideras sian aliancon kun transgenraj virinoj kiel esenca por sia propra liberiĝo."[1] Transfeminismo ankaŭ estis difinita, pli ĝenerale, kiel "formo de feminismo, informita per transgenra politiko."[2]

Malgraŭ sia relative malfrua apero kiel termino, transfeminismo ekzistis jam ekde la frua dua ondo de feminismo en diversaj formoj, plej elstare reprezentata de pensantoj kia Sandy Stone, konsiderata la fondinto de akademiaj transgenraj studoj, kaj Sylvia Rivera, ribelinto ĉe Stonewall kaj fondinto de Street Transvestite Action Revolutionaries. En 2006, la unua libro pri transfeminismo, Trans/Forming Feminisms: Transfeminist Voices Speak Out redaktita de Krista Scott-Dixon, estis eldonita de Sumach Press.[3][4]

Transgenraj feministoj ne nepre estas transfeministoj; multaj klopodas minimumigi la malsamaĵojn inter si kaj cisgenruloj, ĉu el pluviva strategio aŭ simple propra prefero.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fruaj voĉoj en la movado inkludis Kate Bornstein[5] kaj Sandy Stone, kies eseo "The Empire Strikes Back" ("La imperio rebatas") rekte respondis al la kontraŭtransgenra verko de Janice Raymond, The Transsexual Empire (La transseksa imperio).[6] En la 21-a jarcento, Krista Scott-Dixon[3] kaj Julia Serano[7][8] eldonis gravajn verkojn pri transfeminismo.

En 2000 transfeminism.org estis kreita por reklami la Transfeminisman Antologian Projekton de Diana Courvant kaj Emi Koyama. La retejo ĉefe koncentris sin, tamen, al la enkonduko de la koncepto transfeminismo al la akademiaro kaj al la trovado kaj kunligado de homoj, kiuj prilaboris transfeminismajn projektojn kaj temojn, per samnoma antologio.[9] Koyama kaj Courvant serĉis aliajn transfeministojn kaj klopodis plipopularigi ilin. La antologio intencis enkonduki la movadon al granda legantaro.

En la lastaj kelkaj jardekoj, la ideo, ke ĉiuj virinoj kunhavas komunan sperton, estis defiata de neblankaj virinoj, lesbaninoj, kaj virinoj de la laborista klaso, interalie. Ankaŭ multaj transgenraj kaj transseksaj personoj demandis, kion signifas sekso, kaj defias ĝin kiel biologian fakton. Transfeministoj insistas, ke iliaj spertoj estu rekonataj kiel parto de la feminisma sfero.[10] Transfeminismo inkludas ĉiujn gravajn temojn de la tria ondo de feminismo, inklude multkulturismon, korpan memestimon, kaj la aganteco de virinoj. Transfeminismo ne nur temas pri mikso de transgenraj aferoj kun cisgenra feminismo. Ĝi temas ankaŭ pri kritika analizado de la dua ondo de feminismo el la vidpunkto de la tria ondo.[11]

Kiel ĉiuj feminismoj, transfeminismo kritikas la nocion de la plimulto pri maskleco kaj argumentas, ke virinoj meritas egalajn rajtojn. Fine, transfeminismo kunhavas la unuigan principon de aliaj feminismoj, ke sekso estas patriarkeca socia konstruaĵo uzata por subpremi la virinojn.[9] Rilate transgenra idento, Nicholas Birns kategoriigas transfeminismon kiel "feminismo, kiu difinas la terminon 'trans-' en la laŭeble plej inkludema maniero."[12]"

La transfeministo Cristan Williams skribis, ke malgraŭ la malamikema historio de iuj specoj de feminismo kontraŭ transaj virinoj, ŝi tamen engaĝiĝas en feminismo pro tio, ke ŝi bezonas ĝin kiel ĉiu virino:

Citaĵo
 That men in our culture have a habit of treating trans women the way they wish they could treat cis women means that the transmisogyny trans women face is linked to the misogyny cis women face. This means that when a man stuck his penis inside my unconscious body’s “neovagina” without a condom, he did so because culture identified me as a member of a class who should be raped if they’re unconscious. That I am told to smile more by strangers, that I am cat called for walking down the street, and that I am demeaned for not sexually engaging a man’s online advances are all tied to the system of sexism cis women face. My liberation from my culture’s sexist system will not happen without the liberation of all those sex essentialist activists who want trans bodies eradicated from the world. In this way, my fate as a trans woman is tied to the fate of every woman who personally hates me.   Ĉar la viroj en nia kulturo kutimas trakti transajn virinojn kiel ili volas trakti cisajn virinojn, la transmizogineco alfrontenda de transaj virinoj ligiĝas al la mizogineco alfrontenda de cisaj virinoj. Tio signifas, ke kiam viro ŝovis sian penison en la "novvaginon" de mia senkonscia korpo sen kondomo, li faris tion pro tio, ke la kulturo identigis min kiel membron de klaso de homoj, kiuj estu seksatencitaj se ili estas senkonsciaj. Tio, ke nekonatoj ordonas ke mi pli ridetu, vorte objektigas min surstrate, kaj humiligas min se mi ne seksume engaĝiĝas en iliaj retaj sintrudoj, ligiĝas al la sistemo de seksismo alfrontenda de cisaj virinoj. Mia liberiĝo el la seksisma sistemo de mia kulturo ne okazos sen la liberiĝo de ĉiuj el tiuj seks-esencismaj aktivuloj, kiuj deziras la elradikigon de transaj korpoj el la mondo. Tiel mia sorto kiel transa virino ligiĝas al la sorto de ĉiu virino kiu persone malamas min. 
— Cristan Williams, Are Misogynist, Homophobe, & TERF slurs?

La vojo al legitimeco por transfeminismo kiel koncepto estis malsama kaj pli ĉagrenita ol aliaj feminismoj. Almerĝenigitaj virinoj el transgenraj fono kaj afekto devis pruvi, ke iliaj bezonoj estas malsamaj, kaj ke la feminismo de la plimulto ne per si mem parolas por ili.[13] Aliflanke, transgenraj virinoj devis pruvi, ke ilia virineco estas egale valida kiel tiu de cisgenraj virinoj, kaj ke feminismo povas paroli por ili sen ĉesi esti feminismo. La verkoj de la trans-ekskluda radikala feministo Janice Raymond reprezentas ekstreman formon de tia obstaklo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Koyama, Emi. The Transfeminist Manifesto. Alirita 10 June 2014.
  2. (2014) Trans bodies, trans selves : a resource for the transgender community, p. 620. ISBN 9780199325351.
  3. 3,0 3,1 (2006) Trans/forming feminisms : trans/feminist voices speak out. ISBN 9781894549615.
  4. Trans/forming Feminisms. Arkivita el la originalo je 26 Mar 2009.
  5. Bornstein, Kate (1994). "Gender Outlaw: On Men, Women, and the Rest of Us." ISBN 0-679-75701-5
  6. Stone, Sandy (1991). The Empire Strikes Back: A Posttranssexual Manifesto. En Body Guards: The Cultural Politics of Gender Ambiguity.
  7. SERANO, Julia. (2007) Whipping Girl, A Transsexual Woman on Sexism and the Scapegoating of Femininity.
  8. SERANO, Julia. (2013) Excluded: Making Queer and Feminist Movements More Inclusive.
  9. 9,0 9,1 Courvant & Koyama 2000
  10. GLUCKMAN, R.; M. Trudeau. (2002) {{{Titolo}}}, p. 6–8.
  11. HILL, R. J.. (2001) Menacing Feminism, Educating Sisters.
  12. https://books.google.com/books?id=YY0BpjV4vDYC&pg=PA161&dq=nicholas+birns+transfeminism+transnationalism&hl=en&sa=X&ved=0CB0Q6AEwAGoVChMIvOvj7fyJxwIVwVoeCh3AgQot#v=onepage&q=transfeminism%20&f=false
  13. Johnson Reagon, B.. Coalition Politics: Turning the Century (1981).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]