Transhomismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
FM-2030
Dosiero:Natasha 2007.jpg
Natasha Vita-More

Transhumanismo estas internacia movado por plialtigi la intelektan kaj korpan staton de la homoj pere de scienco. Ĝi celas malpliigi malsanojn kaj suferojn, kaj plilongigi la homan vivon. Ĝi subtenas la aplikon de gentekniko, kiun ĝi rigardas unuavice kiel ŝancon por la homaro, tamen okupiĝante ankaŭ pri ĝiaj riskoj.

La ĉefaj vizaĝoj en la movado kaj ties teoriado estas Kavaliro Julian Sorell Huxley, FM-2030 kaj Vita-More.

Historio de Transhumanismo

La transhumanista skolo de pensado havas siajn unuajn devenojn en la 1950aj jaroj. Biologo nomita Julian Huxley estis la unua elpensinto de termino "transhumanismo" en skribita verko detale diranta kiel homo povus resti homo kiam li estas transcendanta la biologiajn limojn de la homa naturo. Kavaliro Julian Sorell Huxley FRS (1887–1975) estis angla evoluada biologo, humanisto kaj internaciito – kaj la unua direktoro de Unesko. Multaj aliaj propagandantoj de la ideologio sursceniĝis, sed la unua grupo de nuntempaj transhumanistsoj komencis kunveni ĉe UCLA en la fruaj 1980aj jaroj. Rezulte, Los Anĝeleso fariĝis la centro por transhumanista pensado, kiu estis poste promulgita per pensemuloj kiel FM-2030 kaj Vita-More. Antaŭe nomataj futuristoj, anoj de ĉi tiu grupo pli poste formulis la nuntempan transhumanistan ideologion, kio ekzistas hodiaŭ.

Karakterizaĵoj de transhumanismo

Transhumanismo estas pensmaniero, laŭ kiu nia nuna homa stato ne estas la fina, sed relative primitiva, kaj nia evoluado estas okazanta futuren.
Laŭ Transhumanismo:
(1) La intelekta kaj kultura Movado, kio konfirmas la eblecon kaj dezirindecon de fundamente plibonigado de la homa stato tra aplikado de science kaj tekniko, precipe per evoluigado de ĉie havebligaj de teknologioj por eliminado de maljuniĝo kaj multe plibonigi homajn intelektajn, fizikajn, kaj psikologiajn kapacitojn.

(2) La esplorado de la sekvaĵoj, promesoj, kaj potencialaj danĝeroj de teknologioj, kiuj ebligos, ke ni venku fundamentajn homajn limitecojn, kaj la rilata studado de la etikaj aferoj implikita en evoluigado kaj uzado de tiaj teknologioj.
Transhumanism povas esti vidata kiel etendaĵo de humanismo, el kiu ĝi estas parte derivita. Humanistoj kredas ke homoj gravas, kaj ke individuoj gravas. Ni eble ne estas perfektaj, sed ni povas plibonigi la homajn kondiĉojn kaj la eksteran mondon, per antaŭenigado de racia pensado, libereco, toleremo, demokratio, kaj koncerno pri nia samrangaj homoj. Transhumanistoj konsentas kun ĉi tiu sed ankaŭ emfazas ke ni havas la potencialon fariĝi – ne nur esti. Ĝuste kiel ni uzas raciajn rimedojn por plibonigi la homan staton kaj la eksteran mondon, ni povas ankaŭ uzi tiajn rimedojn por plibonigi nin, la homan organismon. Por fari tion, ni ne limigitu per tradiciaj humanismaj metodoj, kiel edukado kaj kultura evoluadoj. Ni povas ankaŭ uzi teknologiajn rimedojn, kiuj finfine ebligos nin movi el tio, kion iuj kredas kiel “homo”.

Filozofio de Transhumanismo

Transhumanismo estas malstrikte difinita movado, kiu evoluis laŭpaŝe dum la lastaj du jardekoj. La moderna filozofio de transhumanismo estas verkita de doktoro Max More, en1990 en la eseo “TRANSHUMANISMO Direkte Al Futurista Filozofio“. Laŭ More, “Transhumanismo estas klaso de filozofioj de la vivo, kio serĉas la daŭriĝon kaj akceladon de la evoluado de inteligenta vivo ekster ĝia nuna homa formo kaj homaj limitecoj per scienco kaj teknologio, gvidate de principoj kaj valoroj por vivo-plibonigado.
Transhumanismo antaŭenigas interdisciplinan pritrakton de kompreno kaj taksado de la okazoj por plibonigi la homan staton kaj la homan organismon pere de la progresoj en teknologio. Atento estas al ambaŭ nunaj teknologioj, kiel genetika modifado kaj informaj teknologioj, kaj antaŭdiritaj estontaj telnologioj, kiel molekula nanoteknologio kaj artefarita inteligenteco.

Transhumano kaj Posthumano

Kio estas transhumano?

En ĝia nuna uzmaniero, “transhumano” estas la transira homo inter la nuna kaj la posta homo, t.e. posthumano.

Kio estas posthumano?
Kiam la homo tiel multe evoluis/progresis, ke ĝi jam estas tute distingebla disde la homo, kiun ni konas ĝis nun, tio estos “posthumano”.

Tutmonda Transhumanista Asocio

Pri Tutmonda Transhumanista Asocio, en la angla:World Transhumanist Association (WTA), bv. rigardu al Eksteraj ligiloj sube.

Nomŝangĥo

En 1988, la Monda Transhumanista Asocio (MTA) fondiĝis kiel ne-profita organizaĵo per Nick Bostrom kaj David Pearce. Ĝi komencis labori por la rekonigado de transhumanismo kiel laŭleĝa subjekto de scienca esplorado kaj publika intereso. En 2008, kiel paŝo por pli humanigi sian publikan bildon, oni ŝanĝis la nomon Monda Transhumanista Asocio (MTA) al "Humaneco+". En la sama jaro, Humaneco+ komencis publikigi "h+ Magazino"n, periodaĵo redaktata per R. U. Sirius, kio eldonas transhumanismajn novaĵojn kaj ideojn. Nun h+ Magazino estas TTTejo entenanta novaĵojn kaj artikolojn pri transhumanismaj aferoj kaj teknologioj.

La magazino de la Asocio: Humanity+

Humaneco+ estas ne-profita organizaĵo dediĉita al laŭetika uzado de teknologio por pliigi homajn kapablojn. Humaneco+ ankaŭ administras 20000-dolaran premion por la teamo, kiu povas desegni kaj elmontri pli altnivelan 3D printilon ne pli malfrue ol la fino de 2012.

Demandoj rilate al Transhumanismo

Demandoj - Praktikaĵoj

  • Kio estas la kialoj por atendi ĉiujn ĉi ŝanĝonj?
  • Ĉu ĉi tiuj evoluadoj ne bezonos milojn aŭ milionojn da jaroj por okazi?
  • Kiel mi povas uzi transhumanismon en mia propra vivo?
  • Kaj se ĝi ne sukcesos…?
  • Kiel mi povus fariĝi posthomano?

Demandoj – Politikaj & Sociaj

  • Ĉu novaj teknologioj nur utilos al la potenculoj kaj riĉuloj?
  • Ĉu ĉi tiuj estontaj teknologioj ne estas tre riskaj?
  • Se ĉi tiuj teknologioj estas tre danĝeraj, ĉu ili ne devas esti malpermesitaj?
  • Ĉu ni ne devus koncentriĝi pri niaj aktualaj problemoj?
  • Ĉu pli longa vivado ne plimalbonigos problemojn de tro alta loĝantaro sur la tero?
  • Ĉu ekzistas ia etika normo?
  • Kian socion la posthumanoj enloĝos?
  • Ĉu posthumanoj aŭ superintelligentaj maŝinoj ne minacos al homoj, kiu ne deziras plialtiĝi?

Demandoj – Pri la Naturo

  • Kial transhumanistoj volas vivi pli longe?
  • Ĉu ĉi tio ne malutilos la funkciadon de la naturo?
  • Ĉu transhumanaj teknologioj ne igos nin nehomaj/malhomaj?
  • Ĉu la morto ne estas parto de la natura ordo de aferoj?
  • Ĉu transhumanistaj teknologioj ekologie estas sanaj?

Transhumanisma Deklaracio

La Transhumanista Deklaracio estis originale formita en 1998 de internacia grupo de aŭtoroj:

Doug Baily, Anders Sandberg, Gustavo Alves, Max More, Holger Wagner, Natasha Vita-More, Eugene Leitl, Bernie Staring, David Pearce, Bill Fantegrossi, den Otter, Ralf Fletcher, Kathryn Aegis, Tom Morrow, Alexander Chislenko, Lee Daniel Crocker, Darren Reynolds, Keith Elis, Thom Quinn, Mikhail Sverdlov, Arjen Kamphuis, Shane Spaulding, kaj Nick Bostrom.

Ĉi tiu Transhumanista Deklaracio estas modifita dum la pasintaj jaroj de kelkaj aŭtoroj kaj organizaĵoj. Ĝi estis adoptita de la WTA membraro en 2002, kaj de Homeco+ en Marto, 2009.

Testo: Ĉu vi estas Transhumanisto? 10 demandoj

  1. Ĉu vi kredas ke la homoj rajtas uzi teknologion por etendi ilian mensan kaj fizikan (inter ili reproduktivan) kapablojn kaj por plibonigi ilian regadon super siaj propraj vivoj?
  2. Ĉu vi pensas, ke ĝenerale esti malfermaj kaj adoptemaj al nova teknologio helpos al ni havi pli bonan ŝancon, ol provi nur malpermesi ĝin?
  3. Ĉu vi atendas homan progreson rezulte de la homa plenumado ol alies intervenoj?
  4. Ĉu vi pensas, ke estus bona afero se homoj povus fariĝi pli inteligentaj ol ili aktuale estas?
  5. Ĉu vi NE KONSENTAS kun la ideo, ke la homa genetika modifado estas ĉiam malĝusta ĉar estas “ludi rolon de Dio/naturo”?
  6. Ĉu laŭ via etika kodo rekomendindas la bonfarto de ĉiuj sentipovaj estaĵoj, ĉu artefaritaj intelektoj, homoj, posthomoj, aŭ nehomaj animaloj?
  7. Ĉu vi kredas, ke virinoj devus havi la rajton je fini sian gravediĝon?
  8. Ĉu vi pensas, ke estus bona afero se homoj povus vivi dum centoj da jaroj aŭ pli longa periodo?
  9. Ĉu vi konsiderus havi vian menson alŝutita al komputiloj, se ĝi estus la sola vojo por, ke vi povus daŭre ekzistikiel konscia persono?
  10. Ĉu gepatroj povus havi infanojn tra klonado, post kiam la teknologio estas jam sekura?


Rezulto de testo

  • 7-10 jesoj: Vi estas transhumanisto. Antaŭeniru kaj disvolvu ĝin.
  • 5-6 jesoj: Vi probable estas transhumanisto.
  • 2-4 jesoj: Vi havas iujn (trans)humanistajn tendencojn. Vi devas nutri ilin.
  • 0-1 jeso: Vi ne estas transhumanisto ankoraŭ. Provu trovi informon pri ĝi.

Vivo-plilongigado

Vivo-plilongigado, aŭ kontraŭ-aĝa medicino, aludas al provoj por plilongigi auŭ eternigi la vivkapablon de homoj, dum ili estas en bonaj kaj sanaj korp- kaj mens-statoj.

Strategioj por Vivo-plilongigado

  • Nanoteknologio
  • Klonado and korpoparta anstataŭigado
  • Krioniko
  • Genetika modifado
  • Trompado de genoj

Transhumano laŭ FM-2030

Transhumanoj, mallongigo por "transiraj humanoj," estas “la unua manifestiĝo de novaj evoluantaj estaĵoj, sur sia vojo al fariĝi posthumanoj"

- FM-2030.

Kontraŭstaroj

La Mondoj Plej Danĝeraj Ideoj

La Mondaj Plej Danĝeraj Ideoj estas speciala raporto eldonita en Septembro/Oktobro 2004 en la dumonata usona revuo Eksterlanda Politiko.

Ok rimarkindajn intelektulojn oni petis, ke dissendi fruan averton pri la ideoj aŭ ideologioj, kiuj laŭ ili estos la plej detruaj en la venontaj jaroj.
La Mondaj Plej Danĝeraj Ideoj estas speciala raporto eldonita en Septembro/Oktobro 2004 en la dumonata usona revuo Eksterlanda Politiko.

  1. War on evil (Robert Wright)
  2. Business as usual at the U.N. (Samantha Power)
  3. Transhumanism (Transhumanismo) (Francis Fukuyama)
  4. Free money (Alice Rivlin)
  5. Undermining free will (Paul Davies)
  6. Spreading democracy (Eric Hobsbawm)
  7. Religious intolerance (Martha Nussbaum)
  8. Hating America (Fareed Zakaria)

Francis Fukuyama

Yoshihiro Francis Fukuyama (naskiĝis 27 October 1952) estas usona filozofo, politika ekonimiisto, kaj aŭtoro.


Francis Fukuyama estas profesoro pri internacia politika ekonomio ĉe la Johns Hopkins School of Advanced International Studies kaj aŭtoro de State-Building: Governance and World Order in the 21st Century (Ithaca: Cornell University Press, 2004).
Liaj gravaj libroj
Fukuyama estas plej konata kiel la aŭtoro de La Fino de Historio kaj La Lasta Viro, en kiu li argumentis ke la progresado de la homa historio kiel lukto inter ideologioj estas plejparte ĉe la fino, kun la mondo ekfiksiĝanta sur liberala demokratio post la fino de La Malvarma Milito kaj la Falo de la Berlina Muro en 1989. Fukuyama antaŭvidis la finfinan tutmondan triumfon de politika kaj ekonomia liberalismo:

Kio ni povus atesti, ne estas nur la fino de La Malvarma Milito, aŭ la transpaso de iu tempo de postmilita historio, sed la fino de tia historio... Tio estas, la fina punkto de la homara ideologia evoluado kaj la universaligado de okcidenta liberala demokratio kiel la fina formo de homa registaro.

Francis Fukuyama pri Transhumanismo

Li verkis kelkajn aliajn librojn, inter ili Fido: La Sociaj Virtoj kaj La Kreado de Prospero kaj Nia Posthumana Estonteco: Sekvaĵoj de la Bioteknologia Revolucio.

En tiu ĉi lasta, li kvalifikis sian originalan "fino de historio“-tezon, argumentante, ke ĉar bioteknologio ĉiam pli permesas al homoj por ekregi super sia propra evoluo, ĝi eblas permesi al homoj por ŝanĝi la homan naturon, do tiel minacante liberalan demokration. Unu ebla rezulto povus esti ke la ŝanĝita homa naturo povus konduki al radikala malegaleco. Li estas furioza malamiko de transhumanismo, intelekta movado asertanta tion, ke posthomeco estas dezirinda celo.

Humanemaj homoj

Kiel ekzemplo, en Usono, Amiŝ (Amish) estas religia grupo probable plej konata pro sia sindetenado for certaj teknologioj. Transhumanistoj argumentas, ke io simila probable ekzistos en la proksima futuro: “Humanemuloj” (Angle: Humanish), homoj, kiuj elektas “resti homo” ne adoptante hom-evoluigajn teknologiojn, kies elekton transhumanistoj kredas devas esti respektata kaj protektata.

Transhumanismo kaj Esperanto

En la Esperanto-Movado, Bruno Vogelmann montris favoran sintenon al transhumanismo en sia libro "La nova realismo".

Eksteraj ligiloj

greke World Transhumanist Association (WTA) Tutmonda Transhumanista Asocio (en la angla)