Transilvania Mineja Fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CFI Hunedoara

Stacio en Hunedoara

Stacio en Hunedoara
Teknikaj trajtoj
Longo 16 km
Ŝpuro 760 mm (Bosnia ŝpuro)
Maksimuma dekliveco 25–27 ‰
Min. radiuso de arko 40–50 m
Nombro de trakoj 1
Maksimuma rapideco 60 km/h
Stacioj de la fervojlinio
Combinatul Siderurgic Hunedoara
Hunedoara Stația-Vest
kurba ponto n-ro 1
remizejo
1   haltejo District
viadukto Zlaști super DJ687J
al la kalk-fabriko de Zlaști
2+300 kantono 1 Zlaști
kurba ponto n-ro 2
4+270 kantono 2 Zlaști (Cocoș)
tunelo 747 m
6+584 kantono 3 (Cățănaș)
8   kurba tunelo 42 m
8+162 ponto
8+186 ponto
8+194 ponto
8+475 haltejo Tulea
9+920 rivero Govăjdia
transirejo DJ687F
10+360 Stacio Govăjdia
transirejo DJ687F
ponto super rivero Nădrab
al la altforno de Govăjdia
12   haltejo Nădrab
transirejo DJ687F
13+840 Al la finstacio Crăciuneasa
15   stacio Crăciuneasa
ponto super rivero Nădrab
kurba tunelo 44 m
kurba ponto 3
viadukto Retișoara
DC110A
16+200 finstacio Retișoara
vdr

La Transilvania Mineja Fervojo (rumane Calea Ferată Minieră Ardeleană, hungare Erdélyi bányavasút) estis etŝpura fervojo, kiu ligis la regionon de Ghelari al la urbo Hunedoara. Ĝi estis nomata ankaŭ CFI Hunedoara (CFI = Calea Ferată de Interes Local, loka fervojo). Ĝi estis malfermita en 1900 kaj nuligita en 2008.

La linio longis 10 kilometrojn de Hunedoara al la stacio Govăjdia kaj pliajn 6 kilometrojn al la finstacio Retișoara; ĝi transportis kaj varojn kaj pasaĝerojn. Grava estis la transporto de erco kaj kalko de la minejoj de Ghelari al erc-prilaborejo en Hunedoara. En 1967, kiam malfermiĝis dolomita mineĵo ĉe Crăciuneasa, oni konstruis branĉan linion tien. La distanco inter la "finstacio Crăciuneasa" kaj Hunedoara estis 13 kilometroj.

La linio komence utiligis hungarajn lokomotivojn de la tipo MÁVAG 51. En la 1950-aj jaroj oni aĉetis 11 vapor-lokomotivojn produktitajn en Reșița; ekde la 1980-aj jaroj oni anstataŭigis ilin per dizelo-elektraj lokomotivoj de tipo Faur.

En 1990 oni ĉesigis la pasaĝeran transportadon; en aŭtuno 2008 ĉesis ankaŭ la vartransporto. Ĝis 2010 la tuta ruliĝanta materialo estis vendita.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Calea Ferată Minieră Ardeleană en la rumana Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]