Transkultura disvastigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo laŭ iu el la hipotezoj pri kultura disvastigo. Tiu ĉi estas el Egipto fare de Grafton Elliot Smith (1929).

En kultura antropologio kaj kultura geografio, kultura disvastigo, kiel konceptigis ĝin Leo Frobenius en sia verko de 1897/98 nome Der westafrikanische Kulturkreis, estas la etendo de kulturaj aferoj — kiaj ideoj, stiloj, religioj, teknologioj, lingvoj ktp.— inter individuoj, ĉu ene de unu kulturo aŭ el unu kulturo al alia. Ĝi estas distinga el la difuzo de novaj aferoj ene de specifa kulturo. Ekzemploj de tia disvastigo estas la etendo de militĉaro kaj de ferfandado en antikveco, kaj la uzado de aŭtoj kaj de okcidentaj negoc-kompletoj en la 20a jarcento.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Oni difinis kvin ĉefajn tipojn de kultura disvastigo:

  • Etenda disvastigo: nome plinovigo aŭ ideo kiu disvolviĝas en fonta areo kaj restas forta tie, dum ankaŭ etendiĝas eksteren al aliaj areoj. Tii povas inkludi hierarkian, stimulan, kaj kontaĝan disvastiĝojn.
  • Relokiga disvastigo: nome plinovigo aŭ ideo kiu migras en novajn areojn, lasante malantaŭe sian originon aŭ fonton de la kultura trajto.
  • Hierarkia disvastigo: nome plinovigo aŭ ideo kiu etendas pere de translokiĝo el pli grandaj al pli malgrandaj lokoj, ofte kun malmulta konsidero al la distanco inter lokoj, kaj ofte influite de sociaj elitoj.
  • Kontaĝa disvastigo: nome plinovigo aŭ ideo kiu etendas baze sur kontakto de persono-al-persono ene de difinita loĝantaro.
  • Stimulus diffusion: nome plinovigo aŭ ideo kiu etendas baze sur sia ligo al alia koncepto.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Frobenius, Leo. Der westafrikanische Kulturkreis. Petermanns Mitteilungen 43/44, 1897/98
  • Kroeber, Alfred L. (1940). "Stimulus diffusion." American Anthropologist 42(1), Jan.–Mar., pp. 1–20
  • Rogers, Everett (1962) Diffusion of innovations. New York: Free Press of Glencoe, Macmillan Company
  • Sorenson, John L. & Carl L. Johannessen (2006) "Biological Evidence for Pre-Columbian Transoceanic Voyages." In: Contact and Exchange in the Ancient World. Ed. Victor H. Mair. University of Hawaii Press, pp. 238–297. ISBN 978-0-8248-2884-4; ISBN 0-8248-2884-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]