Specitranslokigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudafrikaj ĝirafoj estis translokigitaj al Senegalio, kie ĝirafoj suferis lokan formorton pro ĉasado kaj habitatoperdon.[1]

Specitranslokigo en naturkonservado estas la kapto, transporto kaj liberigo aŭ enkonduko (enmeto) de specioj, habitatoj aŭ alia ekologia materialo (kiel ekzemple grundo) de unu loko ĝis alia. Ĝi kontrastas al reenkonduko, esprimo kiu estas ĝenerale uzita por indiki la enkondukon en la sovaĝejon de specioj de kaptita materialo.

Translokigo estas efika administra strategio kaj grava temo en konservadekologio. Ĝi malpliigas la riskon je formorto pliigante la teritorion (arealo) de specio, pliigante la nombrojn en endanĝerita populacio, aŭ establante novajn populaciojn tiel reduktante la riskon je formorto.[2] Tio plibonigas la nivelon de biodiverseco en la ekosistemo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. African Savanna: Giraffe Fact Sheet. National Zoo - Smithsonian Institution. Alirita 12a Oktobro 2011. Arkivigite je 2012-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Rout, T. M., C. E. Hauser kaj H. P. Possingham. Optimal translocation strategies for threatened species. http://www.mssanz.org.au/modsim05/papers/rout.pdf. 2007. Alirita la 11an de Majo 2007.

Literaturo[redakti | redakti fonton]